Ventmuelejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventmuelejoj en Hispanio.
Esperantistoj vizitantaj la internan funkciadon de ventmuelejoj en Campo de Criptana, Hispanio.
Ventmuelejoj en Okcidenta Siberio ĉirkaŭ la jaro 1910.

Ventmuelejo estas muelejo kiu konvertas la kinetan energion de la aero (vento) al rotacia energio de la aloj, kiu poste estas utiligata por la muelado de greno aŭ aliaj celoj.

En Eŭropo, la ventmuelejoj estis uzataj jam de Mezepoko, eble alportitaj fare de krucmilitistoj post sia alveno el Persio, kie ili ŝajne estis uzataj de la 7-a jarcento.

Famaj lokoj kie la klasikaj ventmuelejoj formas parton karakterizan de la pejzaĝo estas Nederlando kaj La Manĉo, en Hispanio. En tiu ĉi lasta, la famo devenas de sceno en la verko Don Kiĥoto de la Manĉo, kie la ĉefrolulo batalas kontraŭ ventmuelejoj, ĉar li pensas ke ili estas gigantoj.

La tutan mekanismon de ventmuelejo oni nomas ventmuelilo[1][2] kaj sole la grandajn velojn, kiuj turniĝas kiam estas sufiĉe da vento kaj la muelisto ne forprenis la ŝtofon, K. Bein inter 1904 kaj 1911 nomis "la flugiloj de ventmuelejo"[3], kvankam ankaŭ eblas nomi ilin simple "veloj de ventmuelejo", ĉar ili fakte simile kiel velo de ŝipo transformas la energion de vento al mova energio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Pri la "lingvo de la perventaj turniloj" vidu la 2 bildoj sube.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ekzemplojn[redakti | redakti fonton]

muelejo Hensenmühle en Lingen-Baccum, Germanio
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj