Verda teo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuireco > Teo


Verda teo en diversa formo por manĝi; kiel teo por trinki, kiel glaciaĵo, kiel dolĉaĵo.

Farado[redakti | redakti fonton]

Verda teo estas teo kiu spertis specialan traktadon. Post la rikolto, la folioj estas varmigitaj por forigi akvon. Sekve, la folioj estas metitaj en metalan marmiton kaj varmigitaj ĝis 90 °C por sekigi ilin.

Dum la du varmigadoj, la folioj povas esti ruligitaj (mane aŭ maŝine) en streĉa bulo. Post la sekigo, el tio fariĝos "kanonpulva teo" (Gunpowder anglalingve) ĉefe uzata por fari la nordafrikan tepreparadon kun mento.

Verda teo gustas kiel herbo.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Verdaj teoj estas preparitaj laŭ ia ajn ceremonio (vidu ĉe Teo), escepte Gong Fu Cha, pro la tro alta temperaturo de la akvo, kiu bruligus la foliojn.

Verdaj teoj[redakti | redakti fonton]

  • Kanonpulvo teo (Gunpowder), uzata por fari teon kun mento.
  • Sencha [senĉa], preparita laŭ iom malsama japana metodo.
  • Kukiĉa, japana tego-teo.
  • Gyokuro [gjokuro]. Antaŭ la rikolto, la tearboj estas ombrigitaj por pligrandigi la kvanton de klorofilo kaj tiel ŝanĝi la guston. Fama teo.
  • Matcha [maĉa] estas pulvorigita teo uzata por la japana teceremonio. Oni uzas altkvalitan verdan teon por fari ĝin. Precipe Gyokuro [gjokuro] estas uzata por la pulvorigado.
  • Longjing tea, laŭvorte "draka puta teo" en Hangĝoŭo kaj Ĝeĝjango, Ĉinio.
  • Huangshan Maofeng, el Anhujo, Ĉinio.
  • Trà xanh, chè xanh: Vjetnamaj verdaj teoj havas pli malaltan enhavon da kafeino kompare kun ĉinaj verdaj teoj sed pli altaj kafeinaj niveloj ol japanaj verdaj teoj.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.