Vermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vermo de Anelidoj, genro Glycera.
Paragodius tricuspidatus, mara nematomorfo
Raŭpo de Cossus cossus
Manĝotaj vermoj en Polanco, Meksiko.

La vorto vermo estas uzata de personoj por aludi diversajn animalojn: anelidoj, platvermoj, nematodoj, raŭpoj, larvoj, ktp., kiuj koincidas je la fakto esti malgrandaj, molaj, longaj kaj kun apenaŭ elstaraj movigaj membroj aŭ tute ne ekzistantaj. Inter la plej konataj estas la tervermojlumbriko (ĉirkaŭ 5,500 specioj), apartenantaj al la Oligochaeta de la anelidoj, la askaridojintestaj vermoj, membroj de la nematodoj, la tenioj (Platyhelminthes), kaj ankaŭ multaj larvoj de insektoj, kiel la vermoj de la fruktoj, kiuj estas preskaŭ ĉiam raŭpoj (larvoj de dipteroj aŭ de papilioj), aŭ la vermoj kiuj voras la kadavraĵojn, ĝenerale larvoj de muŝoj).

Vortoj[redakti | redakti fonton]

La sama koncepto estas esprimata de du kulturaj terminoj (speciale ĉe zoologio). Verme, derivata de la latina vermis, uzeblas ĉefe en la kunmetaĵo vermoforma, per kio oni priskribas ĉion ajn kiu havas formon de vermo. Helminto, derivita de la greka ἕλμινθος, uzeblas ĉefe rilate la parazitaj vermoj, kiel en vortoj kiel kontraŭhelminta, kio utilas por kontraŭstari aŭ ataki tiujn parazitajn vermojn, helmintiazo, parazita malsano kaŭzata de vermoj aŭ helmintologio, branĉo de la medicina kaj veterinara zoologioj kiu pristudas la parazitajn vermojn.

Tipoj de animaloj konsiderataj «vermoj»[redakti | redakti fonton]

Enfrukta "surprizo"

Pli ol 15 filoj de animaloj, komponitaj kelkaj el nur vermoj kaj kelkaj aliaj kiuj enhavas ankaŭ diversajn vermoformajn speciojn, ekzemple:

Vermoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Entute temas pri ĉirkaŭ miliono da specioj, nur inter la konataj. Ili povas troviĝi tutmonde kaj en ĉiaspeca medio. Kelkaj estas profitaj por la homo ĉar plibonigas la grundon rilate la terkulturadon kaj bonstaton de la vegetaloj. Aliaj estas danĝeraj por la homoj aŭ aliaj bestoj, ĉar povas esti parazitoj. Ĉiukaze multaj el ili estas gravaj por la manĝoĉeno kaj la vivo de aliaj animalaj specoj kaj specioj en siaj respektivaj ekosistemoj.

Multaj el tiuj specioj jam estas formortintaj, pro tio ili estas speciale interesaj al la Paleozoologio.

Lamarko[redakti | redakti fonton]

Lamarko konsideris la vermojn kiel kvara klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj kaj radiuloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis ilin kiel molaj longformaj korpoj, kun jam kompletan intestan kanalon, male al antaŭaj klasoj (paĝo 121).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.