Vertabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vertabelo - estas unu el manieroj por difini logikan funkcion. Vertabelo enhavas ĉiujn eblajn rezultojn de logika funkcio.

Praktike, vertabelo konsistas el kolumnoj, po unu kolumno al ĉiu variablo (ekz. P kaj Q), kaj unu fina kolumno por ĉiu ebla rezulto rilatante al la logika operacio, kiun la vertabelo estas supozita reprezenti (ekz. P XOR Q). Ĉiu linio de la vertabelo do enhavas unu eblan kunigon de la enigaj variabloj (ekz. P = vera, Q = falsa), kaj unu rezulton de la operacio pri tiuj apartaj valoroj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vertabelo por kaj:

1 1 1
1 0 0
0 1 0
0 0 0

Vertabelo por :

1 1 1
1 0 1
0 1 1
0 0 0

Vertabelo pri ĉiuj duumaraj logikaj operatoroj[redakti | redakti fonton]

Ĉi sube estas vertabelo kun difinoj de ĉiuj 16 eblaj verfunkcioj pri 2 duumaj variabloj (P kaj Q estas do buleaj variabloj):

P Q  0   1   2   3   4   5   6   7   8   9  10 11 12 13 14 15
V V F F F F F F F F V V V V V V V V
V F F F F F V V V V F F F F V V V V
F V F F V V F F V V F F V V F F V V
F F F V F V F V F V F V F V F V F V

kie V = vera and F = falsa.

Klarigo:

0, Opq, falsa, Kontraŭdiro
1, Xpq, NOR, Inversa disjunkcio
2, Mpq,q kaj ¬p
3, Fpq, ¬p, Negacio[1] de p
4, Lpq, p kaj ¬q
5, Gpq, ¬q, Negacio de q
6, Jpq, XOR, Ekskluziva disjunkcio[2]
7, Dpq, NAND, Inversa konjunkcio
8, Kpq, AND, Konjunkcio (logiko)[3]
9, Epq, XNOR, Se kaj nur se p identas al q
10, Hpq, q valoro
11, Cpq, Implico[4]
12, Ipq, p valoro
13, Bpq, Inversa implico
14, Apq, OR, Disjunkcio
15, Vpq, ĉiam vera, Taŭtologio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]