Vesta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri romia diino. Por informoj pri asteroido, vidu la artikolon 4 Vesta.
Vesta
romia dio
Informoj
Eble sama HestiaAnuket
Sekso ina
Loĝloko Roma Forumo
Patro Saturno
Patrino Ops
Gefratoj JupiteroNeptunoPlutonoJunonoCereso
vdr

Vesta, kiel Hestia en Grekio, estas la romia diino de la hejmo kaj hejtejo. Ŝi estas la filino de Saturno kaj Rea kaj la fratino de Jupitero.

Monero stampita dum la regado de Nerono: la reverso priskribas la kultan statuon de Vesta, tenanta bovlon kaj sceptron, ene de sia heksastila templo.

Laŭ Francisko Azorín Vesta estas Roma diino, filino de Kronoso k. Rea, ŝi simbolis la hejmofajron k. estis reprezentita ikonografie per ĉasta junulino kun torĉo ĉe la mano.[1] Li indikas etimologion el la greka Hesta, kaj de tie la latina Vesta.[2]

En Romo, ses vestalaj virgulinoj (se unu malrespektis sian devon de virgeco ŝi estis mortigota) vestitaj en blanko prizorgis eternan flamon. Ĉiu romia domo normale havis daŭran fajron dediĉita al Vesta.

Ŝia festotago, la Vestalia, estis la 9-a de junio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 210.
  2. Azorín, samloke.