Vicente Rojo Lluch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vicente Rojo Lluch
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1894 (1894-10-08)
en La Font de la Figuera
Morto 15-an de junio 1966 (1966-06-15) (71-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo oficiroverkisto
vdr

Vicente ROJO LLUCH [ROĥo JUĈ] (Fuente la Higuera, Provinco Valencio; 8-a de oktobro 1894 - Madrido, 14-a de oktobro 1966) estis hispana militisto, ĉefo de la Alta Stabanaro de la Popola Armeo de la Respubliko dum la Hispana Enlanda Milito. Ĝi estis konata pro sia partopreno estre de la fortoj de la respublika flanko dum la milito en la defendo de Madrido, same kiel en la planado de operacoj por la Batalo de Ebro, (okupante jam la postenon de Generalo de la Alta Stabanaro), por tiu de Brunete, kaj fine por la Plano P pri atako en la areo de suda Ekstremaduro.[1]​ Kvankam li estis en la respublika flanko, li mem difinis sin kiel romkatolika.[2][3]​ Je la fino de la milito li estis ekzilita en diversaj landoj: Francio, Argentino kaj Bolivio. En 1957 li sukcesis reveni en Hispanio kaj estis juĝita pro "helpo al la ribelo" ( la frankisma juro ŝanĝis la akuzojn kaj konsideris "ribelantoj" la kontraŭribelantoj) kaj perdis sian militistan karieron. Li estis aŭtoro de diversaj libroj rilataj al la historia rakontaro de la Hispana Enlanda Milito, same kiel pri la socia etoso kiu ĉirkaŭis la konflikton. Dum sia vivo, antaŭ kaj post milito, li estis profesoro kaj publikigis diversajn librojn specializitajn pri diversaj fakoj de la militscienco.

Militista kariero[redakti | redakti fonton]

Busto de Vicente Rojo en lia naskiĝvilaĝo, Fuente la Higuera.

Lia patro estis militisto en la Milito por la Sendependigo de Kubo, de kie revenis malsana. Fakte li mortis antaŭ la nasko de Vicente. Tiu, orfo je patro, orfiĝis ankaŭ je patrino estante 13jaraĝa, kaj li devis eniri en la militista kariero, pro familia neceso. Li studis en la Alkazaro de Toledo, kiu jarojn poste estos scenejo de unu el liaj militepizodoj. Li komencis miltkarieron en Barcelono, kie li devis fronti strikojn de la laborista movado, dum li loĝis kun sia pli aĝa frato, Fernando, kiu aktivulis en mala flanko, kiel laboristo.

Poste li petis sendadon al Hispana Maroko, kie la Rif-milito ebligis pli bonajn enspezajn kondiĉojn. Tie li partoprenis en militoperacoj, atingis la rangon de kapitano, ekkontaktis kun la movado de la militistaj juntoj, sed nekontenta kun la milita etoso, revenis en Katalunion, kaj poste iĝis profesoro en la alkazaro de Toledo, en kies posteno li restos dum unu jardeko. Tiam li forte kontribuis al la militscienco kaj kurioze iam disvolvigis kiel militekzerco kun lernantoj planon por trapasi la riveron Ebro, kio poste okazos reale dum la Batalo de Ebro. Poste li plenumis aliajn altajn postenojn kaj jam kiel komandanto ekkonis la sintenojn de la altaj oficiroj, tuj antaŭ la puĉo kiu rezultos en la enlanda milito.

Enlanda milito[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de la milito, li partoprenis en la reorganizado de la Popola Armeo de la Respubliko dum li alterne intervenis ankaŭ en defendo de Madrido, atakita el la nordmadrida montaro kaj el Ekstremaduro. Ĝi estis konata pro sia partopreno en kurioza epizodo en la Alkazaro de Toledo, kie li iam estis profesoro. Tie li devis proponi kapitulacon al la ribelinta kolonelo José Moscardó, kvankam li sciis ke tiu ne akceptos. Li eniris en la Alkazaro, salutis iamajn kolegojn kaj revenis al Madrido informi la registaron.[4]

En oktobro 1936 li estis ascendita al leŭtenanta kolonelo kaj Ĉefo de la Alta Stabanaro de la Defendofortoj,[5] estritaj de la generalo Miaja, ĉefo de la Junto por Defendo de Madrido, kreita por defendi la ĉefurbon post la translokigo de la registaro de la Respubliko al Valencio. En tiu posteno li preparis efikan planon por protekti la urbon, kiu evitis ties tujan falon en manoj de la atakantoj. Ekde tiam, lia famo kiel organizanto pligrandiĝis. Lia tasko baziĝis sur la organizo de la milicoj kiuj povu montri fortan fronton kontraŭ la la antaŭneiro de la frankistoj.[6]

En marto 1937, kiel ĉefo de la Alta Stabanaro, li ideigis novan strategion por ataki ĉu al Bilbao, Teruelo, Zaragozo aŭ Ekstremaduro) anstataŭ defendi, sed tiuj atakoj malsukcesis, spite la taŭgan preparadon. En oktobro li estis ascendita al rango de generalo. La nura agado iom sukcesa estis la batalo de Ebro el 25a de julio al 16a de novembro 1938, sed la dekomenca sukceso turniĝis en fina malsukceso post la perdo de miloj da homoj ambaŭflanke. En la komenco de 1939 li iom zorgis pri la paso de la armeo tra la landlimo al Francio el Katalunio.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Dum tri jaroj li kun sia familio loĝis en Argentino, kie li verkis artikolojn (ĵurnalismo), librojn kaj prelegis ĉefe pri miltoj, la hispana enlanda milito, la tiama Dua Mondmilito ktp. Li aktivulis en la etoso de la hispanaj ekzilitoj. El 1943 al 1945 li iĝis en Bolivio profesoro pri militscienco. Komence de 1957 li revenis en Hispanion. Post la reveno, li estis juĝita kaj kodamnita al prizono porviva, sed tio estis suspendita. Tamen li kaj lia familio ne povis fari normalan vivon. Lia libro pri la milito devis esti eldonita eksterlande fare de Mondadori kaj aliaj verkoj restis nefinitaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gabriel Cardona, (2008), «A golpes de sable: los grandes militares que han marcado la historia de España», Madrid, p. 289
  2. Enrique Castro Delgado, (1963), «Hombres made in Moscú», Barcelona.
  3. Carlos Blanco Escolá (2003), «Vicente Rojo, el General que humilló a Franco», Barcelona, Planeta, p. 124
  4. Skatolo 26/5 de la Arkivo de Vicente Rojo, Archivo Histórico Nacional
  5. Ascenso a Teniente General [www.boe.es/datos/imagenes/BOE/1939/043/B00412.tif] Alirita la 19an de februaro 2018.
  6. Rojo, Vicente (1967). Así fue la defensa de Madrid (unua eldono). México D.F.: Era.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alpert, Michael (1989). El Ejército Republicano en la Guerra Civil. Madrid: Siglo XXI de España. ISBN 978-84-3230-682-2.
  • Blanco Escolá, Carlos (2003). Vicente Rojo, el General que humilló a Franco. Barcelona: Planeta. ISBN 978-84-08-04930-2.
  • Cervera Gil, Ángel (2000). Así terminó la Guerra de España. Madrid: Marcial Pons, Ediciones de Historia. ISBN 97-8849-537-9092.
  • Beevor, Antony (2005). La Guerra Civil Española. Barcelona: Crítica. ISBN 978-84-9892-844-0.
  • Engel, Carlos (1999). «Historia de las Brigadas Mixtas del Ejército Popular de la República». Madrid, Almena. 84-922644-7-0.
  • Jackson, Gabriel. La República Española y la Guerra Civil. Barcelona: Grupo RBA. ISBN 84-473-3633-6.
  • Rojo, José Andrés. Vicente Rojo. Retrato de un general republicano. Tusquets. ISBN 84-8310-455-5.
  • Rojo Lluch, Vicente (1974). Alerta a las pueblos (1ª edición edición). Editorial Ariel S.A. ISBN 84-3442-471-1.
  • Salas Larrazábal, Ramón. Historia del Ejército Popular de la República. La Esfera de los Libros S.L. ISBN 84-9734-465-0.
  • Suero Roca, M. Teresa (1981). Militares republicanos de la Guerra de España. Barcelona: Ediciones Península Ibérica. ISBN 84-297-1706-4.
  • Thomas, Hugh (1976). Historia de la Guerra Civil Española. Barcelona: Círculo de Lectores. ISBN 84-226-0874-X.