Victor Vasarely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victor Vasarely
Victor Vasarely ĉ. en 1930
Victor Vasarely ĉ. en 1930
Persona informo
Naskonomo Vásárhelyi Győző
Naskiĝo 9-an de aprilo 1906 (1906-04-09)
en Pécs
Morto 15-an de marto 1997 (1997-03-15) (90-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo, Parizo
Mortokialo kancero
Lingvoj francahungara
Loĝloko Francio
Ŝtataneco HungarioFrancio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Jean-Pierre Yvaral
Okupo
Okupo pentristo • vidartisto • skulptisto • dezajnisto • grafikartisto • gravuristo • ilustristo
TTT
Retejo http://www.pierrevasarely.com
vdr

Victor VASARELY [viktor vazareli], hungare Vásárhelyi Győző (naskiĝis en Pécs la 9-an de aprilo 1906, mortis en Parizo la 15-an de marto 1997) estis hungardevena franca pentristo, kiun laŭ lia vivoverko kaj laŭ liaj pluraj teoriaj studaĵoj oni povas konsideri la plej elstara reprezentanto de la optika pentroarto, alivorte "op-art".

Subĉiela monumento de Vasarely en Pécs
Artaĵo de Vasarely en universitato de Karakaso

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li frue konatiĝis en Bauhaus kaj pri grafikaĵoj. Ankaŭ lia edzino Spinner Klára estis grafikisto. En 1930 ili migris al Francio, kie pro financaj problemoj li okupiĝis pri reklamo, nur ekde 1944 li pentradis. La unua ekspozicio okazis en 1951. En la 1950-aj jaroj li okupiĝis precipe pri optika kaj geometria grafikoj. En 1954 li partoprenis en konstruado de universitato en Karakaso. En 1961 komuna ekspozicio okazis kun alia hungaro Lajos Kassák. En 1976 en Pécs (Muzeo Vasarely) kaj en Aix-en-Provence muzeoj pri li fondiĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio