Viena Konvencio de Diplomatiaj Rilatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viena Konvencio de Diplomatiaj Rilatoj
Viena Konvencio de Diplomatiaj Rilatoj
Klaku por legi la dokumenton
traktato • multflanka traktato
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Vrede la ŝtatoj kiuj ratifis la konvencion, ruĝe la ŝtatoj membroj de Unuiĝintaj Nacioj kiuj ne ankoraŭ ratifis la konvencion, nome nur Palaŭo, Salomonoj kaj Sud-Sudano.

La Viena Konvencio de Diplomatiaj Rilatoj de 1961 estas internacia traktato kiu difinas la kadron por diplomatiaj rilatoj inter sendependaj ŝtatoj. Ĝi specifigas la privilegiojn de diplomatia misio kiuj permesas la diplomatojn plenumi sian funkcion sen timo al ĉikano aŭ premo fare de la gastiganta lando. Tio formas la juran bazon por diplomata imuneco. Ties artikolaro estas konsiderata mejloŝtono de la modernaj internaciaj rilatoj. Je Oktobro 2018, ĝi estis ratifita de 192 ŝtatoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Vienna Convention on Diplomatic Relations". United Nations Treaty Collection. United Nations. Alirita la 26an de Novembro 2018.