Viki Gabor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viki Gabor
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 2007 (2007-07-10) (16-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo kantistomuzikisto
TTT
Retejo https://www.vikigaborofficial.com
vdr

Wiktoria „Viki” Gabor (naskiĝis la 10-an de julio 2007[1] en Hamburgo) – pola kantistino.

Finalistino de la dua televida programo The Voice Kids (2019). Reprezentanino de Pollando en la 17-a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2019 en Gliwice kaj ties venkistino.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Wiktoria Gabor naskiĝis en Germanio. Ŝi havas pli aĝan je kvar jaroj fratinon Melisa, kiu estas komponistino kaj aŭtorino de tekstoj.

Post la nasko ŝi ekloĝis kun la familio en Pollando, kaj poste en Britio. Post 7 jaroj denove translokiĝis al Pollando ekloĝante en Krakovo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ideo partopreni la konkurson aperis jaron pli frue, ĉe la unua televida programo. Ŝi debutis per la kanto "Roar" de pop-kantistino Katy Perry en la aĝo de 11 jaroj, kiun plenumis malantaŭ la kurteno kaj ĉarmigis ĉiun jurianon. Tuj poste sur la scenejon oni invitis ŝian patrinon, kantistinon de cigana ensemblo, kaj kune ili prezentis konatan nostalgian kanton "Pal So Gejan". La dueto estis aplaŭdita dum staro. Rezulte Wiktoria aliĝis al la teamo de Tomson kaj Baron, skipanoj de "Afromental". Ĝis nun ŝi estis aŭtodidakto, sed dum la programo komencis frekventi privatajn lecionojn de kantado kaj kontraŭbatali publikotimon.

Ŝi transiris al la finalo, dum kiu ekkantis "Time", sed ne gajnis. Tamen en YouTube ŝia muzikvideo atingis jam milionon kaj duono de spektantoj. Viki komencis sian unuan koncertan itineron tra 9 polaj urboj.

Aŭguste 2019 kantis dum la koncerto Young Choice Awards kadre de 53-a festivalo de Sopot. Somere partoprenis distran programon Szansa na sukces. Eurowizja Junior 2019 (Ŝanco por sukceso. Eŭrovido Junioro 2019), en kiu oni elektis reprezentanton de Pollando al la 17-a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso. Sukcese trairis unuan etapon gajnante kun la ensembo Blue Café, kaj avancis al la finalo, kiu okazis la 29-an de septembro. Tie ŝi plenumis i.a. konkursan verkon "Superheroo", kiu temas pri medioprotekto, gajninte maksimuman nombron de 10 poentoj dum voĉdonado de jurianoj kaj televidaj spektantoj, iĝante reprezentantino de Pollando en la 17-a konkurso, organizata en Gliwice. La 24-an de novembro gajnis la unuan lokon. La 31-an de decembro prezentiĝos dum la koncerto "Sylwester z Dwójką" en Zakopane.

Jen la Esperanto-traduko

Superheroo

Ĉu vi scias, por kio ni batalas?

La horloĝo tiktakas kaj alvenis la tempo

Disvastigu la amon nun, batalu por amo nun

Ne juĝu

Ĉu vi scias, por kio ni batalas?

Diru jes kaj dividu ĉi tiun feliĉon

La tuta mondo estas nia hejmo

Mi scias bone, mi trovis mian lokon

Tiom multe da belaj momentoj ankoraŭ atendas nin

Ni estas superherooj, ni povas savi la mondon

Do kuniĝu ĉar ni kune estas unu

Ni konstruu hejmon

Loko, kiun ni nomas hejmo, loko, kiun ni konas

Ni estas superherooj, ni povas savi la mondon

Na na na na na na na na na

Na na na na na na na na na

Mi donos al vi vorton por ĝi - ni povas hodiaŭ

Formi la mondon denove, por pli bonaj tagoj

Ĝis la fajro de espero brulas en ni

Mi donos al vi vorton por ĝi, ke indas vivi

Diru jes kaj dividu ĉi tiun feliĉon

La tuta mondo estas nia hejmo

Mi scias bone, mi trovis mian lokon

Libereco estas nia voko, ĝi estas en mia sango

Mi kondukos vin kun mi al la suproj de la montoj

Ni trovos nin denove ie en la valo de ŝtormoj

Nun mi povas esti libera kiel la vento, danci inter la ondoj

Super ni, ĉielo plena de pafaj steloj

Mi kondukos vin kun mi al la suproj de la montoj

Ni trovos nin denove ie en la valo de ŝtormoj

Nun mi povas esti libera kiel la vento, danci inter la ondoj

Super ni, ĉielo plena de pafaj steloj

Na na na na na na na na na

Na na na na na na na na na

Ni estas superherooj, ni povas savi la mondon

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Agnieszka Bieniek, Talent po romsku (Talento laŭ ciganoj), p. 18-20, Romano talentos (Cigana talento), tradukis al la romaa lingvo Sebastian Donga, fotoj Ewelina Gabor, p. 21-23, en: "Romano Atmo. Cygańska Dusza" (Cigana Animo), 2 (80)/2019, ISSN 1896-4427