Vikipedio:Forigendaj artikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Aŭtora portalo
vdr

Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan petonkape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.

Ne plu aktivaj[redakti fonton]

Ne plu aktivajn erojn movu al /Arkivo, vidu la suprajn kestojn "Malnovaj diskutoj".

Aktivaj (2023)[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 27 oktobro 2023 21:47
Artikolo
Ŝablono:Lingv/Informkesto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
LMO, la Ŝablono:Lingv/Informkesto, ne plu ĝisdatigata dum pli ol dek jaroj, estas foriginda nun (ĝi estas entute orfa nun). Ni uzu la pli ĝisdatigatan Ŝablono:Informkesto lingvo-n anstataŭe, kiu ankaŭ kapablas elpreni informerojn el Vikidatumoj. La nura aŭtoro de {{Lingv/Informkesto}} estis ArnoLagrange, eksa administranto kiu malaktiviĝis.

Jen listo de forigindaj paĝoj:

Uzanto
Supernabla🪰 21:41, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Atendante pliajn komentojn Atendante pliajn komentojn
la forigo decidiĝis per kvar poraj kaj neniu kontraŭa voĉo, kaj nun nur {{Lingv}} kaj la ceteraj subpaĝoj devus esti prenataj el uzo. Super nabla bonvenas fari tion: Vi informu, kiam la sub/ŝablonoj povas esti forigataj. mi nur atendas plian juĝon de Agloforto, ĉu eblas sen difekto de la tuto eltranĉi Ŝablono:Lingv/Informkesto el la tuta ŝablonaro, aŭ kiel plej bone procedi. ThomasPusch (diskuto) 22:46, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
{ {por} } forigo de la 7 pagxoj. Taylor 49 (diskuto) 14:36, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Pri la {{Informkesto lingvo}} ankaŭ kunlaboris ArnoLagrange, kaj mi certas ke li kontentus pri ĝi nun. ThomasPusch (diskuto) 19:16, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. - Sed kiel ni traktu la ceterajn subŝablonojn de {{lingv}}? Ja temas pri aro de ŝablonoj el tempo, kiam Lua ankoraŭ ne estis uzata en Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 16:55, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas pri la forigo de la ceteraj paĝoj, sed {{Lingv}} ne estas ankoraŭ orfa, do ne povas esti forigata tuj tuj. Se vi konsentas pri tio, oni povus orfigi {{Lingv}}-on kaj poste proponi/diskuti la forigojn de la ceteraj subpaĝoj de {{Lingv}}. —Supernabla🪰 21:31, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La ŝablonaro kreita el {{lingv}} estas provo konstrui funkciojn bazitajn sur datumbazo kiu kolektas diversajn datumojn koncerne lingvojn. La tuto estas forigenda nur se oni provizas pli bonan sistemon anstataŭe. --Agloforto (diskuto) 09:38, 1 nov. 2023 (UTC) (AL)[Respondi]
Komento Komento @Agloforto: La propono pri forigo ja origine nur celis la ŝablonojn {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto_ĝermo}} de antaŭ la funkcio de vikidatumoj, kiujn efektive laŭ mia impreso bone anstataŭigas la pli noveca {{Informkesto lingvo}}. Ĉu ne??
Pri la "baza ŝablono" {{lingv}} eblas sendepende diskuti. Eble ni tro rapidis riski kunforĵeti ankaŭ ĝin. Sed laŭ mi la ĉefa uzo de lingvonomo estas la adverboj, ekzemple inter krampoj post ekstera ligilo, kaj tiam la signaro {{lingv|oc|e}} ŝajnas al mi simple pli komplika variaĵo de simple {{oc}}. Eble simple la pli vastaj uzoj ekster informkestoj pri lingvoj simple ne sufiĉe konatas inter la nunaj uzantoj. Sed mi ekzemple ne imagas, kie en esperanta teksto mi bezonus iun ŝablonon, kiu tradukus al mi esperantan lingvonomon al lingvonomo en tiu lingvo mem. Tia kazo ŝajnas al mi tiom malofta, ke mi senprebleme tiam pretas per du klavopremoj elkopii kaj enkopii la lingvonomon en la lingvo mem - eĉ se temas pri signoj de iu al mi nekonata ne-latina alfabeto, kiujn mi neniam povus pentri per peniko aŭ krajono sur paperon, sed elkopii kaj enkopii iun ajn signaron en komputilo ĉiam nur kostas du klavopremojn. Se vi bremsas, tute bone, tiam eble varbu ankoraŭ per cito de pliaj ekzemploj, en kiuj {{lingv}} donas valoran helpon en redaktado. ThomasPusch (diskuto) 22:46, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: la origina propono pri forigo nur de la subŝablonoj {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto_ĝermo}}, ne ĉion de {{lingv}}. Aidas (diskuto) 12:18, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Agloforto: Mi konscias ke la tuta ŝablonaro "lingv" estas kompleksa, kaj aprezus la juĝon de Agloforto, por certi kiuj eroj de la komplekso povus ne plu bezoniĝi. Ĉu laŭ vi senprobleme eblas forigi la subŝablonojn {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto_ĝermo}}?? Aŭ ĉu eblus forigi ĉiujn 7 paĝojn listigitan supre? Klare ni dekomence ne celis forigi ĉion de {{lingv}}, kaj mi facile bremsas mian proponon pridubi la tutan komplekson. Ni fakte nur diskutas pri forigo de la du subŝablonoj, eventuale kun teknikaj krompaĝoj pri sep subpaĝoj. Sed ĉar la diskuto endormiĝis antaŭ jam 6 semajnoj, necesas denove veki ĝin kaj decidi ĉu fari ion aŭ ĉu tute ne tuŝi ion. ThomasPusch (diskuto) 12:32, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Agloforto: Mi vidas ke vi lastfoje redaktis en la nokto de la 16-a al 17-a de januaro, tuj post kiam mi alskribis vin. Sed mi certas ke vi havas bonan scion pri la temo kaj tre malvolonte volus forĵeti ion sen via juĝo. Ĉi tie ne temas pri kalkuli verdajn kaj ruĝajn pilkojn kaj sekve reagi, sed temas pri trovi inteligentan kaj bonan solvon por ĉiuj flankoj. Tial mi petas vin enkroĉiĝi en la temon kiam vi venontfoje ensalutas! Ĝis tiam, ThomasPusch (diskuto) 00:55, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Agloforto: daŭre lastfoje redaktis en la nokto de la 16-a al 17-a de januaro... do daŭre mi ne scias ĉu li/ŝi (agloforto ne en la preferoj precizigis sian sekson, laŭ mia kompreno temas pri li) havis okazon vidi mian peton kaj havis okazon pripensi planon kiom da oni sen damaĝo al la funkcio de la plena ŝablonaro eblos forpreni. Tial mi petas je plia atendotempo! Vere domaĝus, se pro malscio kaj senkomprena forigo de parto difektiĝus la tuta ŝablonaro, kiu jes ja kiel tuto estas valora helpilo. ThomasPusch (diskuto) 19:33, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi fakte ne havas la energion por studi kaj decidi kio estas farenda. Mi nur laboris antaŭ iom da jaroj por konstrui ian sistemon por ligi tutan aron da datumoj rilataj al lingvoj. Se la interkonsento estas ke ĝi ne utilas, mi ne kontraŭstaros. Eble pro tio ke miajn antaŭajn penojn por kontribui en la konstruado de Vikipedio oni povas facile forbalai, mi nun ne plu emas multe kontribui krom pri kelkaj precizaj temoj (laste pri Stefan Zweig). --Agloforto (diskuto) 17:53, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĉio kion antaŭ jaroj prilaboris la eksa administranto ArnoLagrange estas daŭre alte aprezata ne nur de mi kaj ĉiuj tiamaj kunlaborantoj, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj kiuj kapablas legi la ŝaĝajn kontribuojn tiam kaj la bonajn kontribuojn en diskutpaĝoj. La sola impreso de Super nabla ĉi-tie estis ke la ŝablono {{Informkesto lingvo}} de ArnoLagrange bone povus roli anstataŭ la pli malnova ŝablono {{Lingv/Informkesto}} de ArnoLagrange, kaj sincere dirite la ŝablonaro de la serio "Lingv" estas tiom ellaborita, ke nefakulo malfacile povos regi ĉion. Ke oni post jardeko aŭ pli revizias, kiu ŝablono ankoraŭ estas aktuala, aŭ kiu ŝablono plej bone majstras difinitan taskon, estas natura fenomeno - jes ja ekzemple la tuta helpa sistemo de vikidatumoj nur ekzistas ekde iom pli ol 11 jaroj, kaj pli aĝaj ŝablonoj ne povis uzi tion: vidu ke mi mem sube voĉdonis por forigo de ŝablono mia de aŭgusto 2006, kiu vere ne plu estas bezonata, kaj mi tute kontentas pri la nova ŝablono de 2016, kiu bone transprenas ĝian rolon. Kaj mi eĉ ne scias ekde kiam ni uzas la programlingvon Lua en ŝablonoj de la e-lingva vikipedio, garantiite la ekuzo estis antaŭ malpli ol 11 jaroj. Mi foje renkontas la ŝablonaron de la serio "Lingv", plej kutime juĝas la ŝablonaron tute helpa, kvankam foje ĝi laboras tiom diskrete ke oni eĉ ne rimarkas ĝian helpon, kaj tial ni nepre ne volus forigi ĉion, jam pro tio ke almenaŭ mi tute ne havas superrigardon kio tiam ne plu funkcius. Mi citas de la 16-a de januaro: "Klare ni dekomence ne celis forigi ĉion de mankanta parametro por ŝablono {{Lingv}}: Ni fakte nur diskutas pri forigo de la du subŝablonoj, eventuale kun teknikaj krompaĝoj pri sep subpaĝoj." Kaj mi ĝojus havi fakan juĝon, ĉu eblas eltranĉi tiujn du subŝablonojn, sen ke la tuto ne plu funkcias. Kompreneble oni ankaŭ povas provi forpreni iujn partojn, vidi ĉu tio kreos iujn simptomojn, kaj se estas tiel restarigi la forigitaĵoojn. Sed tio estas la neprofesieca maniero agi... Fakte mi persone ekde 2013 atendas la revenon de ArnoLagrange al Vikipedio, kiun mi konsideris vera animo de la projekto - kompreneble nova uzanto, kiu kreas iujn paĝojn, ankaŭ estas bonvena, sed almenaŭ al mi mankas la "projekta animo Arno". Ĝuste tial ni ne volis pro nekompreno fari ion malsaĝan kaj ekde fino de oktobro atendas bonan konsilon ĉu aŭ kiel eblas juĝi iun je supraĵa vido ne plu uzatan ŝabloneron forprenebla kaj konsideri ĝin anstataŭigata per alia ŝablono de la sama ekskolego... ThomasPusch (diskuto) 17:18, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@Agloforto kaj Super nabla: Agloforto en pli posta persona retpoŝta noto al mi konfirmis, ke la Ŝablono:Lingv/Informkesto devus esti forprenebla, sen ke aliaj eroj de la sistemo fiaskus. Tamen ni laŭ mia percepoto ankoraŭ nenion forigis, ĉu??? Tamen mi hodiaŭ vidis la paĝon pri la naŭatla lingvo, kie informkeste estas lingva klasifikado, kiu jam nun estas fuŝita, kaj mi ne kredas ke tiu fuŝo jam ĉiam estis - klare videble la baza ŝablono uzata por bona montro de la klasifiko, {{LingvaKlasifikado}}, ankoraŭ estas. Ĉu povas esti ke tamen jam iu ero estas forprenita??? Se ekestas fuŝoj kiel tiu ĉi, necesas restarigi la antaŭan staton. Mi esperas ke iu sukcesas malkovri kio ekmalfunkciis en la paĝo pri la naŭatla lingvo - se tie subite ekaperas paneo, la sama paneo povas ekaperi en centoj da aliaj paĝoj, tutegale ke ankoraŭ neniu rimarkis ion... ThomasPusch (diskuto) 00:47, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Temas pri nur 130 paĝoj: Specialaĵo:Indekso_de_prefiksoj/Ŝablono:Lingv/ kaj Kategorio:Ŝablono:Lingv. Paĝon naŭatla lingvo mi riparis, la fuŝo ne rilatis al "Ŝablono:Lingv/Informkesto". La ŝablono estas neuzata. Krom tio, ĝi estas terure kodumata. Por Por: forigo de tiuj el 130 ŝablonoj kiuj ne plu estas transkluzivigitaj. Uzenda estas {{Informkesto lingvo|}}. Taylor 49 (diskuto) 22:02, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Ekzemple, Ŝablono:Lingv/Kodo laŭ radiko Ŝablono:Lingv/kr estas neuzataj, dum ke Ŝablono:Lingv/r estas uzata. Krom tio Ŝablono:Lingv/landoj kaj Ŝablono:Lingv/lando estas dubindaj. Taylor 49 (diskuto) 22:19, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Ca 338 malplenaj katoj pri militoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-11-29
Artikolo
[[:]] ([[[:Ŝablono:Fullurl:]] historio] · ĉi tien · [[[:Ŝablono:Fullurl:]] forigu])
Kialo
malplenaj alidirektitaj kategorioj
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 19:19, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
vetoo vetoo Tute aparte mi ankoraŭfoje decide ripetas mian demandon de la 29-a de novembro en VP:AA#"Dua_mondmilito": Vi vidis, en Kategorio-Diskuto:Dua_Mondmilito, ke mi en 2013 kun PaulP kaj Salatonbv decidis kontraŭ "Dua Mondmilito" kaj por "Dua mondmilito", do vi povas konjekti, eĉ sen voĉdono, ke mi ne entuziasmas pri la mala agado nun. Cetere, kie cetere okazis la voĉdono pri la ŝanĝo kaj komenciĝo de granda alinomiga kampanjo? (ĉiukaze ĝi ne plu aperas en tiu ĉi grandega paĝo, sed jam devus esti enpakita en arkivon... atente leginte mi trovis proponon pri eta ŝanĝo de "VP:AA#Kategorio:Sovetiaj militistoj de la..." per VladimirPF, sen konsento, kaj kun kritika demando de LiMr: ĉu tiu noteto estas tio, je kiu nun legitimiĝas la tuta kampanjo???). ThomasPusch (diskuto) 01:46, 29 nov. 2023 (UTC), kopiita je 03 12 2023[Respondi]
Tre probable ambaŭ estis malplenaj (sed kun intervikoj). Taylor 49 (diskuto) 21:12, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Per la noto en koncerna diskuto de VP:AA mi retiras mian vetoon, kvankam mi daŭre ne vidas klaran voĉdonon pri la kampanjo ĉi tie. Venontan fojon ni pli atentu vere diskuti pri tia relative granda kampanjo, ne simple antaŭsupozi ke "ĉiukaze ĉiuj subtenos la evidentan". ThomasPusch (diskuto) 09:15, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Post kiam mi notis mian proteston ke mi ĝis nun ne vidis kie estis klara diskuto de 2023 pri la nuna kampanjo, mi tamen ne volus ke la kampanjo nun stagnu survoje. Mi ĵus anstataŭigis iujn kategoriajn uzojn de "unua/dua mondmilito" per korespondaj uzoj de "Unua/Dua Mondmilito", sed baze estas tiom multaj kategorioj, ke bonas plu fari la anstataŭigojn per roboto, despli ke min ankaŭ atendas aliaj urĝaj administraj taskoj. Mi do petas, se ni jam faris parton de la projekto, ke vi finfaru ĝin. ThomasPusch (diskuto) 16:06, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Kiel progresas la kampanjo?? Mi vidas ke ekzemple en Kategorio:Unua mondmilito ĝis nun nur tre malmulto ŝoviĝis al Kategorio:Unua Mondmilito. Vi komprenis, ĉu ne, ke mi jam antaŭ dek semajnoj retiris mian komencan vetoon, do eblus ŝoveli la paĝojn de unu kesto al alia kaj fermi la temon. ThomasPusch (diskuto) 21:37, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch kaj VladimirPF: Estas kampanjo de VladimirPF, ne mia. [1] Taylor 49 (diskuto) 16:20, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Bone, komprenite. Pardonu, iel mi ankaŭ ligis vian nomon al la afero. ThomasPusch (diskuto) 16:48, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

nuntempa enhavo de la kategorio "tujforigendaj artikoloj"[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 6 februaro 2024 18:31
Artikolo
nuntempa enhavo de la kategorio "tujforigendaj artikoloj" (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi antaŭ dek tagoj forigis ĉiun rubon en la kategorio "tujforigendaj artikoloj" krom la alidirektilojn de familia nomo en majusklaj al familia nomo en minusklaj literoj, kaj notis en la diskutpaĝo: "Mi mem ne estas granda ŝatanto de familia nomo en majusklaj literoj komence de artikolo, kiu sencas se lingvo ne sekvas la kutiman alilingvan formon unue meti la personan kaj poste la familian nomon (kiel en la hungara kaj korea lingvoj), aŭ kiam nomo konsistas ŝajne el tri personaj nomoj kaj la demando estas kiom da estas familiaj nomoj (ĉu Fabian Walter DANIEL aŭ Fabian WALTER DANIEL?) sed iom pezas uzi la majuskligojn ankaŭ en ĉiuj "normaj" nomoj, simple pro principo, sed mi respektas la decidon en nia vikipedio tiel fari, kaj kvankam estas dua demando kiom urĝe oni bezonas alidirektilojn de familia nomo en majusklaj al familia nomo en minusklaj literoj, tamen ĝenerale en kazo de dubo alidirektilo estu kaj restu: mi ne volas investi mian tempon nun permane forigi 70 alidirektilojn pro laŭ mi dubinda kialo "simple purigi la titolojn kaj pro principo forĵeti iujn alidirektilojn por simple havi iujn malpli". Principe ankaŭ pro tio ke mi havas neniun takson kiom da tiaj alidirektiloj eble ankoraŭ kaŝiĝas. Se, tiam oni faru principan sondadon en VP:FA pri ĉu laŭeble forigi ĉiujn tiajn alidirektilojn, kaj se plimulto de la opiniantoj estas por forĵeto, tiam oni serĉu alian administranton kiu plenumos la forĵetojn."

Do: Ĉar nenio pri la problemo moviĝis en la 10 tagoj, mi alvokas principan sondadon en VP:FA pri ĉu laŭeble forigi ĉiujn tiajn alidirektilojn. Mia persona opinio estas ke tiaj alidirektiloj ne ĝenas, do mi estas Kontraŭ Kontraŭ: forigo.

Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 18:31, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
vidu tute sube ThomasPusch (diskuto) 15:11, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: kiel notite en la argumentado supre (kvankam post konsidero sube ŝanĝita al Por Por: la 9-an de februaro!). ThomasPusch (diskuto) 18:31, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: forigo de la alidirektiloj kaj cetera enhavo. Se oni ne forigas ilin, tiam oni riskas amaskeadon de novaj tiaspecaj alidirektiloj. Kial ulo X rajtas havi kiam ulo Y ne havas? Krom tio "plipezigo" de la familia nomo estas malbona ideo. Oni ne alparolu unu la alian per familia nomo. Taylor 49 (diskuto) 21:01, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
  • Unue reagon al la frazo de Taylor ke "plipezigo de la familia nomo estas malbona ideo. Oni ne alparolu unu la alian per familia nomo": Mi ne estas ŝatanto de majuskligo de la familia nomo en la unua frazo de teksto, sed estas konvencio tiel fari en la e-lingva vikio, kaj la ideo de tiuj kiuj proponis tion ĝuste estis entute scii kiu estas la familia nomo: ĉe ekz. hungaraj, koreaj aŭ japanaj nomoj okcidenteŭropanoj aŭ amerikanoj ofte ne scias tion, kaj eble kontraŭintence tiam alparolas homon per familia nomo. Eble vi aŭtomate scias, kiu estas la persona nomo en la esperantisto Choe Tae-Sok aŭ Taesok, kiu longe vivis en Finnlando kaj nun vivas en Litovio, sed ne ĉiu finno sciis tion kiam la koreo alvenis al Eŭropo kaj neformale salutis lin per "Hej saluton Choe kara"... Tute malĝuste, Choe estas la familia nomo! Tial tute bonas ke en lia vikipedia artikolo la unua frazo komenciĝas per "CHOE Taesok - ankaŭ latinliterigata CHOI Dae Suk (koree 최대석), naskiĝis ..." - por povi lin amike alparoli per "Tesók".
Tamen, ĉi tie ne temas pri la principa regulo ke en unua frazo de teksto la familian nomon bonvenas skribi nurmajuske, sed ni diskutas pri ĉu indas persone forigi alidirektigojn de nurmajusklaj familiaj nomoj al la veraj artikoloj. Tiuj alidirektiloj tute ne estas "nova fenomeno". Ekzemple la alidirektilo Adolf EBNER al Adolf Ebner estas de marto 2006, de antaŭ 18 jaroj. La alidirektilo Adolf EBNER ne urĝe necesas, nur unu listo ligas al ĝi, tial ne estas perdo se oni forigas ĝin, sed laŭ mi buĉi ĉiujn alidirektilojn de nurmajusklaj familiaj nomoj al la veraj estas teda kaj nenecesa laboro, kaj la listo Uzanto:RBT/Enkategoriigoj/Naskiĝintoj_kaj_mortintoj/Listo1 kaj montras ke forigi ĉiujn estos multe pli granda nombro ol la pli-malpli 65 paĝoj kiuj nun estas estas en la kategorio:tujforigendaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 23:49, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Atenton @ThomasPusch: la titolo de ĉi tiu sekcio eraras: ni ne diskutas pri la forigo de la kategorio. Mi tre forte kontraŭas la forigon de la kategorio: mi volas ke la kategorio restu. Ni diskutas pri la nuna enhavo de la kategorio. Mi kredas, ke kvankam ni uzas malsaman usklecon en la enkonduko de biografioj, ni tamen uzas nur la minusklajn en la titoloj. Do, ĉar la alidirektoj estas paĝoj kiel la ceteraj, eĉ tie oni uzu la minusklajn. Laŭ tiu ideo, la titoloj de biografioj kun majusklaj literoj eraras, ankaŭ en la kazo de alidirektiloj. Do mi subtenas subtenas la tujan forigon de tiuj alidirektiloj. —Supernabla🪰 23:50, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Super nabla: Kompreneble ne temas pri forigo de la kategorio, sed pri la temo nuntempa enhavo de la kategorio "tujforigendaj artikoloj", kiel mi notis tuj sube. SE ni decidas forigi la 65 alidirektilojn de nurmajusklaj al normalaj titoloj, tiam ni konsekvence decidu tiel procedi pri ĉiuj. Mi ne emocie ligiĝas al tiuj ofte pratempaj alidirektiloj kaj facile kunportos tian decidon, kvankam mi pledas lasi ilin, ĉar ili laŭ mia sento ne ĝenas. Sed mi persone ne pretas investi plian perditan horon de mia vivo en administra monotona forigo de unu alidirektilo post alia. Por tiu tiam necesas trovi alian volontulon. ThomasPusch (diskuto) 00:04, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Komprenite @ThomasPusch. Klare, mi ankaŭ pensas ke la regulo validu por ĉiuj alidirektoj tiaspecaj. La problemo estas, ke tujaj forigoj, samkiel ordinaraj forigoj, estas tasko de administrantoj: ordinara uzanto ne povas tuj forigi paĝojn. Do jen mia vidpunkto: mi kredas, ke ni kiel komunumo bezonas kelkajn (unu, du, ...) novajn administrantojn. Ĉar la lastan fojon estis mi la proponinto de la kandidato, mi feliĉas se ĉi-foje iu alia proponu: mi vere havas en mia menso unu-du nomojn de eblaj kandidatoj, sed mi pli feliĉus, se vi (aŭ iu alia) proponu iun nomon ĉi foje. Amike, —Supernabla🪰 00:35, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Daŭre mi ne havas plenan komprenon, pri kiom da forigendaj paĝoj vere temus: la listoj naskiĝintoj kaj mortintoj/listo1 kaj listo2 jam estas de 2005, do ne vere freŝaj, kaj ili enhavas ankaŭ multajn paĝojn kiun roboto tute mise metis en la du listojn pri "problemaj datoj de naskiĝoj kaj mortoj", kvankam rezulte la listoj tute ne rilatas al tio sed simple estas iom dubindaj alidirektiloj, ekzemple la normala biologia paĝo "ŝarko" (en la citita "listo2") - ne alidirektilo kaj neniel "problema pri naskiĝoj kaj mortoj". Sed mi intertempe dum la lastaj 10 tagoj vidis plurfoje paĝojn, kiu uzis tutmajuskligon de familiaj nomoj inflacie en tekstoj ekzemple pri filmoj aŭ romanoj, kie ĉiuj aktoroj kaj ankaŭ iliaj roloj ripete kaj ripete estis nurmajusklaj en la normala teksto, kvankam nurmajuskligo nur petatas kaj nur permeseblas komence de unua frazo de biografio, unufoje, por la temulo de la biografio - ekzemplo estas la jena ĉapitro pri "resumo". Tio inflacia uzo de nurmajusklaj nomoj estas tiom ĝena, ke mi ŝanĝas mian ĝeneralan opinion ke "alidirektiloj neniam doloras kaj neniam damaĝas": mi vere ne volas subteni ke iu estas kuraĝigita en plena teksto enigi internan ligilon de nomo nurmajuskla, kaj do subtenas subtenas la forigon de laŭeble ĉiuj alidirektiloj de ligiloj de NOMOJ nurmajusklaj al nomoj normalaj - eĉ se plenumi tion eble devas kunlabori tri aŭ kvar administrantoj, kaj eĉ se tio eble daŭras duonjaron. Daŭre ĝustas la gvidlinio de "alidirektiloj preskaŭ neniam doloras kaj preskaŭ neniam damaĝas" - sed en esceptaj kazoj ili tamen povas kuraĝigi stultajn redaktojn, kaj tiam ili ne bonas! ThomasPusch (diskuto) 19:07, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
> kunlabori tri aŭ kvar administrantoj, kaj eĉ se tio eble daŭras duonjaron
Roboto povas akiri rajton de administranto kaj amasforigi. Ĉu disponeblas pliaj tiaspecaj alidirektiloj ankoraŭ ne forigproponitaj? En la kato estas nur 67 alidirektiloj.
list=allredirects
Taylor 49 (diskuto) 20:37, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Bone, amasforigi ankaŭ povas roboto, sed tion eĉ home eblas aŭtomatigite rapide fari (ne tiom rapide kiel roboto, sed ĉiukaze tre rapide). Sed antaŭ ol oni faras tion home aŭ robote, oni devas persone vidi, ĉu ne eble iu(j) alia(j) paĝo(j) lastatempe aldoniĝis al la kategorio, kiuj estas pli komplikaj kazoj ol nur ŝablona "nurmajuska nomo alidirektita al normale skribita nomo". Kaj pri la listoj naskiĝintoj kaj mortintoj/listo1 kaj listo2 jam de 2005 oni ĉiukaze devas persone kontroli, ĉar tiu listo jam ekestis per preskaŭ-blinda automata trovilo. En "listo2" mi jam kontrolis parteton kaj jam havas 810 de komencaj literoj A-O por tujforigo (super mia noto). Do oni povas supozi, taksante ke "A-O" estas malpli du trionoj de la alfabeto, ke ĉiukaze en tiu listo haveblos pli-malpli 1200-1500 forigoj, kaj tio nur estas la "listo2". Sub la listo mi ankoraŭ elkopias iujn aldonajn kazojn, kiujn pro nekonataj kialoj elserĉis la roboto - multaj el tiuj (nun) estas tute normalaj artikoloj, sed iuj ankaŭ estas dubindaj alidirektiloj, ekzemple "denaskaj infanoj" por Denaskaj Esperanto-parolantoj - "denaskaj infanoj" estas simple "infanoj" ! Sed tiujn individuajn kazojn eblos kontroli persone. ThomasPusch (diskuto) 23:49, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: forigo de la majuklaj alidirektiloj, kaj ĝenerale pri Majusklaj kaj minusklaj nomoj:

Laŭ mi la majusklaj nomoj estas malbonaj, ĉar
  • estas personoj (mi jam trovis ankaŭ nehungaran), kies familia nomo havas interne kelkajn majusklojn, ili estas precipe artistoj
  • kaze de kelkaj trioblaj nomoj neniu scias, ĉu majuskla aŭ minuskla formoj
  • mia solvo estas en hungaraj biografioj uzi unue la Esperantan nomformon, poste legeblas "laŭ la hungarlingve kutima nomordo" kun la hungara nomformo
--Crosstor (diskuto) 03:58, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

@Crosstor: Bone, ĉi tie ja temas pri la demando ĉu forigi amasajn nurmajusklajn alidirektilojn al normalaj titoloj aŭ ignori kaj ne uzi la multajn alidirektilojn (ĉar alidirektilo ne devas esti en uzo, ili simple povos esti kaze ke iam estonte iu bezonas gvidon al ĝusta paĝo). Neniu ĉi tie aprezis la multajn majusklajn alidirektilojn, mi nur komence estis kontraŭ la forigo, ĉar mi opiniis ilin nedanĝeraj kaj la laborinveston tro granda. Sed kiam mi nervite vidis ke ili tamen portas danĝeron tenti homojn en internaj ligiloj meze de paĝoj amase uzi nurmajusklajn familiajn nomojn, tiam ankaŭ mi aliĝis al subteno buĉi ĉiujn tiujn misgvidajn alidirektilojn. Tamen, estas sence ke la komunumo (mi ne partoprenis en tio) iam decidis subteni ekzakte unu nurmajusklan familian nomon tutkomence de biografio (nenie alie en teksto): Kiel oni indikus IFA-prononcon ne ripete 20-foje en sama teksto, ankaŭ tiu majuskligo de familia nomo estu foje grava indiko por vidi kiu nomo estas familia kaj kiu persona. Ĝuste en trioblaj nomoj tio estas utila informo! Ĉe katalunoj kaj hispanoj (ekz. Carles PUIGDEMONT i CASAMAJÓ) estas ĉiam du familiaj nomoj kaj varia nombro de personaj nomoj, ĉe rusaj nomoj formale ĉiam estas du personaj nomoj kaj kutime nur unu familia, kaj esperantistoj jam scias ke kutime hungaroj, koreoj kaj japanoj havas la familian nomon antaŭ la persona, dum okcidentaj lingvoj kaj ankaŭ Esperanto kutime inverse metas la familian nomon post la persona. Sed ĉar foje (fakte ofte) japana nomo alvenas al Esperanto tra angla, franca aŭ hispana formo (familia nomo post la persona), neniam eblas fidi pri la sinsekvo en nomo. Tial bonas ke redakte eblas vidi la komenciĝon de la familia nomo sube de paĝo kaŝite en {{defaŭltordigo}} aŭ {{vivtempo}}, sed bonas ankaŭ sen redakta modo vidi tiun informon ... ĝuste ĉe trioblaj aŭ pluroblaj formoj! Kompreneble hungaroj aŭtomate komprenas hungarajn nomojn, koreoj aŭtomata komprenas koreajn kaj japanoj aŭtomate japanajn nomojn - sed por kultura fremdulo la indiko estas helpa - eĉ se tutmajuskla nomo estas meze de vorto (kvankam mi ankoraŭ ne vidis tion). Nur: la indiko estu ne inflacia, multfoje ripetita - sed estu ekzakte unufoja! ThomasPusch (diskuto) 09:09, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: forigo de la pli ol mil misaj alidirektiloj, kiel Thomas trafe klarigis... kvankam mi timetas ke la vikipediaj statistikoj al ni "minusos" 1000 paĝojn en la suma kvanto de paĝoj.😕 Sed per tiaj trukoj trompi en statistikoj ĉiukaze estus "volapukaĵo" kaj estus hontiga. Tial ni en bona konscienco ĝisu de la misgvidaj tentiloj! Aidas (diskuto) 09:34, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Laŭ kvin poraj voĉoj eblas bone legitimigi la forigon ne nur de la 60 paĝoj en la kategorio, sed ankaŭ de aldonaj listoj - se la roboto povas digesti forigi paĝojn el listo (plej malbonkaze en du paŝoj, unue meti signaron en la paĝo kiu signas ĝin kiel "tujforigebla" kaj poste malplenigo de la plenigita kategorio devus funkcii). @Taylor 49: mi tial petas vin robote forigi la majusklajn alidirektilojn el la kategorio, kaj ankaŭ la unuajn 810 majusklajn alidirektilojn el la listo "listo2" literoj A-O. La suban parton de la listo kaj la liston1 mi petas ankoraŭ lasi: mi ŝatus ankaŭ tiujn paĝojn kaj vikidatumajn erojn administrante kontroli kaj kompletigi, antaŭ ol forigi la misajn alidirektilojn kiuj montras tien. Sed se 870 alidirektiloj jam estos forigitaj, jam granda parto de la monto estos for. ThomasPusch (diskuto) 14:31, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mia roboto ne havas rajton forigi. Mi tro lacas nun por legi la tutan tekston. Taylor 49 (diskuto) 22:34, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Ne necesas eĉ legi la tutan tekston. La lastaj du frazoj de "@Taylor 49: mi tial petas..." ĝis "...la monto estas for" sufiĉas. Ĉar demokrata laŭleĝa voĉdono leĝigis vian roboton fari la laboron, mi aŭ alia burokrato povos dumtempe doni al via roboto Taylorbot administrajn rajtojn, eksplicite por tiu tasko, kaj poste reforpreni ĝin (ĝis eventuala dua peto surbaze de alia laŭleĝa voĉdono). ThomasPusch (diskuto) 14:32, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Necesas iom da koduma laboro. Mi alparolos vin kiam dono de la rajto aktualas. Taylor 49 (diskuto) 16:22, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@Uzanto:ThomasPusch: Mi aldonis la forigkapablon al mia roboto (kaj ne havis eblon testi ĝin ie ajn ...). Bv donu la rajton portempe. Taylor 49 (diskuto) 21:51, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@Uzanto:ThomasPusch: Taylorbot nun forigis ĉiujn paĝojn el Kategorio:Tujforigendaj artikoloj en nomspaco NUL. Ĉu io plia estas nepre forigenda? Atentigo: post kelkaj horoj mi foriros kaj supozeble estos fore de interreto dum ca 7 tagoj. Taylor 49 (diskuto) 12:00, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
La malmultajn restaĵojn en Kategorio:Tujforigendaj artikoloj certe estos bone individue forigi post homa administranta konsidero. Sed kion pri la jam reviziita parto de la "listo2"? Mi jes dirus ke la jam administrante reviziitaj alidirektiloj tie metitaj de nurmajusklaj al normalaj familiaj nomoj en la titoloj estas nepre forigindaj, sed ne urĝe. Ĉar se oni devigas iun administranton permane aldoni al ĉiu unuopa alidirektilo {{forigu tuj}} kaj tiam petus la roboton nur plian fojon malplenigi la kategorion pri tujforigendaj artikoloj, tiam en preskaŭ sama tempo la sama administranto ankaŭ povos permane forigi la paĝojn, sed tio daŭros - konsiderante ke nur la jam kontrolitaj el la alidirektiloj sole en la "listo 2" jam estas 810 (minus eble cent jam permane forigitaj, ĉiukaze restos pli ol 700 forigendaj alidirektiloj, ĉu permane ĉu aŭtomate). Nun la roboto forigis 74 alidirektilojn el la kategorio, do nur la senprobleme forigeblaj el la "listo 2" ankoraŭ estas naŭ dekonoj el la tasko (ankaŭ ilia forigo ja konsentiĝis en la sama diskuto en VP:FA). ThomasPusch (diskuto) 13:08, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
1'029 paĝoj el "listo2" estas forigitaj (neniu pli longa ol 100 bitokoj). Por pliaj forigoj faru novan peton. Taylor 49 (diskuto) 15:08, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Denove: Listo anstataŭ kategorio[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 27 februaro 2024 20:23
Artikolo
Listo de verkistinoj laŭ naskiĝjaroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Entute ne sencas krei ĉi tiujn listegojn, tre malfacilaj por prizorgi. Bv ni ne krei po unu listego por ĉiuj kategorio de Vikipedio. Se oni volas havi liston de verkistinoj, simple vizitu kategorio:verkistinoj.
Uzanto
Supernabla🪰 20:57, 20 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: (Kontraŭ Kontraŭ: ) En Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Februaro#Listo de verkistinoj laŭ naskiĝjaroj diskutiĝis ĉu forigi tiun longan liston, kiu esence nur ordigas artikolojn kronologie, laŭ naskiĝjaroj, kiuj en granda vikipedia kategorio estus ordigitaj alfabete laŭ la komencaj literoj de la familia nomo. Tian liston bonteni kostas aldonan laboron, kaj tiun laboron ĝis nun diligente kaj saĝe faras iuj anonimuloj. Ĉiukaze post longa diskuto en 2023 decidiĝis ne forĵeti la liston. Tial ne sencas reproponi ĝin por forigo, krom ke vere prezentiĝas tute novaj argumentoj. ThomasPusch (diskuto) 14:49, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Unu el la argumentoj antaŭ jaro estis, mi ne scias ĉu tio sufiĉe klariĝas en la notoj, ke sen la listo multaj sencaj biografioj iĝas artikolaj orfoj - tio kreos novan, nur per forta laborinvesto forigeblan teknikan problemon. Vidu ekzemple en la biografio Unica Zürn de februaro 2007. Kvankam tio estus nur problema kromefiko de ebla forigo de la listo, kaj ne rilatas al la centra demando ĉu sufiĉe aprezindas kronologia listo de biografioj anstataŭ nur alfabeta listigo, la kromefika argumento tamen kunkalkulendas. ThomasPusch (diskuto) 14:49, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch, «verkistinoj» estas tro vasta temo por havi liston. Ni povas havi liston de aĵoj kiuj estas pli-mapli 100 (maximume!), sed verkistinoj (kiam? kie? el la tuta homa historio? el la tuta mondo?) povas esti centoj da miloj... Do pro kialoj de spaco, ni ne povas enmeti ĉiujn nomojn, do ni endas elekti: tamen, surbaze de kiu kriterio? Mia-opinie, ni ne devas re-inventi la radon. Ni jam havas kategoriojn, kiuj ekzakte servas ĉi tiun celon: grupigi similajn paĝojn. Ĉi tiuj listoj tiaspecaj kaj tiel longaj estas, laŭ mia tre persona kaj modesta opinio, malŝparego da tempo, kiun ni kiel komunumo povas elspendi por pli profithavaj celaj. Ne temas nur pri kreado, sed precipe pri mantenado de ĉi tiuj listegoj; dum kategorioj aŭtomate (!) ĝisdatigas sin. Mi volas nur rimarki, ke êc la tre granda enwiki (kun siaj multaj redaktantoj) malhavas listojn tiaspecajn. Certe mi respektos la decidon de la komunumo, sed mi estas Por Por: Supernabla🪰 21:00, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Super nabla: La temo de la listo laŭ mia kompreno ne estas «verkistinoj», sed «esperantlingvaj vikipediaj biografioj pri verkistinoj». Da tiuj ne estas «centoj da miloj», sed laŭ nuna stato estas 246, kaj «ne necesas elekti» inter aparte menciindaj kaj malpli menciindaj verkistinoj, sed laŭ nuna stato eblas simple enpreni ĉiujn esperantlingvajn vikipediajn biografiojn pri verkistinoj en la liston. Teorie povus esti ke iam estos «centoj da miloj», sed tio sendube estas longe post la fina venko, kaj mi ankoraŭ ne havas daton por la fina venko en mia kalendaro. Vi pravas ke listo aŭ paĝo ĝenerale ne rajtas iĝi tro longa, kaj prave alarmis kiam la paĝo VP:AA grandis pli ol 330 000 bitokojn: la listo pri verkistinoj laŭ naskiĝjaroj ankoraŭ estas sub 9 000 bitokoj, ĝi estas tre for de alarmiga amplekso de 330 000 bitokoj. Vi pravas, kaj ni ankaŭ en la unua diskuto menciis tion, ke la angla vikipedio ne havas tian liston de verkistinoj, sed en:Category:Lists of women havas multegajn listojn pri virinoj laŭ iuj kriterioj, kaj la aliaj 22 lingvobranĉoj de vikipedio kiuj havas kategoriojn pri virinoj laŭ diversaj kriterioj, ankaŭ havas multajn listojn, laŭ lingvoj tute malsamajn. Kaj mi kredas al vi se vi diras ke vi ne volas investi la tempon flegi la liston pri verkistinoj laŭ naskiĝjaroj, mi ankaŭ ne havus la tempon bone fari tion, sed mi-ne-scias-kiu(j) anonimulo(j) bonege kaj tre fidinde faras tiun laboron kontinue ekde pli ol jaro (ekzakte ekde kiam komenciĝis la diskuto ĉu tia listo estus enciklopedia), kaj la listo aspektas bone, sen ke iu zorganto ĝemus ke la laboro estus koŝmara. Mi povas malfacile kontakti kun la anonimulo(j), ĉar mi ne scias pri kiu temas, sed se ni forprenas la liston kaj diras: estas ankoraŭ multaj neverkitaj tekstoj pri lagoj de Norvegio, pri riveretoj en Siberio aŭ pri urboj kaj urbetoj en Usono, en Svedio kaj en Francio, vi elektu unu el tiuj temoj aŭ foriru el vikipedio, tiam mi timas ke la diligentaj anonimulo(j) foriros el vikipedio, ĉar probable lagoj en Norvegio aŭ riveretoj en Siberio ne tiom interesas ilin kiom literaturo el aparte virina perspektivo. Kompreneble ke mi persone ĝojus pri bonaj novaj tekstoj pri urboj kaj urbetoj en Usono, en Svedio kaj en Francio, ankaŭ pri lagoj kaj riveroj, sed mi respektas ankaŭ la kontribuon el intereso pri literaturo el aparte virina perspektivo. Se listo iĝas tro longa, kompreneble oni povas dividi ĝin al pluraj listoj, ni diru laŭ jarcentoj, sed dum la listo estas ankoraŭ sub 20 000 bitokoj, mi ne vidas nepran kialon tion jam fari. ThomasPusch (diskuto) 21:51, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo, laŭ la argumento de Thomas: listo sub 20 kB teknike vere estas sufiĉe kompakta, kaj mi dubas ke la listo tiom ege dikiĝos, vidante en kiom konstantaj sed tre etaj paŝoj ĝi evoluis dum la lasta jaro. Aidas (diskuto) 21:12, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Eble listo de verkistoj laŭ naskiĝjaroj (ne laŭ sekso) utilus. Kie estas listoj kun masklaj kaj neduumaj verkistoj? Taylor 49 (diskuto) 22:34, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Se vi aŭ iu alia opinias listojn kun masklaj kaj neduumaj verkistoj same grava, subteninda per redakta tempo kaj same bone flegas ilin kiel la anonimuloj bone faras tion pri la listo de inaj verkistoj dum la lastaj 14 monatoj, tiaj aldonaj listoj tute bonvenus! Aparte listo (al mi komence ankaŭ sufiĉus kategorio, kronologia listo sencos se estas pli ol 40-60 nomoj) pri neduumaj verkistoj estus interesa por mi, ĉar mi persone konas ĉe ne unu. Klaras ke akcento pri biologia sekso de profesioj estas soci-politika akcento, sed mi pensas ke indas aktive toleri kaj subteni inismajn aŭ neduumajn akcentojn en ordigo de enciklopediaj artikoloj, sen ke oni devas mem esti inisma aŭ neduuma (tiam la subteno jam ne estus "toleremo", sed "lobiismo"). Nur mi ne scias kiom da neduumaj verkistoj jam havas e-lingvan biografiojn en Vikipedio - probable plej multajn oni devus aparte krei. Sed e-lingvaj artikoloj pri verkistinoj en Vikipedio ekzistas kaj estas tiom multnombraj ke kronologia ordigo sencas kaj helpas ekhavi superrigardo kiuj homoj estis/estas samepokuloj. Alternativo per kategorioj estus krei kronologiajn kategoriojn laŭ jarcentoj (se estas malpli ol 10 eroj en jarcenta kategorio) aŭ prefere jardekoj. Kiom grandioza laboro estus krei kaj plenigi ĉiujn tiujn subkategoriojn, kiuj eĉ kiam pretaj estos ĉiukaze malpli ekzaktaj ol listo!! Estus aliel se la listo estus tute fuŝe farita kaj neniel eblus trovi volontulon kiu pretus ripari ĝin: sed tiu listo estas bone farita, kaj iuj anonimaj volontuloj grandkvante investis sian laboron. Laŭ mi estus malkolega misaprezo al la valora volontula agado de tiuj homoj, pri kiuj ni ne scias kiuj ili estas (sed mi ankaŭ ne scias kiu vi estas, kaj estas en ordo ne scii), se oni simple forbalaus la listojn per principaj argumentoj. Kaj mi timas ke oni forbalaus ankaŭ la valorajn kunlaborantojn. Aidas (diskuto) 13:34, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Per tiu flama pledo de Aidas nun restis la temo. Mi pensas ke almenaŭ necesas konstati ke ne estas klara plimulto por forigo de la listo, kaj en kazo de tre malunuecaj esprimoj tendence okazas nenio - tio estus decido kontraŭ aktiva forigo de la listo. Sed mi sentas ke estus maljuste se nun mi oficiale fermus la diskuton, ĉar klare mi estis unu el du voĉoj por unu partio, kaj mi ne konsiderus min neŭtrala en la temo. Tial mi petas ke iu alia administranto fermu la diskuton - pasis kvin semajnoj post la lasta noto de Aidas, supozeble neniu plia voĉo aŭdiĝos, kaj klare la limdato pri fermo de la diskutado estis la 27-a de februaro 2024. ThomasPusch (diskuto) 01:04, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Listoj pri dulingvaj Esperanto-vortaroj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 27 februaro 2024 20:44
Artikolo
Esperanto-franca vortaro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Min ĉagrenas, ke mi proponas por forigo multajn paĝojn, sed ĉi tiu simple ne estas artikolo: nur aro de ligiloj. Krome, la titolo eraras: ne temas pri ununura vortaro, sed pri aro da vortaroj.
Uzanto
Supernabla🪰 20:59, 20 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
kun 3 kontraŭaj kaj unu malforte pora voĉoj ThomasPusch (diskuto) 15:37, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Tiu paĝo estas tio kion en vikidatumoj oni nomas "listartikolo" - fakte la vorton eblas traduki per simpla vorto "listo". Eblus laŭ sama argumento forbalai multajn aliajn listojn, almenaŭ en la kategorio pri Esperanto-vortaroj, sed same eblus ataki ĉiujn ajn listojn. Pri la dulingvaj Esperanto-vortaroj oni povus per granda laborinvesto anstataŭe fari tutan serion de subkategorioj "Esperanto-francaj/litovaj/islandaj/israelaj/svahilaj... vortaroj", sed laŭ mi ne indas ataki por buĉo ĉiujn listojn pri dulingvaj Esperanto-vortaroj, kaj certe ne ĉiujn vikipediajn listojn ĝenerale: listo kaj alidirektilo estas alia kategorio de paĝo ol biografio, kaj laŭdifine ne estas forigendaj se ili ne havas almenaŭ unu prozan tekstoblokon, informkeston, plurajn bildojn, referencojn kaj eksterajn ligilojn. Aparte de tio kompreneble ĝustas la atentigo ke la titolo eraras (pri praktike ĉiuj eroj en kategorio pri Esperanto-vortaroj, inter ili iuj el 2003, inter la plej antikvaj eroj de vikipedio): ĝi devas esti plurala, do esti "Esperanto-francaj vortaroj". Sed tian ŝanĝon de titoloj (ne nur pri la listo de Esperanto-francaj vortaroj, sed pri ĉiuj) eblas facile realigi, sen ke tio pravigus tuj forĵeton de la enhavo de tuta kategorio. Mi ŝanĝos la liston al "Esperanto-francaj vortaroj", kaj ĝojus se oni povus kompreni ke temas pri listo sen ke oni devos eksplicite atentigi pri tio per titolo "Listo de Esperanto-francaj vortaroj", kio nur estus pli longa titolo. ThomasPusch (diskuto) 15:04, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
La temo menciindas. Nun ke mi plibonigis la strukturon de la artikolo mi estas Kontraŭ Kontraŭ: la forigo. Paĝo de enciklopedio endas almenaŭ inkluzivi enkondukon kiel: «La temo estas blah ... blah ... blah». Alie, tio ne estas paĝo, sed maksimume telegramo aŭ hazarda aro da signoj. Sen enkonudko, kiel oni komprenas pri kio temas la paĝo? Tio ne eblas. —Supernabla🪰 21:24, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Malforte por Malforte por: Mi "ideologie" subtenas la ideon anstataŭigi listojn per kategorioj ĝenerale tra tuta vikipedio. Tiaj listoartikoloj estis kreitaj ja en fruaj tempoj de vikipedio, kiam la meĥanismo de kategorioj ne funkciis tre stabile, kaj artikoloj ne multis (do la listoj servis ankaŭ kiel gvidiloj pri kreindaĵoj). Nun tempoj ŝanĝiĝis kaj la utilo de listegoj kontraŭ kategorioj malaperis. Mi, tamen, konscias, ke plena reformatigo de ĉiuj listoj al arbo de kategorioj postulus grandan laboron sen granda kaj tujrimarkebla pliboniga efiko, do mi estas nur malforte por. Goren (diskuto) 21:52, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute konsentas ke la listopaĝoj havu enkondukan frazon, kaj ne nur tion. Ili ankaŭ havu suban navigilon, kiun mi ĵus prenis el la paĝo Listo da Esperanto-vortaroj, transformis la pseŭdonavigilon al vera navigilo kaj metis ĝin al la nun nur 9 apartaj paĝoj: persone mi juĝus ke ankaŭ la ĉapitroj pri la dulingvaj vortaroj en la hungara, nederlanda, pola, portugala, rumana kaj serba estas tro longaj en la paĝo Listo da Esperanto-vortaroj kaj bezonus proprajn listopaĝojn (postnoto: farita la 25-an de februaro 2024, do nun estas 15 apartaj paĝoj, poluritaj), kaj mi ĝenerale juĝas ke la listoj ankoraŭ ne sufiĉe bele aspektas, do ĉiuj bezonas ioman poluron. Kaj mi konsentas kun Goren ke bonus ordigi en diversaj kestojn la sufiĉe malordan kategorion de vikipediaj tekstoj pri Esperanto-vortaroj. Sed mi ne samopinias kun li ke ordigita kategorio igos la listojn superfluaj. Ĉiu kategorio nur povas mencii la titolon de la vikipedia artikolo, kaj listo male povas provizi ĉiujn kutimajn bibliografiajn indikojn, eldonjaro aŭtoroj kun vikipediaj internaj ligiloj eldonejo kun vikipediaj internaj ligiloj eldonloko kiu eldono paĝonombro amplekso ISBN-numero ligilon al recenzo kaj al ekstera ligilo de la eldonejo ... kaj nelaste ankaŭ povas bildigi titolpaĝojn. @Goren: Ĉion tion kategorio ne povas kunigi en unu rigardo. ThomasPusch (diskuto) 22:33, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Intertempe la listoj ankoraŭ forte prilaboriĝis kaj senpolviĝis. Kiel ili estas nun, ili laŭ mi kun bona konscienco povas resti. ThomasPusch (diskuto) 21:06, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo nun. Sed la listoj antaŭe vere estis malmulte prizorgitaj, la senpolvigo estis bonvena! Aidas (diskuto) 21:15, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Duobla artikolo[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 1 marto 2024 9:06
Artikolo
Pontifika Akademio pri Latineco (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jam ekzistas Papa Akademio de Latina Lingvo (pli bone skribita), kiu temas pri la sama akademio.
Uzanto
Supernabla🪰 09:16, 23 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per konvertiĝo al alidirektilo, kun tri poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 11:28, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 21:03, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kvankam la teksto "Pontifika... " de Ludovica jam estis de 2012 kaj tiu "Papa..." nur estas de 2017, mi samopinias ke nun la teksto de 2017 pli bonas ol tiu de 2012. Aidas (diskuto) 21:18, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝisnune ne forigita. Taylor 49 (diskuto) 13:45, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Konvertita en alidirektilo.--kani (diskuto) 11:24, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Fantascienco[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 1 marto 2024 16:29
Artikolo
Fantascienco (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tio estas difino de vortaro kaj estos eterna ĝermeto, ĉar ne ekzistas/os informoj por plivastigi la voĉon; mi proponas movi ĝin al vikivortaro aŭ forigi
Uzanto
Supernabla🪰 16:25, 23 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per transformo al alidirektilo laŭ la suba propono, kun tri poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 15:48, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: ŝovo de la frazeto al la paĝo sciencfikcio, eble super la ĉapitro "Vidu ankaŭ", do tute suben, kaj laso de alidirektilo tien. ThomasPusch (diskuto) 21:01, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: la propono de Thomas - kvankam en la teksto plej "sciencfikcio" jam estas multaj etaj ĉapitroj, sed la ideo enkestigi la eksan ĝermeton tien tamen bonas. Aidas (diskuto) 21:20, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 15:48, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 6 marto 2024 1:57
Artikolo
Instituto Fina Venko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne estas unu fonto en la artikolo. Ĝi ne estas ligita el aliaj artikoloj. Ĉio, kion mi trovas pri ĝi en la Interreto, estas neaktiva Fejsbuka paĝo kaj etaj mencioj en blogoj kaj forumoj. (Komento: Ĉi tiu estas la unua fojo, ke mi proponas la forigon de artikolo en la Vikipedio en esperanta. Bonvolu pardoni min se mi faris ion malĝuste. Dankon!)
Uzanto
Amir E. Aharoni (diskuto) 01:17, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
vidu sube! --ThomasPusch (diskuto) 01:18, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: laŭ regulo 2NE: NE estas fontoj - NE estas artikolo. VladimirPF (diskuto) 12:14, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi neniam aŭdis pri tiu iniciato, sed tio ne estas kialo forĵeti ĝin, nur indikas ke mi malbone konas la nuntempan Esperanto-movadon. Kaj mi subtenas ke la artikolo estis en malbona stato: facile troveblas du eksteraj ligiloj, informkesto, fareblas vikidatumara ero kaj iuj internaj ligiloj (mi nun faris kvar), por ke la teksto ne estas orfa. Ke la iniciato estis mallongtempa, necesas klare elstarigi en la teksto - mi ĵus eble eĉ iom troigis, elstarigante la adjektivon "mallongtempa" en la unua frazo kaj en la vikidatumara priskribo kaj en la informkesto. Sed tamen estas klaraj spuroj kaj pruvoj ke tia iniciato ekzistis en la 2010-aj jaroj, kaj laŭ mi ne bonas forĵeti ĉiujn iniciatojn kiuj "ekzistis nur tri aŭ kvar jarojn". Kion tiam fari kun tekstoj pri paĝoj pri olimpikoj aŭ futbalaj ĉampionecoj, kiuj estas historio post du semajnoj, aŭ kun tekstoj pri Universalaj kongresoj de UEA, kiuj estas historio post sep tagoj? Aŭ pri paĝoj pri la Eŭroviziaj Kantokonkursoj, kiuj eĉ ne daŭras duonan tagon kaj krome estas kulture dubindaj? Oni povus transformi la eksterajn ligilojn al formalaj referencoj, sed tio estus iom infaneca: eksterajn ligilojn same facile eblas kontroli kiom formalajn referencojn, nur la enpaĝigo estas iom alia. Kiel dirite: Mi neniam aŭdis pri tiu iniciato kaj neniel emocie ligiĝas al ĝi, kiel supozeble ĉiuj aliaj ĉi tie. Sed mi pensas, ke sociologie tia iniciato kiu "ekzistis nur tri aŭ kvar jarojn" estas interesa en priskribo de movado pri internacia lingvo - nun, kiam la mankoj pri kiuj Amir prave atentigis, estas grandparte forigitaj. ThomasPusch (diskuto) 15:35, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@Amire80 kaj VladimirPF: Vi prave atentigis ke la artikolo estis en malbona stato: sed nun la mankoj estas grandparte forigitaj, kaj formale la teksto havas ĉion kion artikola ĝermo bezonas. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj pri mia pledo lasi la paĝon pri iniciato de ĉirkaŭ tri jaroj, kvankam mi kaj evidente ankaŭ vi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi (kio principe ne estas kialo forĵeti ĝin, kiel mi skribis tutkomence)?? ThomasPusch (diskuto) 09:38, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
La helpa paĝo Vikipedio:Fidindaj fontoj diras: "Artikoloj bazus sin sur fidindaj, eksterpartiaj, aperitaj fontoj konataj pro tio, ke ili faktokontrolas kaj estas precizoj."
Nun, la paĝo havas nur du fontojn, neniu el kiuj estas eksterpartiaj. Ambaŭ rekte rilatas al organizo. Amir E. Aharoni (diskuto) 12:28, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La helpa paĝo Vikipedio:Ĝermo laŭvorte indikas:
"Fakte, dezirinda por ĉiu artikolo, ankaŭ por ĝermo, ankoraŭ estas kvar kromaj kondiĉoj:
  1. bonvenas, sed ne nepras, se en la almenaŭ trifraza teksto estas menciata unu ekstera referenco (la ideo ne nepre postuli eksterajn referencojn estas ke en la tri frazoj kutime priskribiĝas relative banalaj ... faktoj ...),
  2. la almenaŭ unu ekstera ligilo povas esti principe en ajna lingvo, kvankam Esperanto plej bonas kaj krome lingvoj kun multaj parolantoj kutime preferatas super tre etaj lingvoj, sed gravas ke la enhavo de la ekstera ligilo estu priskribita en la teksto esperantlingve,
  3. plej bone ankaŭ estu informkesto dekstre."
Mi juĝas ke la faktoj priskribataj en tiu ĉi ĝerma teksto estas relative banalaj, samopinias kun Amir ke la fontoj nur estas indikoj (fakte pruvoj) ke la iniciato kaj la retejoj vere ekzistis kaj aktivis inter 2014 kaj 2017 kaj laŭ mi tute bonas ke ili metiĝis kiel "eksteraj ligiloj", ne kiel "referencoj". Sume mi pensas ke la teksteto nun havas ĉion kion postulas niaj postuloj pri artikolaj ĝermoj, kaj pledas Kontraŭ Kontraŭ: forigo. Ni ne estu pli striktaj kontraŭ esperantaj temoj ol kontraŭ aliaj temoj (facilus trovi milojn da ĝermetoj kaj ankaŭ ĝermoj tute sen iaj pruvoj, kaj ankaŭ tiuj neniel estas aŭtomate buĉitaj post ses tagoj, prave, la minaco pri ebla forigo de ĝermetoj estas sufiĉe kritika respondo al la eble novulaj kreintoj de paĝo, principe funkciu kiel forta alvoko al ĉiuj laŭeble savi la mizeran ĝermeton el sia stato, kaj ebligas facile individue buĉi iujn aparte dubindajn ĝermetojn). La teksto pri la "IFV" en ŝia nuna formo neniel glorigas la iniciaton, klare kaj kritike elstarigas ke ĝi estis tre "mallongtempa", kaj mi, se mi bezonus informon pri iu tia iniciato kiu ekzistis iam en la 2010-aj jaroj ne scius kie serĉi informon pri ĝi krom en la esperantlingva vikipedio. Ĉe mi, retaj serĉoj ekzemple per Guglo kutime ne vidiĝas trovojn de la interreta arkivo. Do mi per Guglo povus maksimume trovi la eksan paĝon el Facebook, kaj mi serĉante ankoraŭ trovis memprezenton filmeton el YouTube, kiun mi ankoraŭ enigu en la artikolan ĝermon. Klare, konsentite, ĉiuj tiuj retaj spuroj estas memprezentoj, ne objektivaj ĵuĝoj de neŭtralaj triaj flankoj (tiaj fontoj eble ankaŭ troveblas, eble en paperaj gazetoj, sed mi samkiel ĉiuj aliaj ĉi tie ĝis nun ne trovis ilin). Sed tio laŭ mi ne pravigas striktan forigon de evidente historia esperanta temo el la esperantlingva vikipedio. Aidas (diskuto) 13:11, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi persone opinias ke aparte la ĵus trovita filmeto pri la eksa iniciato aspektas al mi sufiĉe naiva, sed mi ne sentus juste se mi nun ekmokus pri ĝi - la homoj povas mem spekti ĝin kaj opinii pri ĝi. Sed mi aliflanke ke pensas ke la iniciato prezentus sin tiom hontige naiva ke ĝi ridigus la tutan Esperanto-movadon kaj estus por protekto de la Esperanto-renomo tuj kaŝenda. La YouTube-filmo eĉ ekzistos post kiam la vikipedia paĝo eventuale estos for, kaj per simpla klako al la dentorado sub la filmeto ĉiu neesperantisto (se iu hazarde trovis ĝin) povas traduki la komenton al amaso da lingvoj. Mi esperas ke mi sufiĉe klarigis ke mi "ne estas sekreta adoranto de tiu eksa iniciato", sed ke mi el tute neŭtralaj konsideroj estas kontraŭ la strikteca forigo. Aidas (diskuto) 13:29, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Respondo Respondo Mi ankoraŭ iom serĉis pri retaj spuroj de la eksa iniciato (pri aktualaj paperaj fontoj kompreneble al mi estas malfacile serĉi, ĉar mi aktuale ne estas en sendolistoj). Rezulte de tio mi ankoraŭ aldonis miajn trovojn en la artikolo, kaj nomas tiujn tri trovojn eksteraj referencoj: certe neniu serioze volus argumenti, ke la retejoj tekstaro.com, liberafolio.org kaj tejo.org ĉiuj estus posedaĵo de la eksa iniciato, kaj ĉiuj ne konsidereblus fidindaj (kvankam ĉiuj publikiĝas ankaŭ citaĵojn de homo ŝajne proksima al la eksa initiato, sed bone markita citaĵo permeseblas en ĉiu fonto de tria parto). Ke mi mem ne estas en la informfluo pri internaj movadaj informoj (same kiel supozeble ankaŭ Aidas, Amir kaj Vladimir ne, alikaze ili jam povintus noti siajn sciojn) kaj ke mi devis pene trovi iujn spurojn kaj adicii 1+1, laŭ mi ne estas peko. Tamen mi juĝas, ke la teksta vortumo ankaŭ en la nuna stato ne estas je la malŝatinda nivelo de klaĉgazeto, nur objektive kaj deflanke kunkolektis iujn informojn pri la temo. ThomasPusch (diskuto) 15:38, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kolego, verdire, mi ne volas aldone komenti: mi ĝenerale estas adepto de koncepto "2NE": NE estas fonto - NE estas informo. Mi jam prezentis mian opinion, sed mi bone komprenas, ke en kondiĉoj de eo-viki mia pozicio estas ekstremisma. Kaj mi jam delonge decidis en similaj kaŭzoj esprimi opinion laŭeble unu foje por ne tro premi.
Tamen, responde al via afabla peto: ni havas regulon Vikipedio:Menciindeco/Esperantaj aferoj: mi ne vidas plenumon de ĉi-regulo. VladimirPF (diskuto) 06:52, 6 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
  • Kara Vladimir, vi povas tute bone esti adepto de koncepto "2NE": NE estas fonto - NE estas informo (kvankam tiu koncepto nur validas por plenaj artikoloj, ne por ĝermoj, sed bone). Sed vi prezentis vian opinion kiam estis NUL fontoj, kaj nun estas SEP. Sep estas pli ol nul, krom se oni argumentus ke ĉiuj sep fontoj estas nevalidaj. Do kiam vi argumentis vi estis tute prava laŭ mia opinio, sed intertempe la situacio simple ŝanĝiĝis, kaj necesas nove juĝi. Tial mi atentigis vin rerigardi la riparitan paĝon.
  • Cetere estas ĝuste ke en la vortumo de la regulo Vikipedio:Menciindeco/Esperantaj aferoj ĝis nun kontribuis Dotyoyo kaj la 2-an de februaro dankinde iom vi, sed malgraŭ alvoko neniu alia aktivulo ĝis nun trovis tempon kontribui, ankaŭ mi ŝovis la taskon ĉiam al sekva semajno. Do la "regulo" ankoraŭ konsiderendas malneto kaj ne vaste ratifiĝis per granda nombro de aktivaj uzantoj - tio bonas ĉar sencas unu ekhavi kontentigan tekston kaj tiam voĉdoni pri ĝi. Tial estas tute utile rememorigi pri la malneta paĝo, sed ĝi ankoraŭ ne konsidereblas oficiala gvidlinio.
  • Kaj baze kompreneble eĉ se la gvidlinio estos, ĝi ne ekigos aŭtomatismon tujforigi ĉiujn paĝojn kiuj ne havas plurajn referencojn kiujn ThomasPusch aŭ VladmirPF sendube akceptas kiel sufiĉe konvinkaj, sed nur donos argumenton por aldoni ŝablonon {{sen fontoj}}, alskribi la precipajn verkintojn, kaj en kazo ke nenio moviĝas dum unu aŭ tri monatoj povos prezenti la kazojn ĉi tie en VP:FA, kun rezulto ke ofte la plej aktivaj vikipedianoj, se kazo prezentiĝas ĉi tie ankoraŭ investos horojn por elserĉi iujn referencojn, kvankam la temo entute ne estas ilia ŝatokupo.
ThomasPusch (diskuto) 13:53, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --kani (diskuto) 00:11, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Oficiale fermita la diskuto: ankaŭ tiu ĉi temo havis malunuecajn opiniojn, per tri voĉoj kontraŭ forigo kaj du por (kvankam la poraj voĉoj nur rigardis la komencan staton kaj ne konsideris la evoluon de la teksto dum la diskuta semajno) estas plimulto kontraŭ forigo. Sed eĉ se estus 5:4 kontraŭ forigo aŭ 6:5 por forigo, ne estus klara tendenco por aktiva ago, kaj en tiaj situacioj kutime simple nenio okazas. Do la teksto restos, kaj por denova propono pri forigo devus prezentiĝi novaj argumentoj. ThomasPusch (diskuto) 01:18, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 7 marto 2024 12:44
Artikolo
Rajon (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar tiu-ĉi artikolo estas trompo: en NPIV estas la radiko, kiu havas tute malsimilan sencon: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020. Vortaro.net. SAT (2020). Alirita 2024-02-29. “
rajon/o Ⓚ ▦

1 Teksfadeno el viskozo.
2 Teksaĵo el tiu fadeno. ☞ nilono, viskozo.”.

Uzanto
VladimirPF (diskuto) 12:10, 29 feb. 2024 (UTC){{}}[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
per kvar poraj kaj du kontraŭaj voĉoj el Rusio iom kontroversa, sed tamen klara tendenco. @VladimirPF kaj RG72: Mi kompense proponas ŝovi la artikolon pri rajono (teksaĵo) al simpla titolo rajono. Krome tie kaj en la artikolo rajon reciproke jam apartiga noto atentigas pri la alia teksto. Tiel vere ne plu devus esti iaj miskomprenoj... ThomasPusch (diskuto) 16:05, 16 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 11:19, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne scias, kio tiom ekscitas iujn rusajn kaj kredeble ĝenerale slavajn esperantistojn pri "ĉar ĉar estas elpensaĵo", "ĉar tiu-ĉi artikolo estas trompo!". Se ĝi estas trompo, tiam ĝi estas trompo en 70 mondaj lingvoj kaj en 70 vikipediaj branĉoj, inkluzive de ĉiuj plej gravaj. Ni ĉiuj scias ke koresponde al longa diskuto pri artikolo "oblast" en 2014, la teksto "rajon" estis ne forigita, sed ŝovita al artikola nomo "Rajon", por akcenti ke ne estas esperantlingva vorto, ankaŭ ne kuraĝigi iam estonte fari el ĝi esperantan vorton per aldono de o-finaĵo, sed estas fremdlingva specifa termino pri laŭ landoj diversaj administraj unuoj, ne nur en slavaj lingvoj, sed ankaŭ en aliaj. Ekzemple la germana vikipedio ankoraŭ diferencigas inter de:Rajon kaj de:Rayon, ĉar tie ĝi ne nur estas fremdlingva vorto el orienta Eŭropo sed kun litero "y" ankaŭ tute normala germana vorto en la aŭstra kaj svisa vortaro, nur en Germanio estas malnoviĝinta. Sed mi taksus, ke maksimume 10 procentoj de la titoloj en la esperantlingva vikipedio estas fundamentaj esperantaj kaj dokumentitaj en NPIV. La mondo havas pliajn lingvojn, kulturojn kaj sociojn krom Esperanto, kaj tial sencas ne nur limigi enciklopediajn artikolojn al kapvortoj de NPIV, sed ankaŭ priskribi pliajn fenomenojn. Kompreneble bonvenas artikolo pri "rajono", "teksfadeno el viskozo", kvankam mi iom dubas ĉu el tiuj tri malgrandaj vortoj de difino facile sencas kolekti plenan artikolon - tial eble eĉ pli bonas artikolo pri "viskozaĵo", "koloida pseŭdosolvaĵo de celuloza ksantato, kondukita ĝis viskoza stato, en kiu ĝi povas esti fadenigita, por fabriki artefaritan silkon". Sed ĉiukaze, mi ĵus vidas, artikolo pri rajono (teksaĵo) jam ekzistas (!), kaj laŭ mi kontentige kovras la teknikan temon. Ne estas problemo ŝovi ĝin al simpla titolo "rajono", sed tio ne estas kialo per furioza verdisma purismo ataki tekston pri administra geografio, kiu en 70 aliaj lingvoj kaj en 70 vikipediaj branĉoj ne estas pridubata. ThomasPusch (diskuto) 14:02, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: manko de esperanta termino ne povas esti kialo por forigo. Alie ni ja devus forĵeti ĉiujn artikolojn pri personoj, ĉar nomoj ja apenaŭ estas esperantigataj. Do, la administra unuo estas menciinda, kiel krome montras, ke eĉ la eta suprasoraba Vikipedio havas artikoleton pri la temo. --Tlustulimu (diskuto) 14:57, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi antaŭ du horoj metis unuan referencon kaj unuan literaturan fonton al la artikolo. Al la teksto principe neniu ligas min, krom ke en mia denaska lingvo estas la termino "rajonas" (lt), laŭ mia koncepto rekta francismo, pri kiu mi mem ne bezonas referencojn, ĉar al mi la vorto estas ĉiutagaĵo. Mi ne havas ajnan dubon ke ĉiu el la frazoj de la artikolo estas ĝusta, sed min maltrankviligas ke se ni vidas esperantan artikolon kun amplekso de pli ol ĝermo kaj kun subjektive malĝusta aserto sen referencoj, ke ni tiam ne metas {{sen fontoj}} kaj eventuale metas noton en la diskutpaĝon (plej bone kun atentigo por la origina "kulpinto" de la frazo/frazaro), ke oni forte pridubas certan aserton, sed ke oni metas ŝablonon "delete!" kaj esperas je rapida forigo. Elserĉi referencojn kostas tempon kaj energion, despli ke ĉiam la demando estas en kiu lingvo rajtas esti referenco, ke ĝi estas laŭeble grandkvante komprenebla. Ĉu ekzemple vi ĝojus pri litovlingva referenco pri la koncepto "rajonas", aŭ pri referenco en la ĵemajtia aŭ livona lingvoj? Tial mi nun nur metis du fontojn, unu en la rusa, alia en la angla. Sed estas mito (el la angla vikipedio), ke ĉio kio ne estas duoble referencita, devas tuj ĵetiĝi al rubujo. Almenaŭ por tiom eta Vikipedio kia estas la esperanta, la neniigo de scio estus katastrofa... Aidas (diskuto) 17:18, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: forigo. Supozeble rajono kaj rajon estas prijuĝindaj same kiel "oblasto kaj oblast". Ke PIV difinas alian signifon de radiko tute ne gravas. Taylor 49 (diskuto) 21:17, 4 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Distrikto de Litovio[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 8 marto 2024 10:27
Artikolo
Ŝablono:Distrikto de Litovio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas tre malnova ŝablono kun nenomitaj parametroj, ne plu uzata kaj bone anstaŭigebla per {{informkesto geografiaĵo}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 10:01, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 13:16, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉar jam en ĉiuj artikoloj antaŭ la menciita ŝablono troviĝas la pli bona informkesto, mi ĵus rearanĝis la tuton, tiel ke la nomita ŝablono el 2006 pro neuzo, malnoveco, nenomitaj parametroj ktp. povos esti forigata senprobleme. --Tlustulimu (diskuto) 10:01, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: certe POR VladimirPF (diskuto) 18:56, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: mia ŝablono de aŭgusto 2006 tiam estis aktuala, sed intertempe kompreneble ne havas tion kion novaj informkestoj de la 2020-aj jaroj havas - precipe aliron al la informoj de vikidatumoj (lanĉita la 30-an de oktobro 2012 kaj tiam ankoraŭ grandkvante malplena) kaj la skaleblajn mapojn de OpenStreetMap. Tial ankaŭ mi kiel kreinto de la ŝablono de aŭgusto 2006 estas por ĝia forigo nun. ThomasPusch (diskuto) 12:29, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo: neuzata kaj troa. Taylor 49 (diskuto) 21:09, 4 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Du ŝablonoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-03-14
Artikolo
Ŝablono:= (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝablono:= kaj Ŝablono:=/dokumentado kaj Ŝablono:! kaj Ŝablono:!/dokumentado kaj Ŝablono-Diskuto:!. Ambaŭ estas parsilaj funkcioj nun. La sintakso daŭre funkcias kaj neniu ŝablono estas bezonata.
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 21:56, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per 3 poraj voĉoj kaj neniu duba aŭ kontraŭa. ThomasPusch (diskuto) 15:59, 16 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: La ŝablono ne plu estas en uzo, kaj mi facile kredas ke ĝi teknike neniam plu bezoniĝos. ThomasPusch (diskuto) 13:33, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ni prefere uzu parsilajn funkciojn ol tiel malgrandajn helpajn ŝablonojn. - Bedaŭrinde multaj el niaj helpopaĝoj estas terure malaktualaj, tiel ke mi eĉ ne havus ideon, kiel komenci pri aktualigo. --Tlustulimu (diskuto) 13:35, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Flanka demando ne nur por @Tlustulimu, Taylor 49, Super nabla, Moldur, LiMr, kaj KuboF: sed al ĉiuj komputikaj fakuloj ĉi-tie: Ĉu vi pensas ke la termino de parsilaj funkcioj jam estas sufiĉe amplekse klarigita en la paĝo Sintaksa analizo? Mi ne konvinkiĝas ke jes. Eblos senprobleme meti alidirektilojn "parsilo", "parsila funkcio" kaj "parsilaj funkcioj" al tiu paĝo, sed tiam la termino(j) estu videble kaj por nefakuloj tute sekveble klarigitaj tie. ThomasPusch (diskuto) 15:59, 16 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch, ĉu ni havas fonton kiu montras, ke la termino «parsila funkcio» uziĝas? Ekz., en komputeko mi ne trovas la vorton «parsilo». —Supernabla🪰 16:09, 16 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Bona demando. Mi fakte ankoraŭ ne trovis vortaran referencon, sed tamen jam vidis la vorton ("sovaĝe"). ThomasPusch (diskuto) 16:14, 16 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus trovis 4 referencojn pri uzo de la vorto, sed proponas ne vastigi la temon ĉi tie, sed ŝovi ĝin al la diskutpaĝo pri Sintaksa analizo, manke de jam ekzistanta teksteto aŭ alidirektilo pri parsilo/parsila funkcio/parsilaj funkcioj. ThomasPusch (diskuto) 16:21, 16 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@User:ThomasPusch: BV forigu la ceterajn supre listigitajn paĝojn. Taylor 49 (diskuto) 22:37, 17 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Prave, kompreneble. Kiel mi notis en mia persona paĝo "Ĝis la 23-a de marto mi survojas kaj ankoraŭ ne scias ĉu aŭ kiam mi havos aliron al vikipedio. Plej malfrue la 23-an vespere mi denove konektiĝos". Forirante la 18-an matene mi ne plu sukcesis viŝi la aliajn ligilojn, sed ne forgesis kaj la saman tagon vespere en unua paŭzejo kompletigis la viŝon. Probable mi ankaŭ en venontaj tagoj 1-2-foje havos aliron al interreto, sed ne miru se ŝajnas kvazaŭ mi ne reagus. ThomasPusch (diskuto) 18:35, 18 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Booland4[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 31 marto 2024 14:33
Artikolo
Ŝablono:Booland4 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nun finfine la sencifera ŝablono {{booland}} taŭgas por malsama nombro de parametroj, danke al uzo de nova Lua-modulo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:24, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
La limdato pasis, ĝi ne plu estas uzata ŝablono kaj estis nur poroj. --Tlustulimu (diskuto) 17:21, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus transprenis Lua-modulon el la germana Vikipedio, tiel ke finfine la ŝablono kun fina cifero superfluas. - Bonŝance ĝi estis rekte uzata nur en du ŝablonoj, kiuj nun enhavas la senciferan, konservendan ŝablonon {{booland}}. Al la ĉilasta ŝablono mi finfine donis pli taŭgan dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 14:24, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi komprenas, ke la "helpilo" "booland4" nur foje bezoniĝis en la {{Informkesto rivero}}, pri kies malfacile komprenebla fona strukturo (kiu al mi, nekomprenanto, simple aspektis fuŝa) mi jam plurfoje simple miris. Klaras ke almenaŭ nun la "helpilo" "booland4" nenie plu uzatas, kaj mi senkondiĉe fidas al Tlustulimu ke la nuna helpilo {{booland}} pli bonas kaj konservendas. Do, certe {{booland4}} foriru, kaj mi esperu ke entute {{Informkesto rivero}} pli glate funkcios nun. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kompreneble, for for kiam neniu paĝo plu uzas la antikvan ŝabloneton kaj ĝi krome malaktualas. Aidas (diskuto) 17:08, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: la malnova ŝablono ankaŭ kaŝiĝis en {{situo sur mapo/informoj}}. Sed tie nun estas uzata la nova Lua-baza ŝablono. Ĝis nun neniu tumultis pro kromefiko. Kaj la nova ŝablono estas vera progreso, ĉar por malsama nombro de nenomitaj parametroj ĝis nun necesis aparta ŝablono. Iomete miksa uzo laŭ nombro de parametroj nun troviĝas en {{informkesto rivero}}. Krome mi metis demandon en la diskutopaĝon de la rivera informkesto, pro ideo de aldono. Tlustulimu (diskuto) 17:17, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Evidente neuzata kaj neutila. Taylor 49 (diskuto) 00:08, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto Departemento de Kolombio[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 1 aprilo 2024 14:05
Artikolo
Ŝablono:Informkesto Departemento de Kolombio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen informkesto nur unufoje uzata kaj certe ŝanĝebla al pli ĝenerala informkesto.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:56, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Jen ne plu uzata informkesto, pri kies forigo estas interkonsento. Krome la limdato pasis. --Tlustulimu (diskuto) 17:25, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jen plia, tro malofte uzata informkesto sufiĉe superflua. --Tlustulimu (diskuto) 14:56, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĝustas ke la informkesto nur uzatas en la teksto departemento Valo de Kaŭko - ĉiuj tekstoj pri la aliaj 31 departementoj de Kolombio gaje funkcias sen ĝi, kaj ankaŭ en la teksto departemento Valo de Kaŭko jam metiĝis pli nova kaj preferinda {{Informkesto geografiaĵo}}, tiel ke fakte senprocedure eblas viŝi la ununuran uzon kaj tiam havus tute neutiligatan informkeston. Tamen en la teksto pri Valo de Kaŭko bone videblas ke la dubinda informkesto havas du informojn, pri departementa himno kaj oficialaj lingvoj, kiujn la nova kaj preferinda {{Informkesto geografiaĵo}} ankoraŭ ne konsideras. Se eblos tiujn du informojn ankoraŭ ŝtopi en la ŝablonon {{Informkesto geografiaĵo|administra unuo}}, tiam la forigo eblos tute sen malbona konscienco. ThomasPusch (diskuto) 13:44, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La problemo pri himno jam estas solvita: mi trovis la parametron "himno_dosiero" en informkesto geografiaĵo kaj aplikis ĝin. Certe pri oficialaj lingvoj estas simile simpla solvo. ThomasPusch (diskuto) 14:00, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
komento2 komento2 Pri "oficiala(j) lingvo(j)" la parametro "libera_tipo" ŝajnas esti bona solvo. Kaj mi substreku ke aparte la uzo de la vikidatuma ero "p6" por la guberniestro estas bona novaĵo de la nova {{Informkesto geografiaĵo}}. Ĝi ankaŭ aplikeblus al la malnova ŝablono, sed entute gravas ebligi ke la nomo de la guberniestro povos resti aktuala. Sj1mor vere saĝe metis la novan ŝablonon {{Informkesto geografiaĵo}}. Nun ĉiuj lastaj duboj estas forigitaj - kaj eblas kun bona konscienco ĝisi la malnovan ŝablonon Informkesto Departemento de Kolombio! ThomasPusch (diskuto) 14:12, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus forigis malgrandan erareton, kiu aperigis malsupre strangan kategorion. Ŝajnas al mi, ke ne eblas iel difini la grandecon de mapo. Ĉu mi ankoraŭ provu aldoni tion, se eblas? Ĉu mi aŭ vi ĝisu la malnovan ŝablonon? Tlustulimu (diskuto) 14:54, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
komento3 komento3 Mi ankoraŭ rimarkis, ke eblas transpreni de la malnova al la nova ŝablono indikojn pri horzono kaj Esperanto-asocio. Kaj kiel videblas mi aldonis al la teksto frazojn pri la aktuala loĝantaro, areo kaj loĝdenso, kaj pri la ĉirkaŭaj teritorioj; kaj necesis ankoraŭ aldoni la oficialan retejon. Tiel ĉi nun vere eblas "ĝisi la malnovan ŝablonon". Mi ĝis nun ne faris tion por ke homoj povas vidi la malnovan staton, sed nun jam ĝi ne utilas kaj mi mem forprenos ĝin. Kaj poste mi aplikos la samajn ampleksigojn pri frazoj kaj retejoj ankoraŭ al la aliaj 31 paĝoj pri departementoj kaj eventuale al la paĝo pri Bogoto... ThomasPusch (diskuto) 16:54, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Bona kunlaboro de Thomas, Ŝaj (sj1mor) kaj René (tlustulimu). Mi tute certas ke la lokaj movadanoj bonvenigos la noviĝon de la paĝo. Kaj por kolombianoj ankaŭ restas ankoraŭ laboroj: ekzemple fari paĝojn pri la 7 ĝis nun mankantaj departementaj ĉefurboj de Kolombio... --Aidas (diskuto) 17:06, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Pri via supra demando kiel difini la grandecon de mapo: Se vi ne jam nevideble faris ion pri la demando, mi proponas forgesi ĝin. La mapo ne eksterordinare grandas, kaj laŭ mi ne necesas aldoni funkcion pli- aŭ malpligrandigi ĝin, almenaŭ ne pri la departementoj de Kolombio. Se foje aperas iuj administraj unuoj de lando kiu ekstreme longas kaj ekstreme mallarĝas (mi tuj pensas pri la longega kaj aparte mallarĝa silueto de Ĉilio) tiam eble tamen necesos reveni al tiu demando, sed la mapa silueto de Kolombio estas sufiĉe kompakta, kaj tie ebleco variigi la mapan grandecon estus lukso. ThomasPusch (diskuto) 23:27, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu la diskutopaĝo Ŝablono-Diskuto:Informkesto Departemento de Kolombio ankoraŭ iomete restu? --Tlustulimu (diskuto) 17:25, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
La dokumentado ankoraŭ iom restu. Tiu ĉi diskuto ja estos post malmultaj semajnoj en arkivo (espereble post du): kiam fine ni post eble kvar ĝis ses monatoj volas forigi la malnovan diskutpaĝon komplete, mi proponas kopii la malmultajn liniojn de la ŝablona diskutpaĝo en la arkivon sub tiu ĉi diskuto pri forigo. Tiam oni ĉiam povas retrovi ĉion en la arkivo - kvankam kompreneble neniu scias ĉu iu iam volos fosi en malnovaj arkivoj, sed tamen arkivoj estas por konservi bazan dokumentadon... kaj ne ĝenas kiam tie ĉio estas ordigita kaj forpakita. --ThomasPusch (diskuto) 23:41, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 3 aprilo 2024 12:06
Artikolo
Defuzzifikado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
la teksto jam diskutiĝis en la najbara forumo pri alinomendaj tekstoj, sed ĝi restas apenaŭ saveble nekomprenebla...
Uzanto
Aidas (diskuto) 12:13, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per kvar poraj voĉoj kaj neniu dubema aŭ kontraŭa. --ThomasPusch (diskuto) 23:43, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Provante legi la tekston mi sentas ke mia kapo iĝas tute konfuzita aŭ "difuza" aŭ "defuzzifikita"... Kvankam Kani riparis la bazajn gramatikajn erarojn, mi tamen miras pri esoteraj kaj tre dubindaj pseŭdoesperantaj vortoj kiel "areabalbisektriso" aŭ "raŭzmetsistemoj". Aspektas kvazaŭ iu cinika esperantisto metis kukolan ovon en Pseŭdoesperanto en la vikipedian neston por testi ĉu aliaj uzantoj rimarkos la fantaziaĵon. Mi kiel ne-matematikisto dirus ke tia apenaŭ komprenebla teksto ne necesas en ĝenerala enciklopedio - ĝi bonvenus nur se ĝi per ekzistantaj vortoj kaj tuj kompreneblaj frazoj eduke klarigus iun alikaze nekompreneblan abstraktan ideon, tiel ke ne-matematikisto komprenus ĝin... --Aidas (diskuto) 12:15, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi jam metis miajn dubojn, kiam la teksto jam diskutiĝis en la najbara forumo pri alinomendaj tekstoj, sed ankaŭ mi vere ne scias kiel eblus traduki al Esperanto pseŭdovortojn kiel "areabalbisektriso" aŭ "raŭzmetsistemoj"... kaj mi samopinias ke "tia apenaŭ komprenebla teksto ne necesas en ĝenerala enciklopedio - ĝi bonvenus nur se ĝi per ekzistantaj vortoj kaj tuj kompreneblaj frazoj eduke klarigus iun alikaze nekompreneblan abstraktan ideon". ThomasPusch (diskuto) 13:22, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ni prefere kreskigu artikolojn kun komprenebla lingvaĵo ol provi savi tian lingvan strangaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 14:57, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 00:08, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Kompreneble ĉiam bedaŭrindas kiam artikolo pri kiu iu penis estas forigita, sed se vere neniu haveblas kiu havus la energion savi apenaŭ-kompreneblan kaj ankoraŭ tro-krudan tekston, tiam ne eviteblas fari tian drastan paŝon. Mi esperas ke la nova uzanto komprenos tion, kaj esperinde povos ĝue fari pliajn tekstojn, kiuj ne estas tro pezaj por la nuntempa redakta lingvonivelo. ThomasPusch (diskuto) 23:53, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 3 aprilo 2024 12:21
Artikolo
reŭmatoida faktoro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Samkiel la teksto "defuzzifikado", ankaŭ tiu teksto (de alia uzanto ol "defuzzifikado") jam diskutiĝis en la najbara forumo pri alinomendaj tekstoj, sed ankaŭ ĝi restas apenaŭ saveble nekomprenebla, ne nur ĉar ĝi ankoraŭ plenas je eraroj... Provoj reverki la temon dum la sekvaj sep tagoj kompreneble bonvenas, sed tiu ĉi teksto ne akcepteblas.
Uzanto
Aidas (diskuto) 12:43, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per kvar poraj voĉoj kaj neniu dubema aŭ kontraŭa. --ThomasPusch (diskuto) 23:53, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: La teksto jam komentiĝis en VP:AA, mi jen nur metas mian lastan ĵusan noton, kaj krome sendas al la kritikaj notoj tie: Klaras ke la fonta artikolo estas la hispanlingva, sed la teksto vere ne estus nur "polurinda" (tio estas forta maltroigo), sed "tute re-verkenda ekde nulo". Tiajn fakajn artikolojn premi tra aŭtomata tradukilo ne estas granda merito, kaj eĉ se oni forigus ĉiujn gramatikajn erarojn ĝi ankoraŭ ne estus bona teksto: merito estus nur, se uzanto kapablus tiom klarigi fakan terminon en bona Esperanto tiel, ke ankaŭ ne-medicinisto pli-malpli komprenus ĝin. Eble Thomas aŭ iu alia esperantisto kun bazaj medicinaj scioj foje pretos verki tekston reŭmatoida artrito, kio estas temo pli vasta, kiu eble povos flanke iom kunklarigi kio estas tiu faktoro. De la nova uzanto la teksto "ankiloza spondilito" ja estas savita, sed mi forte dubas ĉu eblas savi lian trian tekston spondiloartropatioj, kio estu "malsanoj de la raĉo" (???), "precipe de la artikulacioj" (do temas pri elparolo, pri la voĉkordoj en la kolo??? Ne pri la vertebroj???)... Aidas (diskuto) 12:47, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ankaŭ pri tiu teksto, mi jam metis miajn dubojn, kiam la teksto - la titolo ĝuste nomas ĝin, sed en la teksto ĝi erare ripete nomatas "faktoro reumatoide" - jam diskutiĝis en la najbara forumo pri alinomendaj tekstoj. Estante medidinisto, ŝajnas al mi ke la baza temo pli simplas ol faka abstrakta koncepto de alta matematiko, sed en la nuna formo la eraroplena teksto Reŭmatoida faktoro ne kontentige klarigas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 13:29, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tia lingvaĵo estas apenaŭ korektebla. --Tlustulimu (diskuto) 15:00, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 00:07, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Kompreneble ĉiam bedaŭrindas kiam temo kiu principe estus menciinda ekmalhavas sian artikolon, sed se vere neniu haveblas kiu havus la energion savi apenaŭ-kompreneblan kaj ankoraŭ tro-krudan tekston, tiam ne eviteblas fari tian drastan paŝon. Mi esperas ke la nova uzanto komprenos tion, ĝojos ke lia teksto "ankiloza spondilito" ja estas savita, kaj esperinde povos fari multajn pliajn tekstojn, kiuj ne estas tro pezaj por la nuntempa redakta lingvonivelo. ThomasPusch (diskuto) 23:53, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 3 aprilo 2024 12:12
Artikolo
spondiloartropatioj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
vidu la noton pli supre
Uzanto
Aidas (diskuto) 12:54, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per kvar poraj voĉoj kaj neniu dubema aŭ kontraŭa. --ThomasPusch (diskuto) 23:53, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi metis al la teksto (en la unua frazo mise nomata "espondiloartropatioj") la konsolan frazon "Estas ankoraŭ sep tagoj por plibonigi la tekston al komprenebla nivelo....", sed baze mi tute subtenas la demandajn notojn de Aidas supre: kio estu "malsanoj de la raĉo" (???), "precipe de la artikulacioj" (do temas pri elparolo, pri la voĉkordoj en la kolo??? Ne pri la vertebroj???)... Kompreneble temas pri la vorto artikoj, artikulacioj nur estas akcidenta mistraduko, pri tio sendube ankaŭ konscias Aidas. Kio estas "raĉo", ankaŭ mi kiel medicinisto kaj PIV kaj ReVo kaj ĉiuj aliaj Esperanto-vortaroj ne komprenas. Se oni legas la hispanan tekston, oni tie legas la vorton raquis (es), kiu en Esperanto estas la tre malofta biologia vorto rakio, kion mi nur konas ĉe folioj, do en botaniko, kaj en homa kaj besta anatomio simple tradukeblus al spino, vertebraro. Sed klaras ke ne sufiĉas ĝustigi tiujn unuopajn erarojn: eĉ se oni trovis kaj ĝustigis ĉiujn erarojn, restos la demando ĉu tiam la teksto kompreneblos aŭ ĉu ankaŭ ĝi ne estus nur "polurinda", sed "tute re-verkenda ekde nulo"... ThomasPusch (diskuto) 13:22, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Prefere fakulo kun bona scio de Esperanto reverku ĝin. Tia lingvaĵo apenaŭ taŭgas kiel bazo. --Tlustulimu (diskuto) 15:01, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 00:07, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Sama komento: Kompreneble ĉiam bedaŭrindas kiam temo kiu principe estus menciinda ekmalhavas sian artikolon, sed se vere neniu haveblas kiu havus la energion savi apenaŭ-kompreneblan kaj ankoraŭ tro-krudan tekston, tiam ne eviteblas fari tian drastan paŝon. Mi esperas ke la nova uzanto komprenos tion, ĝojos ke lia teksto "ankiloza spondilito" ja estas savita, kaj esperinde povos fari multajn pliajn tekstojn, kiuj ne estas tro pezaj por la nuntempa redakta lingvonivelo. ThomasPusch (diskuto) 23:53, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Modulo:No globals[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-04-06
Artikolo
Modulo:No globals (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
post forigo de ca 30 alvokoj, ĉar disponeblas pli simpla kaj pli bona sintakso require('strict')
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 00:03, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Mi forigis ĝin post kompleta forpreno el aliaj moduloj. Ḱrome ne estis kontraŭoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:33, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Laŭ mia kontrolo la modulo ankoraŭ estas ie enplektata. Jen la ligilo per kiu mi serĉis enplektojn: [2] Eble post iom da tempo la enplekto iom post iom malaperos. Krome mi ĵus elĵetis la enplektojn per ekuzo de via kodopeceto. Mi ne rimarkis ĝis nun kromefikojn. Tlustulimu (diskuto) 12:14, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vi pravas. Mi ju skribis post forigo de ca 30 alvokoj. Tro frua forigo kaŭzus amasrompon. Taylor 49 (diskuto) 19:23, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sed kiel ni traktu la aferon ĉe Lua-moduloj, kiuj estas aktualigitaj laŭ alilingva praulo kaj havas pri tio eĉ indikon en la dokumentado? Unu tia modulo estas ekz. {{Expr}}, foje transprenita el la germana Vikipedio. Sed bonŝance ĝi ne enplektas la malnovan modulon. --Tlustulimu (diskuto) 19:30, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tio estas problemego ĉe ĉiuj vikioj krom la anglalingvaj. Ĉu oni aktualigu (sen eĉ scii kial) el alilingva praulo, perdante tradukon al Esperanto, kaj eble kaŭzante rompon? Vi certe scias ke estas tre malamultaj kontribuantoj ĉi tie (ca 2, kaj unu el ili ne rajtas redakti protektitajn modulojn) kiuj kapablas uzi LUA-aĵojn. Mi forte kontraŭas:
  • sencerban aktualigadon de ŝablonoj kaj moduloj per kopiado el aliaj vikioj sen kompreni la kodon
  • sencerban enmeton de pliaj ŝablonoj kaj moduloj per kopiado el aliaj vikioj sen kompreni la kodon, kaj ofte sen kreo de akceptebla dokumentaĵo (Kio estas la utilo de la modulo? Intencita uzo, vokebla el ŝablonoj aŭ nur el aliaj moduloj? Parametroj? Memtesto? Dependaĵoj? Kategoria efiko? ...)
Kvantego da ŝablonoj kaj moduloj kies utilo, dependaĵoj kaj kromefikoj malklaras estas bontena hororo. Ju pli alta la kvanto, des pli malfacila bontenado. En la amaso maleblas trovi la pecon de kodo kiu respondecas pri problemo kiun oni klopodas solvi. Okaze de forigo oni donu klarigon
Globale elservigita modulo: Uzenda estas sintakso " require('strict') " laŭ [[mw:Extension:Scribunto/Lua_reference_manual#strict]]
kaj ŝlosu la paĝon kun sama klarigo por minimumigi riskon de bonintenca sed neutila reenmeto. Taylor 49 (diskuto) 19:52, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Nun la modulo estas plene forŝaltita kaj do sendanĝere forigebla iam ajn. Forigendaj estas Modulo:No globals/dokumentado kaj Modulo:No globals. Taylor 49 (diskuto) 14:28, 3 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi nur povas konstati ke vere neniu teksto aŭ ŝablono aŭ modulo plu ligiĝas al la modulo. Do principe devus esti eble forigi ĝin. Mi ne kontraŭus. Aidas (diskuto) 21:18, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi krome protektis la paĝon kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 20:33, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Modulo:Bibliotekoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-04-07
Artikolo
Modulo:Bibliotekoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
post pli ol 10 jaroj daŭre malplena, forigenda kune kun ĉiuj subpaĝoj kaj diskpaĝoj
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 19:23, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Estis poroj kaj la kreinto intertempe ne revenis por doni al la modulo funkciojn kaj eble eĉ dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 08:59, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Malplena kaj senfunkcia modulo estas superflua kaj ne tre utila. Eble la kreinto ja simple forgesis ĝin. Tlustulimu (diskuto) 08:10, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Antaŭ kvin jaroj KuboF Hromoslav ankoraŭ demandis la kreinton per tri kanaloj: "Ĉu estas iu progreso pri tiu ĉi modulo? Dum lastaj 6 jaroj ĝi estas netuŝita." Nun estas 11 jaroj, kaj evidente neniu alia ol la kreinto scius kion eblus fari kun ĝi. ThomasPusch (diskuto) 23:18, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. 11 jaroj vere pli ol sufiĉas por pluevolui tekston aŭ eĉ nur skribi "mi opinias la temon grava sed tute ne scias kion mi povus fari pri ĝi. Ĉu iu povas helpi?" Se dum 11 jaroj nenio moviĝis, dum pliaj 11 jaroj ankaŭ nenio moviĝos. Aidas (diskuto) 21:15, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 08:52, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mezlernejo Respublikana Nacia Federacio > Respublikana Nacia Federacio de Mezlernejoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je fine de 2024-04-07
Artikolo
Respublikana Nacia Federacio de Mezlernejoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
terura nivelo, nekorektebla
Uzanto
--kani (diskuto) 00:14, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jam riparita. Taylor 49 (diskuto) 10:46, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La titolo restas fuŝa.--kani (diskuto) 11:21, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nun la teksto estas ĉe bona titolo Respublikana Nacia Federacio de Mezlernejoj, sed ĝi tamen estas nur mizera ĝermeto el nur unu frazo. Mi konsentus teni ĝin se temus pri minimuma artikola ĝermo, sed tiel ĉi ankoraŭ estas tro malmulto por artikolo. Do Por Por: forigo, se ne la kesto post tri tagoj estos minimuma artikola ĝermo. ThomasPusch (diskuto) 21:30, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kaj ankoraŭ estas mia tekste metita dubego:
... organizaĵo en Usono kun celo mobilizi junajn homojn el mezlernejoj (kaj altaj klasoj de bazlernejoj) ĉu??? "altaj klasoj de bazlernejoj" estas 9- kaj 10-jaruloj... por tia aserto necesas referencoj ! ! ! por elekti Respublikanojn.
Ankaŭ por tiu demando devus esti trovitaj iuj aŭ almenaŭ unu konvinka referenco. -- ThomasPusch (diskuto) 00:03, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Nu, pasis la 7 tagoj, kaj la teksto estas tiom mizere ĝermeta kiom antaŭ semajno, krom ke mi mem aldonis la ĝustan emblemon al la informkesto. Tamen estas nur unu frazo, sen referenco, sen ekstera ligilo (kvankam el la angla vikipedia teksto eblus koni ĝin - https://www.hsreps.org/), sed kun dubinda aserto kaj postulo ke tiu estu konfirmata per referenco. Tio ne sufiĉas por artikola ĝermo. Mi forte malkontentas pri la vikipedia kvalito de la teksto, kaj proponas forigi ĝin, kvankam ni trovis por ĝi gramatike ĝustan titolon kaj emblemon. ThomasPusch (diskuto) 20:50, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo nun, 1 frazeto kun dubinda aserto estas tro malmulto. Se iu en Usono entuziasmas pri la lernejana subtena asocio favore al s-ro Trump, tiam tiu sendube povos kompreni la anglan vikipedian tekston, kiu havas pli ol unu frazon kaj pli ol unu referencon. Aidas (diskuto) 21:09, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Tujforigenda estas alidirektilo Mezlernejo Respublikana Nacia Federacio. Taylor 49 (diskuto) 22:02, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Alidirektilo forigita.--kani (diskuto) 08:51, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 08:51, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2 aprilo 2024 1:18
Artikolo
Nezaŭhtezoma (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fikcia malgravega rolulo kiu ne meritas propran enciklopedian artikolon
Uzanto
~~Kekobi (diskuto) 01:32, 01 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Estas multaj kontraŭoj kaj la limdato jam pasis. --Tlustulimu (diskuto) 08:58, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: por esperanta literaturo parte estas pli maldrastaj mezuroj. Alikaze ni povus ŝpari al ni ĉi tie verki. Tlustulimu (diskuto) 18:32, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sed informoj pri tiu rolulo povus aperi en tiu artikolo. Li aperas nur en tiu verko kaj ne eĉ tre grave rolas en ĝi. Ĉu vere indus krei propran artikolon por ĉiu rolulo el Esperantaj fikciaj verkoj? Kekobi (diskuto) 22:25, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
provizore kontraŭ provizore kontraŭ La temo nun konsistas el 5 saĝaj frazoj kaj estas solida artikola ĝermo. Tial tendence pli bonas lasi ĝin en aparta temo ol ŝtopi ĝin en la grandan tekston Poemo de Utnoa, kie ĝi kvazaŭperdiĝus inter aliaj ĉapitroj kaj alineoj. Kaj krome estas la demando ĉu per tio ke ni ekmalfermus listan ĉapitron pri "la roluloj de la verkaĵo" en la teksto pri la eposo ni devigus nin vere fari plenan liston de (pli-malpli) ĉiuj roluloj. Tamen, aliflanke same dubema demando estas, kian potencialon la nuna teksteto havas por ankoraŭ evolui: povas esti ke oni jam elvringis ĉion kion eblas elvringi pri la temo kaj eĉ ne restas unu plia guto por iama ampleksigo de la teksteto. Responde al la supra demando de Kekobi mi dirus: Principe bonvenas propra artikolo por ĉiu rolulo el Esperantaj fikciaj verkoj - se temas pri bona artikola ĝermo. Se ekestas tri, kvar aŭ pli da tekstoj pri roluloj el la sama esperanta fikcia verko, eblas konsideri kunmeti la tekstoblokojn al unu lista artikolo. Sed mi ĝis nun ne vidis alian tekston de pure fikcia rolulo nur de tiu eposo. Mi rekomendas krei kategorion "Poemo de Utnoa", kaj subkategorion "roluloj el la Poemo de Utnoa", por grupigi la unuopajn tekstojn tie. Sed ŝajnas al mi ke la fikcia rolulo "Nezaŭhtezoma" laŭ la nuna stato estas pli-malpli la sola rolulo nur aperanta en la eposo, ĉu? Tiam laŭ mi malelegantas malfermi ĉapitron pri "fikciaj roluloj de la eposo" nur pri li en la ĉiukaze granda teksto Poemo de Utnoa... ThomasPusch (diskuto) 21:26, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo. Aidas (diskuto) 21:06, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo.--kani (diskuto) 08:48, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Kristina Ŝeremetjeva[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-04-11 12:00 UTC lundo 8 aprilo 2024 18:13
Artikolo
Kristina Ŝeremetjeva (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Iu proponis forigon de la artikolo pro spamado.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:28, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tamen ĝi nun ekzistas en pliaj tri vikipedioj. Kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 18:28, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. La enmetinto estas globale forbarita pro spamado, gantopupumado kaj ĉirkaŭvelado de antaŭaj forbaroj. Q124733646 Taylor 49 (diskuto) 19:12, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Ni kutime konsideras la temon, ne la krimojn de la unua redaktinto. Mi je unua rigardo juĝas la tekston en tute bona Esperanto, estas referencoj, kaj la teksto ne ŝajnas al mi esti tro fanfarona aŭ memreklama... krom la suba citaĵo, kiun mi konsideras reklamo kaj mi proponas forigi (nur ĝin). Tiaj enmetoj de novaj temoj per fremduloj ofte konsciigas min pri mankoj en nia vikipedio - ekzemple mi ĵus kreis novan tekston pri dietiko, novigis la antaŭe amase neglektitan paĝon pri nutrado (kiu ankoraŭ estas nenio pli ol ĝermo, sed almenaŭ tio) kaj principe bonvenus ankaŭ nova teksto pri "nutroscienco" d:Q17652193. Tial mi estas Kontraŭ Kontraŭ: forigo nur pro tio ke redaktinto estas "globale forbarita pro spamado, gantopupumado kaj ĉirkaŭvelado de antaŭaj forbaroj". Tamen necesus ankoraŭ pli detale rigardi la "referencojn" - el ili pluraj je unua rigardo aspektetas reklamecaj kaj odoras je tio esti ne sendependaj de la temo. Mi tamen nur pene legas la rusan, ne volus nun profundiĝi en la temon kaj proponas ke mi semajnfine konsiliĝas kun psikologa kolegino, kiu perfekte parolas kaj legas kaj la rusan kaj Esperanton. Se ŝi konvinkas min, ke ĉiuj referencoj estas plena rubaĵo, kaj post forstreko de ĉio dubinda restas malpli ol tri frazoj kaj neniu referenco, tiam mi ŝanĝos mian "kontraŭ" al "por". Sed mi ne samopinias ke bonas forĵeti temon nur pro tio ke la unua redaktinto krimis en aliaj lokoj, eĉ se la unua redaktinto estas murdisto. ThomasPusch (diskuto) 20:54, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mia ruslingva psikologa kolegino nur morgaŭ posttagmeze havos tempon konsiliĝi kun mi kaj tiam rigardi la paĝon. Mi pardonpetas sed petas pri tri kromaj tagoj - kvankam mi probable ĝis la 18 h horo UTC morhaŭ povos noti ĉi tie kion ŝi opiniis pri la temo, sed mi ne volas tuj poste je la 18a horo 13 fermi la diskuton, ĉar tio estus idiota. ThomasPusch (diskuto) 20:39, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Jen 3 tagoj. Taylor 49 (diskuto) 22:02, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Du subpaĝoj de moduloj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je 2024-04-09
Artikoloj
Modulo:Wikidata/Formatters/approx (historio · ĉi tien · forigu)
Modulo:Wikidata/compare (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
neuzataj, ne en Esperanto
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 19:18, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Estis kontraŭoj kaj la dokumentado estas ankoraŭ plibonigebla, precipe de la ĉefa modulo. Krome ne klaras, kiujn kromefikojn povus eble iam havi iu forigo. --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi plene ne komprenas pri kio povus temi tiuj du subpaĝoj, kaj supozeble tre multaj aliaj redaktantoj estos en simila pozicio. @Tlustulimu kaj LiMr: Kion vi pensas pri la projekto? Se la tuta Modulo:Wikidata estas en testa fazo, ne estas argumento por forĵeto ene de kvin tagoj se la subpaĝoj ankoraŭ ne estas en uzo. Sed ĉar la tuto jam ekde 2016 estas en testa fazo, tamen estas pravigeble pridemandi la stato de la projekto... ThomasPusch (diskuto) 21:04, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde mi foje ial forgesis doni al la supre menciitaj submoduloj kaj kelkaj pliaj ĉi tie ne menciitaj la ĝustan nomparton de la rilata ĉefa modulo, kiu ĉikaze ja estas {{Wikidata2}} (el la ĉeĥa vikipedio), ne {{Wikidata}}. Sed nuntempe {{Wikidata2}} estas tre malofte uzata kaj bezonus pli bonan dokumentadon, se ni konservus ĝin. @LiMr:, ĉu vi povus traduki la longegan ĉapitron "Použití" el cs:Modul:Wikidata kaj meti al Vikipedio:Lua/Moduloj/Wikidata2/eo? Mi ja siatempe proponis transpreni la nomskemon de modulaj dokumentadoj laŭ la germana Vikipedio kaj tiam neniu proponis ion alian aŭ kontraŭis. Tial la plej multaj dokumentadoj de niaj moduloj aperas en alia nomspaco, kiel ja montras la ĵus menciita ligilo.
Ekzistas eĉ testa versio de {{Wikidata}} en {{Uzanto:Doesle/Wikidata}}. Ĉar la uzanto Doesle jam ekde iom da tempo ne plu tre aktivas, mi nun ne scias, kion li planis pri la modulo. Ĉu tamen iel eblas preni lian version kiel bazon por aktualigi {{Wikidata}}? Se jes, ni devus atenti, ke mi foje aldonis ion al la referenca parto de {{Wikidata}}, kiu estas eĉ uzata ekz. de {{geografiaĵoj}} kaj tial de {{informkesto geografiaĵo}}.
Ĉar tre malmultaj uzantoj okupiĝas en nia Vikipedio pri Lua-moduloj, la afero ne estas tiel simpla. Tlustulimu (diskuto) 08:43, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
kontraŭ forpreno nun kontraŭ forpreno nun Mi daŭre ne tre komprenas pri kio ekzakte temas, sed ĉiukaze mi proponas ne simple nun per simpla plimulto voĉdoni forviŝi la tuton, sed lasi al la malmultaj enplektitaj homoj se eble evolui la projekton al bona stato - en, ni diru, du monatoj. La du moduloj ne vere ĝenas ĉi tie, sed la projekto ne forgesiĝu, kaj la koncernaj uzantoj interkonsentu inter si ĉu vere estas bona laborinvesto evolui la projekton, aŭ ĉu oni ankaŭ povus rezigni pri ĝi. ThomasPusch (diskuto) 12:45, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo nun, kaj prokrasto de la temo je du monatoj, kun sindevigo de la burokrato Tlustulimu ke ĝis tiam estu iu solvo (la solvo kompreneble ankaŭ povas esti "ne indas penegi - ni simple forgesu kaj forigu la tuton"). Mi esperas ke du monatoj ne estas tro da tempopremo. Mi alte estimas Tlustulimu'n kaj vere ne volus premi lin. Sed mi samkiel certe la plej multaj ĉi tie ne povas ion enhavan kontribui, kaj se ankaŭ Tlu. ne sukcesos, tiam simple je indas teni la jam sekigitan mumion. Aidas (diskuto) 21:05, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Blaj-Sat[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 14 aprilo 2024 20:29
Artikolo
Blaj-Sat (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi dubas ke tiu "Blaj-Sat [blaĵ sat] (hungare: Kisbalázsfalva, germane: Kleinblasendorf), vilaĝo en komunumo Blaj aŭ Balázsfalva" entute ekzistas. En la rumana vikipedio ekzistas ŝablono "Sate în administrarea municipiului Blaj, Alba" kun ĉiuj vilaĝoj de la administra komunumo aŭ municipo Blaj, kaj neniu el tiuj eĉ nur malforte similas al iu vilaĝo "Blaj-Sat". Kompreneble ankaŭ hungare ne troveblas iu teksto Kisbalázsfalva, kaj germane neniu vilaĝo Kleinblasendorf (ke la germana vikipedio ne havas tekston pri rumana vilaĝeto, ne estas pruvo ke ĝi ne ekzistas. Sed ke la rumana kaj hungara eĉ ne mencias la vorton en teksto pri la komunumo Blaj aŭ Balázsfalva, suspektigas).
La uzanto Zetey en majo 2014 faris sian lastan redakton - antaŭ 10 jaroj - kaj ne kontakteblas. Kaj la fonto *Magyar nagylexikon rete pruvas nenion, kaj ekstera ligilo Popolnombrado 2002 ankaŭ estas nefunkcia. Kaj la serĉilo de guglo en la tuta interreto nur trovas iun veterprognozan paĝon kiu indikas paĝon [3] (kun koordinatoj 46.18333,23.91667). Guglo mapoj ankaŭ ne konas iun lokon "Blaj-Sat", sed pri tiuj koordinatoj indikas ke la domoj tie estas simple parto de Blaj - vi povas mem kontroli en guglo mapoj aŭ en la paĝo de mindat.org... Mi proponas simple forigi la dubindan ĝermeton.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 20:34, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Eble la vilaĝo ankoraŭ ekzistis en 1910, kaj poste iam iĝis parto de la vilaĝo Blaj, sed kiel oni vikipedie bontenu kaj aktualigu tian fantoman "vilaĝon", pri kiu la tuta vikipedio, tuta Guglo maparo kaj tuta interreto scias ekzakte nulon? Aidas (diskuto) 20:56, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Oni eĉ ne scias kiel ĝi malaperis. Detalojn pri "Blaj-Sat" eblas meti al paĝo Blaj. Taylor 49 (diskuto) 22:02, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Eble ja utilus ŝanĝi ĝin al alidirektilo al Blaj. --Tlustulimu (diskuto) 07:07, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Du lastaj taskoj menciitaj faritaj.--kani (diskuto) 08:44, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 16 aprilo 2024 8:35
Artikolo
Sigva (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝa artikolo, kiu ŝajnas propaganda; ekzistas nur en tatara, same kiel alia forigenda artikolo.
Uzanto
--kani (diskuto) 08:54, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Komento Komento: Strangas, ke ne ekzistas rusa versio, kvankam la artikolo ja asertas, ke temus pri rusa kompanio. --Tlustulimu (diskuto) 09:02, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigo. La konto de kreinto Special:CentralAuth/MatLmer ne faris ion ajn krom reklami por "Sigva". Taylor 49 (diskuto) 13:58, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 11:41, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto Bretonaj diocezoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 16 aprilo 2024 18:05
Artikolo
Ŝablono:Informkesto Bretonaj diocezoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ne plu uzata ŝablono, kiu intertempe eĉ sufiĉe malnoviĝis.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:01, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de neuzata sxablono kaj gxia dokumentajxo Ŝablono:Informkesto Bretonaj diocezoj/dokumentado. Eble proponinto indiku la novan sxablonon aux sintakson. Taylor 49 (diskuto) 19:33, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: kiel anstataŭanto taŭgas kelkaj ŝablonoj, kiel ekz. {{informkesto administra unuo}}, {{informkesto administra unuo2}} aŭ eble eĉ {{informkesto geografiaĵo}}. La dua kaj tria ja subtenas mapojn, se oni bezonas ilin. Bone dokumentitaj ja estas ĉiuj tri. Tlustulimu (diskuto) 20:20, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi iomete malfrue informis la kreinton. Se li dum la sekvontaj tagoj ne reagos, ni forigu la ŝablonon. Tlustulimu (diskuto) 16:40, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Dipak Barua[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 21 aprilo 2024 18:36
Artikolo
Dipak Barua (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Iu proponis forigon de ĉi tiu artikolo sen intervikioj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:14, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 12:57, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: [4] [5] spamaĵo far globale forbarita LTA-ulo. Taylor 49 (diskuto) 20:22, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: mi ne konas la vorton LTA-ulo. Do, kion ĝi signifas? Tlustulimu (diskuto) 20:39, 15 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Ĉu eble Long-Tempa "Abuzo" (=misuzo)? Mi ne scias, nur divenas... Aidas (diskuto) 14:54, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon, Aidas. Tio ja eblas. Tlustulimu (diskuto) 16:41, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Tommy Jonathan Sinaga[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 25 aprilo 2024 18:08
Artikolo
Tommy Jonathan Sinaga (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen unufraza io, kion IPulo eble traktus kiel artikolon.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:42, 18 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mankas ĉio, nome pli da teksto, intervikioj, fontoj, referenco kaj menciindeco. --Tlustulimu (diskuto) 18:42, 18 apr. 2024 (UTC)[Respondi]