Vikipedio:Ignoru regulojn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Se regulo malhelpas vin plibonigi paĝon, ignoru ĝin kaj eklaboru.

Vi ne bezonas legi iujn regulojn antaŭ ol kontribui al Vikipedio. Se vi agas prudente, vi ofte pravas. Se vi tamen malpravas kaj ne estas malica, restu trankvila. Eĉ la plej malbonajn erarojn oni povas facile korekti: ĉiam ekzistas la malnovaj versioj de la paĝo kaj eblas tian restarigi. Se ni ne konsentas pri viaj ŝanĝoj, ni pripensu kaj afable diskutu la aferon. Do, redaktu kuraĝe kaj ĝuu vian laboron por konstrui la liberan enciklopedion.

Malgraŭ sia nomo, la konsilo “Ignoru la regulojn” ne eksvalidigas la aliajn regulojn. Ĝi estas donita por ke la aliaj reguloj ne malhelpu nian laboron, la konstruadon de libera enciklopedio. Reguloj plene malgravas kompare kun tiu celo. Se regulo helpas atingi la celon, estas bone. Se ĝi ĝenas en tio, malatentu ĝin.

“Ignoru la regulojn” ne signifas, ke ĉia ago estas prava – ne temas pri senlima rajtigo. Rompanto de regulo devas klarigi, kiel ties ago plibonigas la enciklopedion, kiam aliaj kontestas ĝin. Se ekestas konflikto, la signifon de “plibonigo” oni decidu per komuna interkonsento.

“Ignoru la regulojn” per si mem ne estas valida respondo, se iu demandas, kial vi rompis regulon. Plejparte la reguloj rezultas el multa pripensado kaj sperto kaj estas bone motivitaj. Tial, ne rompu regulon sen bonaj kialoj.

“Ignoru la regulojn” ne estas liberigo de respondeco. Vi daŭre respondecas pri via agado kaj pri ĝiaj antaŭvideblaj efikoj al la enciklopedio kaj al ties aliaj redaktantoj.

“Ignoru la regulojn” ne estas instigo uzi Vikipedion por aliaj celoj ol por konstrui liberan enciklopedion. Vidu: Kio Vikipedio ne estas.


Vidu ankaŭ[redakti fonton]