Vikipedio:Kiel legi la taksonomion

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Taksonomio estas tabelo troviĝanta en artikoloj pri organismoj kaj grupoj de organismoj. Tiu ĉi artikolo montros al vi, kiel legi ĝin.

La numeroj de unuopaj elementoj de la taksonomio ligas al la dosiero dekstre, kiu respondas al Terpoma skarabo.

  1. Nomo en Esperanto
    En la titolo de la taksonomio estas notata nomo en Esperanto, se ĝi ekzistas, alie oni uzu sciencan nomon.
  2. Bildo Dosiero montranta laŭ eblecoj tipan unuopulon.
  3. Scienca klasifikado
    Meza parto de la taksonomio montras nuntempe agnoskatan sciencan klasifikadon de organismo aŭ grupo de organismoj priskribataj en artikolo.
  4. Niveloj de taksonomio
    Grupoj distingi la estaĵon. Oni provas listigi ambaŭ la Esperantan kaj la sciencan (latinan) nomojn de ĉiu taksonominivelo.
  5. Konserva statuso
    Tiu ĉi linio (aŭ sekcio) indikas konservan statuson de specio - indikilo montranta verŝajnecon de supervivo de la orgaismo. Ĉe la terpoma skarabo estas notite Secure (pli malnova markigo por malmulte endanĝerigita specio; nun oni uzas malmulte tuŝita - Least Concern). Por unuopaj gradoj de la endanĝerigo Vikipedio uzas statuson laŭ ruĝa listo de endanĝerigitaj specioj.
  6. Dunomo (scienca nomo) (nun nur por specio)
  7. Aŭtoritato (kiu preskribis la taksonon)
  8. Distribua areo mapo montranta la nunajn arealon de la specio, ĝiaj vivvejoj, produktejoj, vintrejoj kaj somerejoj, aŭ ĝiajn distribuajn reojn en la pasinteco.

La koloro de la skatolo dependas la regnon de la estaĵo, inkluzivante unu pluan koloron por virusoj. Tiel, la rozkolora skatolo dekstre indikas ke la Terpoma skarabo estas en la Regno de Animaloj. Vidu la jenan tabelon:

Animaloj "pink" (rozkolora)
Plantoj "lightgreen" (helverda)
Fungoj "lightblue" (helblua)
Protistoj "khaki" (kakia)
Eukariotoj #e0d0b0
Bakterioj "lightgrey" (helgriza)
Arkioj "darkgray" (malhelgriza)
Virusoj "violet" (purpura)

Referencoj[redakti fonton]