Vikipedio:Premioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

La elstaraj artikoloj estas la plej informplenaj kaj bonstilaj artikoloj de la esperantlingva Vikipedio. Ekzistas striktaj kriterioj por elstaraj artikoloj. Legu ankaŭ Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj.

Fakte, la elstaraj artikoloj konstituas etan elekton: inter la 352 473 artikoloj de nia enciklopedio, nur 312 estis akceptitaj en la liston de elstaraj artikoloj, tio estas proksimume 0,16%.

Por aligi artikolon al la listo de elstaraj artikoloj, ĝi devas plenumi ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara artikolo, proponu ĝian listigon ĉi tie.

Elstaraj artikoloj estas bonaj kandidatoj por la artikolo de la semajno, kiu aperas en la Ĉefpaĝo.

Estus bone, ke ni klopodu por traduki Esperanten nacilingvajn artikolojn elektitaj tie kiel «elstaraj artikoloj». Estus ankaŭ bone, ke ni traduku nacilingve niajn brilaĵojn.

La legindaj artikoloj estas informplenaj kaj bonstilaj artikoloj de la Vikipedio, kiuj tamen ne estas sufiĉe bonaj por esti elstaraj artikoloj. Por esti aligita al la listo de legindaj artikoloj, artikolo devas plenumi ĉiujn kriteriojn por legindaj artikoloj. Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel leginda artikolo, proponu ĝian listigon ĉi tie. Legindaj artikoloj povas esti kandidatoj por la artikolo de la semajno, kiu aperas sur la Ĉefpaĝo. Estas nuntempe 372 legindaj artikoloj.

Leginda artikolo En esperantlingva Vikipedia artikolo, povas montriĝadi specialaj steletoj ĉe intervikioj en flanka strio. Tiu steleto signifas, ke alilingva versio de iu artikolo estas leginda aŭ elstara. Vidante tiun ĉi signon la vizitanto tuj ekscios ke li/ŝi povos legi artikolon agnoskitan kiel leginda.

Informo pri leginda / elstara statuso estas disponebla en Vikidatumoj. Kiam vi trovas artikolon, ĉu en Esperanto aŭ alilingvan, kiu estas leginda aŭ elstara, sed dume ne havas tiun informon en Vikidatumoj - aldonu ĝin al Vikidatumoj! Tiel vi ekzemple en alilingva artikolo atentigos pri tio, ke la koncerna esperantlingva artikolo estas leginda.