Vikipedio:Raportu cimojn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ATENTU : se vi regas la anglan lingvon, rekte raportu cimojn al evoluigistoj sur http://bugzilla.wikipedia.org/ .

Ĉi paĝo ne estas legata de ili ! Cimoj raportitaj ĉi tie ne estos konsiderataj.

Saluton! Min delonge ĝenas la mesaĝo, kiu aperas post klako al ruĝa ligilo: "Vi sekvis ligilon al paĝo jam ne ekzistanta." "Jam ne ekzistanta" signifas: iam ĝi ekzistis, sed poste oni forigis ĝin. Nepre korektu! Devas esti: "ankoraŭ ne ekzistanta". Mi raportas tion kiel cimon, ĉar ŝajne simple redakti tion ne eblas, la teksto ĉiufoje kreiĝas aŭtomate. Miĥail Povorin, povorin@yandex.ru

hm, jes, tio estas ekzemplo de la ofta konfuzo inter jam ne kaj ne jam: "jam ne" = "ne plu", "ne jam" = "ankoraŭ ne". — Tonymec 09:16, 3. Aŭg 2008 (UTC)

De pluraj semajnoj la ligoj inter vikipedioj ne plu funkcias, kiam oni enmetas bildojn el aliaj vikipedioj ili ne plu videblas en la artikolo. (Eliott)

Speciala:Allpages ne funkcias. Ŝajne ĝi ankoraŭ restas malŝaltita post la ripara laboro pri Vikipedio je la 21a de februaro. Kiu povas ĝin restarti?
--VerdLanco (diskutu) 15:13, 26. Feb 2005 (UTC)


3.1.2005 Kiam mi verkas novan artikolon kaj klakas al Konservu, post fermo de la fenestro aperas teksto "la artikolo nun estas malplena", kvazaŭ mia artikolo malaperus. Mi devas iri al Lastaj ŝanĝoj kaj klaki nomon de mia nova artikolo kaj nur nun reaperas mia teksto. Krome ĉe ĉiuj ŝanĝoj nun aperas ruĝa krisigno, kvazaŭ ĉiuj estus terure gravaj (sed tiukaze la krisigno ne havas sencon) kaj en mia artikolo eĉ aperis informo "Marku la artikolon patrolita". Tion mi tute ne komprenas. Ĉu artikoloj estas patro-litaj kaj patrino-litaj? Mirek

Alŝutado de bildoj ne plu funkcias , eraro-mesaĝoj kiam oni provas malfermi la af iŝe trompŝjane ekzistanta dosiero elŝutita. Kial ? ĉu pretertempa ?

(Eliott)

Resumo da aktualaj problemoj:

1.11.2004 TERURA MALRAPIDIGO de ĉiuj operacioj en Vikipedio. Mi ĉiam devas atendi preskaŭ du minutojn, dum sube ĉe la ekrano estas skribite:

elŝuto de la bildo http://uploadwikimedia.org/wikipedia/eo/b/be/Wiki.ping.

Post du minutoj aperas supre maldekstre malplena kvadrato, en ĝi ruĝa kruceto kaj apude vorto Cefpago.

Do la tiom longe atentata bildo ne aperas. Ĝi nur terurege malrapidigas la laboron. Ĉu ne eblas malŝalti tion? Mirek


Malĝustaj ligiloj[redakti fonton]

Nun en la artikolo Esperanto, la ligiloj por ankaŭ vidu aperas ege strange. Ĉu vi povus ripari tion? Dankon, Chuck SMITH 00:22, 30. Maj 2004 (UTC)

Pro tio ke trouzo de ŝablonoj estas facila metodo atenci kontraŭ la vikio (per multegege premi la servilojn) oni nun limigas, kiomoble oni povu uzi unu ŝablonon en unu paĝo. Mi ne komprenas, kial oni uzus strangaj ŝablonoj anstataŭ simplaj punktoj ĉiuokaze? Mi ĝustigis la uzon al belaj punktoj. --Briono 06:25, 30. Maj 2004 (UTC)

Malĝusta statistiko[redakti fonton]

Hodiaŭ mi iris al http://eo.wikipedia.org/stats kaj ĝi donas la statistikon por aa.wikipedia.org. Kial!? Dankon, Chuck SMITH 00:39, 30. Maj 2004 (UTC)

Statistikoj estas fekaj. Mi ne certas pri la kaŭzo. --Briono 06:25, 30. Maj 2004 (UTC)

Kolonja Bluo[redakti fonton]

(la aktuale defaŭlta aspekto por la E-vikipedio, kaj opcia por la aliaj)

  • Tiparo "Verdana" en kelkaj versioj ne enhavas ĉapelitajn literojn, kaj pro tio estas malbelaĵoj (precipe en dika kaj oblikva teksto)
    • Ĉe mia nova Macintosh kun Mac OS X Jaguar tia malbelaĵo okazas; la ĉapelitaj literoj preniĝas el alia tiparo.
  • Enhavo-tabelo malhavas ĉirkaŭlinion ĉe KB
  • Diversaj aliaj problemoj pri aspekto KB :)

Nostalgio[redakti fonton]

Ne aperas la eblo movi paĝon. -- :) 03:02, 30. Maj 2004 (UTC)

Helptekstoj kaj traduko de interfaco[redakti fonton]

Mi ĵus ĝisdatigis la e-an tradukon (2003-10-18), ekz la enhavo-tablo montriĝas nun e-e.

Speciala:Upload misinformas pri "bildo:" kaj "dosiero:"


Kiam oni alklakas ligilon al ankoraŭ ne kreita artikolo, aperas redakta paĝo, kaj plej supre la jena mesaĝo:
Vi sekvis ligilon al paĝo jam ne ekzistanta. Se vi volas krei ĝin, ektajpu sube (vidu la helpopaĝo por klarigoj.) Se vi malintence alvenis ĉi tien, simple alklaku la "reen" butonon de via retumilo.
Tie estas kelkaj lingvaj eraroj:
Devus esti "ankoraŭ ne" anstataŭ "jam ne", ĉar kutime temas pri kreota paĝo, ne detruita paĝo.
Mankas akuzativ-N en la vorto "helpopaĝo".
Devus esti streketo inter "reen" kaj "butonon", tiel: la "reen"-butonon.
--VerdLanco 11:37, 27. Nov 2004 (UTC)


La titoloj de la diskutpaĝoj en la "Vikipedio"-sekcio de la Vikipedio komenciĝas per la vortoj "Vikipedio diskuto:". Tio estas anglismo kaj sonas aĉe en Esperanto. Sed kun nura streketo estus jam multe pli bone, tiel: "Vikipedio-diskuto:"!
--VerdLanco 13:58, 25. Nov 2004 (UTC)


En la Preferoj-paĝo estas du riparindaĵoj:

  1. Sub "Preferoj pri ilaro" estas anglalingva teksto: "This preference only works in the 'Standard' and the 'CologneBlue' skin". Traduku!
  2. Sub "Miksitaĵoj" mankas akuzativ-N en la frazo "Montru [redaktu]-ligiloj por sekcioj".

--VerdLanco 11:27, 27. Nov 2004 (UTC)


En la Vikipedio:Block log estas eraro. Ĝi diras:
   <administranto> forbarita <forbarito> por daŭro de "<daŭro>" (<kialo>)
Ĝi devus esti aŭ:
   <administranto> forbarinta <forbariton> por daŭro de "<daŭro>" (<kialo>)
aŭ (eble pli bone):
   <administranto> baris <forbariton> por daŭro de "<daŭro>" (<kialo>).
--VerdLanco (diskutu) 08:40, 9. Dec 2004 (UTC)


Iksumado[redakti fonton]

Eble estas fuŝoj pri ĉi tio ankoraŭ. Mi malrekomendas uzi 'ambiguajn' titolojn kiuj povus interpretiĝi malsame Xe kaj malXe.

Serĉado[redakti fonton]

Intertempe serĉado estas malebligita tra la tuta Vikipedio krom kiam la serĉita vorto precize estas titolo de iu paĝo. Alikaze, oni serĉu per google. Ĝi funkcias unikode sed mi ne certas ĉu iksumado estus problemo.

Ensalutado[redakti fonton]

Ankoraŭ kontoj estas apartaj inter la diversaj lingvoj. Oni esperas unuigi la sistemon iam estonte.

Malnovaj problemoj[redakti fonton]

La antaŭe raportitaj problemoj restas en la historio de ĉi tiu paĝo. Se io estis forgesita, bv transpreni ĝin kaj remeti.

Tradukado[redakti fonton]

Por teni la esperantotekstojn de la vikipedio ĝisdataj bonvolu kontroli la fontdosieron LanguageEo.php korekti erarajn tradukojn aldoni mankantajn. Kiam vi faris ŝanĝon, bv sciigi tion al Brion por ke li aktualigu la dosieron ĉe la servilo.

Konservu ŝanĝojn[redakti fonton]

Hodiaŭ al mi okazis plurfoje, ke enmetitaj ŝanĝoj post klako al "Konservu ŝanĝojn" kaj post fermo de la redakto-fenestro malaperas. Sed kiam mi denove klakas Redaktu, mi vidas, ke la ŝanĝo enestas, sed post fermo de la fenstro ĝi denove malaperas. Ekzemple mi aldonis al Islanda esperantisto la nomon Árni BÖDVARSSON, sed ĝi ne estas videbla. Tamen malfermu la fenestron kaj vi vidos, ke la nomo tie troviĝas. Mirek, 2005-02-26

Jen metodo por vidi la aktualan enhavon de ajna paĝo: Redaktu ĝin ankoraufoje. Ŝanĝu "&action=edit" en la komandolinio per "&action=purge", legu la paĝon kaj jen vi vidas la ŝanĝojn. Se tio ne funkcias atendu minuton. Amike Gangleri | Dh | D 19:29, 26. Feb 2005 (UTC)

Ligo malĝuste aperanta[redakti fonton]

En la artikolo "Teoremo de Pitagoro" aperas la vorto "piramidokonstruaĵoj" tiel ke ĝi ligas al la artikolo "Piramido", sed ĝi strange aperas kvazaŭ ĝi ligus al ia artikolo "Piramidokonstrua".

...Ne plu estas tiel en la artikolo "Teoremo de Pitagoro", sed la cimo ankoraŭ ekzistas. Bonvolu vidi kiel la vorto aperas ĉi tie: Piramidokonstruaĵoj. Same rilate al la vorto "universodilatiĝo" (el la artikolo "Galaksio").

Kromaj vortoj ĉe Piednotoj[redakti fonton]

De unu-du semajnoj, ĉie kie oni uzis la funkcion <references/> por montrigi piednotojn nun aperas super tiuj piednotoj la teksto "<ol class="references">". Ĉu iu scias kiel forigi ĝin?
Kanadano 31-an de dec., 2006.

Ĉe MediaWiki:Cite references prefix estis senutila <nowiki>. Mi forigis ĝin kaj nun ŝajnas ke estas en ordo. Arno Lagrange  11:04, 31. Dec 2006 (UTC)

InternetArchiveBot[redakti fonton]

Ĉu eblus agordi InternetArchiveBot tiel ke ĝi ne arkivigu ĉiujn eksterajn ligilojn? Nun ĝi arkivigas ilin eĉ en la sekcio Eksteraj ligiloj, jen freŝdata ekzemplo. RG72 (diskuto) 06:17, 11 mar. 2024 (UTC)[Respondi]