Vikipedio:Roboto/Etiko de robotisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roboto

Ĉi tiu paĝo utilas por ĉiuj robotistoj, tiel ke bazaj reguloj estu klaraj, kompreneblaj kaj aplikeblaj.

Trajto de roboto[redakti fonton]

Laŭ la tri leĝoj de robotiko, roboto:

  1. ne detruu
  2. utilu
  3. ne malŝparu neutile risurcojn

Pli precize, la roboto ne enmetu erarojn en la paĝojn, ne forigu utilajn informojn pri la projekto kaj ne faru redaktojn sen antaŭa interkonsento de la komunumo de Vikipedio.

Por agi en Vikipedio ĉiu roboto havu robotan statuson.

Politiko[redakti fonton]

Uzanto[redakti fonton]

Por ke eblu facila rekono de uzanto kaj roboto, roboto kaj robotisto, la konto de roboto enhavu la vorton "Bot", "Roboto" aŭ similaj. Plie, la diskutpaĝo estu alidirekto al diskutpaĝo de robotisto.

Komunikado[redakti fonton]

La laboro de la robotisto estas malfacila. Estas facile ke pro malmulto okazas multaj problemoj. Pro tio, uzantoj estas ofte severaj kontraŭ robotistoj. Do, estas fundamente, ke robotisto klare kaj zorgeme komuniku siajn agojn. VikiAmo ĉiam validas.

Estas grave ankaŭ, ke la resumoj de redaktoj faritaj de robotoj estu klaraj kaj kompreneblaj de ĉiuj. Bonvolu aldoni [[VP:BOT|Roboto]]: antaŭ la resumo de redaktoj.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]