Vikipedio:Vikiigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikiigo estas redaktado de artikolo, kiu celas pli belan aspekton de la artikolo, pli klaran ordigon de la enhavo kaj aldonon de ligiloj al aliaj artikoloj; vikiigo ne ŝanĝas la enhavon de la artikolo.

Sekcioj, subsekcioj kaj alineoj[redakti fonton]

Grava aspekto de vikiigo estas la divido de artikolo en taŭgajn sekciojn, subsekciojn kaj alineojn. Oni evitu tro longajn alineojn. Ĉiu sufiĉe longa artikolo estu iel dividita en sekciojn, kaj laŭbezone la sekcioj povas esti dividitaj en subsekciojn. La enhavtabelo montranta la sekciojn kaj subsekciojn aŭtomate aperos, se estas sufiĉe granda kvanto de (sub)sekcioj.

Esprimojn, kiuj estas gravaj por la artikolo aŭ malfacile kompreneblaj, oni ligu al la artikolo, kiu klarigas ilin. Tian ligilon oni kreas per duoblaj paroj de kvadrataj krampoj ĉirkaŭ la vorto aŭ vortgrupo (ekzemple [[sulo]] aŭ [[norda sulo]]). Se la artikolo, kiu klarigas la esprimon, havas titolon kiu ne samas al la esprimo aperanta en la redaktata artikolo, oni povas uzi la vertikalan strekon (ekzemple teksto "[[norda sulo|nordaj suloj]]" estu uzata, kiam oni volas ligi al la artikolo norda sulo, sed en la redaktata artikolo aperas la esprimo "nordaj suloj", la aspekto de ĉi tio estas "nordaj suloj").

Oni ne bezonas krei ligilon ĉe ĉiu vorto en artikolo. Ĉefe gravas la ligiloj ĉe gravaj esprimoj kaj ĉe malfacile kompreneblaj esprimoj.

Datojn kaj jarojn kutime indas fari kiel ligilojn, do ekzemple por "la 12-a de novembro 1908" la teksto estas "la [[12-a de novembro]] [[1908]]").

Kategorioj[redakti fonton]

Fine de artikolo indas mencii al kiu kategorio apartenas artikolo. Eblas mencii plurajn kategoriojn. Bv. sekvi la regulojn menciitajn sur Vikipedio:Kategorioj.

Interlingvaj ligiloj[redakti fonton]

Trovu artikolojn en alilingvaj vikipedioj kaj ligu ilin al la prilaborata artikolo. Plu vidu en Vikipedio:Interlingva ligilo

Reaj ligiloj[redakti fonton]

Kontrolu ĉu estas aliaj artikoloj kiuj ligas al la prilaborata artikolo. Por ĉi tio klaku ligilon "Ligiloj ĉi tien" maldekstre en la artikolo. Se la aperanta listo estas malplena aŭ enhavas nur malmultajn erojn, trovu artikolojn kiuj estas rilataj laŭ la senco, kaj metu en ilin ligilojn al la prilaborata artikolo.

Se ne eblas trovi taŭgan lokon en tekstoj de tiuj artikoloj, metu la ligilojn simple sube en sekcion "Vidu ankaŭ" (aŭ similan). Se la sekcio forestas - kreu ĝin.

Longigo de troaj mallongigoj[redakti fonton]

Kiam oni vikiigas tekston prenitan el senkopirajta papera verko (kiel la Enciklopedio de Esperanto), ofte indas longigi troajn mallongigojn (kiuj estis uzataj surpapere por ŝpari paperon, sed nur ĝenas ĉi tie). Ekzemple en la Enciklopedio de Esperanto, la vortoj "Esperanto" preskaŭ ĉiam aperas nur kiel "E", kaj datoj aperas en la formato "12 nov. 1908". Ĉi tie ni longigu ĉi tiujn esprimojn al "Esperanto" kaj "la 12-a de novembro 1908".

Ekstera ligilo[redakti fonton]