Viktor Klima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Klima
Persona informo
Viktor Klima
Naskiĝo 4-an de junio 1947 (1947-06-04) (76-jaraĝa)
en Schwechat
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Partio Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd
Subskribo Viktor Klima
Familio
Edz(in)o Sonja Klima vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viktor KLIMA (naskiĝinta la 4-an de junio 1947 en Vieno) estas aŭstra politikisto.

La membro de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio iĝis en 1992 ministro pri ekonomio kaj trafiko kaj tiufunkcie i.a. faris la kontrakton kun la Eŭropa Unio koncerne la transiton tra Aŭstrio. En januaro de 1996 li fariĝis ministro pri financoj.

De la 27-a de januaro 1997 ĝis la 4-a de februaro 2000 li estis kanceliero gvidanta koalicion kun la ÖVP, kiun li volis kontinuigi en 1999, sed vane: ĉar en la 3-a de oktobro lia partio ja estis perdinta multajn voĉojn sed tamen restinta la plej pova frakcio. Same li fiaskis provante formi minoritatan registaron en januaro 2000.

Krome li estis de aprilo 1997 ĝis aprilo 2000 partiestro de SPÖ. Ĉe la partitago la finon de aprilo 2000 oni elektis lin honora prezidanto de la socialdemokratia movado. Poste li eklaboris sur la kampo ekonomia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]