Vilaja
Vilaja aŭ wilayah (ولاية en araba, velâyat/ولایت en persa, vilayet en turka kaj ولایت en urdu), estas administra divido, kutime tradukita kiel "provinco", aŭ foje kiel "gubernio". La vorto derivas el la araba "w-l-y", "regi": ualio -"guberniestro"— regas wilayah, "kio estas regata". Dum la Kaliflando, la termino referencis al ajna konstitua preskaŭ suverena ŝtato.
Nordafriko kaj Mezoriento[redakti | redakti fonton]
Tiu administracia termino estas uzata por diversaj administraj unuoj (aŭ subunuoj) en diversaj areoj, ekzemple la jenaj.
- Provincoj de Alĝerio
- Provincoj de Omano
- Regionoj de Maŭritanio
- Ŝtatoj de Sudano
- Gubernioj de Tunizio