Villers-le-Lac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villers-le-Lac
komunumo
panoramo
panoramo
panoramo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Doubs
Arondismento Pontarlier
Kantono Morteau
INSEE kodo 25321 [+]
Poŝtkodo 25130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 228  (2021) [+]
Loĝdenso 173 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 4′ N, 6° 40′ O (mapo)47.0608333333336.6702777777778Koordinatoj: 47° 4′ N, 6° 40′ O (mapo) [+]
Areo 30,17 km² (3 017 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villers-le-Lac (Doubs)
Villers-le-Lac (Doubs)
DEC
Villers-le-Lac
Villers-le-Lac
Situo de Villers-le-Lac
Villers-le-Lac (Francio)
Villers-le-Lac (Francio)
DEC
Villers-le-Lac
Villers-le-Lac
Situo de Villers-le-Lac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villers-le-Lac [+]
vdr

Villers-le-Lac estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 5 228 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Pontarlier (france arrondissement de Pontarlier), la centra kaj suda parto de la departemento, kaj al la kantono Morteau.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villers-le-Lac situas en Ĵurasa montaro, ĉe la bordo de la rivero Doubs. Post Villers-le-Lac orienten la rivero Doubs faras meandrojn "Les Méandres", kie ŝipoj veturas por atingi la akvofalon Le Saut-du-Doubs. Post la meandroj oni atingas lagon. Svisoj nomas tiun lagon "Lac des Brenets". Francoj nomas tiun lagon "Lac de Chaillexon". Post tiu lago orienten la rivero Doubs estas la landlimo inter Francio kaj Svislando. Post la lago la rivero Doubs eniras gorĝon, mallarĝan valon kun klifoj "Les Bassins". Tie veturas la ŝipoj, ĉu francaj, ĉu svisaj. Oriente de tiu sovaĝa parto staras natura fermo, kie estas restoracioj kaj havenoj. Oriente de tiu loko la rivero fluas deklive kaj rapide: "Les Rapides". Post tiu parto aperas la akvofalo "La Chute": le Doubs saltas de alteco de 27 m en la loko nomata salto de Doubs.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La muzeo pri horloĝoj

Tie oni fabrikas kolbasojn, fromaĝojn kaj partojn de horloĝo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villers-le-Lac limas al Les Brenets en Svisio kaj Morteau en Francio.

Villers-le-Lac kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉojn (0,15 %) en 2004, 2 voĉojn (0,16 % ) en 2009 kaj 1 voĉon (0,07 %) en 2014.

Se oni promenas sur svisa grundo el Les Brenets al la akvofalo Le Saut-du-Doubs, oni povas vidi la verdan stelon de Esperanto en la rokoj. Estas ZEO en Les Brenets, memorŝildo pri la svisa pionira esperantisto Edouard Ducommun.

En septembro 2016 okazis en Le Cerneux Billard esperanta renkontiĝo SFERO por familioj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]