Vincenz Grimm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincenz Grimm
Vincenz Grimm
Vincenz Grimm
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de marto 1801(nun 1801-03-15)
en Aŭstrio Vieno (Habsburga Imperio)
Morto la 15-an de januaro 1872
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo litografisto • ŝakisto • pentristo • ŝakkomponisto
vdr

Vincenz Grimm, laŭ hungarlingve kutima nomordo Grimm Vince estis aŭstra-hungara grafikisto, litografo, presisto, kartografo, ŝakisto. Lia persona nomvarianto estis Vincent.

Vincenz Grimm

Vincenz Grimm [1] naskiĝis la 15-an de marto 1801 en Vieno, li mortis la 15-an de januaro 1872 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vincenz Grimm translokiĝis al urbo Pest en 1823, li lernis la hungaran lingvon. Komence li estis familia edukisto, poste skribisto-desegnisto en firmao. En 1831 li akiris vendejon pri artaĵoj, en la sekva jaro li establis ankaŭ bibliotekon pri muzikaj notacioj. Pro la politika subpremo nur en 1842 li ricevis la permeson establi presejon. En la sekva jaro li vendis la plenan vendejon kaj establis presejon. Lia hejmo estis renkontiĝo de famuloj. Tiutempe li estis ankaŭ elstara ŝakisto. Li senpermese presis politikaĵojn de Lajos Kossuth kaj kun permeso poemojn de Sándor Petőfi. Dum la Hungara revolucio de 1848 li parte planis kaj presis la hungarajn monbiletojn. Post falo de la liberecbatalo li rifuĝis al la Osmana Imperio, kie li prenis la turkan ŝtatanecon por eviti la areston en Habsburga Imperio. Li estis kartografo por la turka armeo. En 1866 li ricevis amnestion kaj revenis al Pest.

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]