Viroj kiuj seksumas kun viroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Intima kiso inter du viroj

Viroj, kiuj seksumas kun viroj (anglalingve Men who have sex with men - (MSM)), estas viraj personoj, kiuj realigas seksuman agadon kun membroj de la sama sekso, sendepende de ilia genra identeco. Multaj el tiaj viroj ne identigas sin kiel gejo, lesboambaŭseksemulo.

La esprimo MSM estis kreita en la 1990-aj jaroj de epidemiologiistoj por studi la disvastiĝon de malsanoj inter viroj, kiuj seksumas kun viroj, sendepende de identeco. La termino MSM ofte estas uzita en medicina literaturo kaj socia esplorado por priskribi tiajn virojn kiel grupo por esploraj studoj sen konsideri aferojn de mem-identigo. Ĝi ne priskribas specifan seksuman agadon, kaj kiuj agadoj estas kovritaj de la termino dependas de kunteksto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]