Vivdaŭro de objekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En objektema programado, ĉe plenumo de komputila programo, vivdaŭro de objekto manipulata per la programo (ekz-e de generacio de variablo) estas tiu periodo, kiam tiu objekto ekzistas, estas uzebla kaj senchava — kutime, ekde ĝia kreo ĝis ĝia detruo.

Kiam la stirfluo forlasas la regionon de la objektonomo, la objekto povas iĝi neatingebla per tiu nomo sen ĉesi ekzisti.