Vizito de Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giotto di Bondone: Vizito de Maria, ĉ. 1305
Die Heimsuchung en la katedralo de Ulm, Peter Hemmel von Andlau, ĉ. 1480

Je la festo Vizito de Maria (latine: Visitatio Mariae) la Latina Eklezio kaj la Prakatolika Eklezioj samkiel parte la anglikanaj kaj luteranismaj eklezioj memoras pri la epizodo rakontata en Lk 1,39 sekve de la Anunciacio: Maria ekvojaĝas por viziti sian parencon Elizabeto (pro tio la nomo "vizito") kaj partigi la ĝojon kun ŝi. Elizabeta, mem graveda je la sesa monato (vd. Johano la Baptisto), salutas ŝin per la vortoj: „Benata vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?“ Maria respondas per sia fama laŭdokanto, la Magnificat.

Dato[redakti | redakti fonton]

La malnova dato de ĉi tiu festo estas la 2-a de julio. La feston enkondukis en 1263 la ordengeneralo de la Franciskanoj Bonaventura por sia ordeno. Pro la rapida kreskado de la ordeno ĝi disvastiĝis en la tuta okcidenta eklezio. Sub papo Pio la 5-a la festotago estis enprenita en la ĝeneralan roman kalendaron la 2-an de julio. Ĉar la 2-a de julio situas post la naskiĝfesto de Johano la Baptisto (24-an de junio) (ekzakte unu tagon post la oktava tago de la johanofesto), la postkoncilia liturgireformo antaŭenigis la feston sur la 31-an de majo (ĝis tiam dato de la festo Maria Reĝino), tiel ke ĝi samtempe fariĝis la fino de la tradicia mariamonato.

En la prakatolika eklezio oni festas Viziton de Maria la 2-an de julio.

Eklezia muziko[redakti | redakti fonton]

La ĥorkantaĵo Übers Gebirg Maria geht de Johann Eccard, ofte kantata je advento, origine estas festkanto pri Vizito de Maria.

Johann Sebastian Bach komponis por ĉi tiu festo la kantatojn Meine Seele erhebt den Herren (1724, BWV 10) samkiel Herz und Mund und Tat und Leben (1723, BWV 147) kun la fama ĥoralaranĝo Jesus bleibet meine Freude (Herz und Mund und Tat und Leben). Plia muzikigo de ĉi tiu temo far Bach estas ties Magnificat.

En la unua duono de la 19-a jarcento (eble ankaŭ klare pli frue) supozeble en Eichsfeld ekestis la sakrala popolkanto Maria durch ein' Dornwald ging, kiu ligas la biblian rakonton pri la vojaĝo de Maria al Elizabeto kun la legenda motivo de la dornarbaro, kiu estis formortinta dum sep jaroj kaj je la alveno de Maria kun la Difilo ekfloras. La kanto fariĝis en Germanio dum la 20-a jarcento unu el la plej popularaj adventkantoj.

En Oberndorf (Salcburgio) staras altebenaĵe bela pilgrimokirko estnante sub la patroneco de vizito de Mario.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mariä Heimsuchung en la germana Vikipedio.