Vladimir Grammatikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Grammatikov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1942 (1942-06-01) (81-jaraĝa)
en Jekaterinburgo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Teknika UniversitatoRusa Akademio de Teatraj ArtojTutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristofilmproduktorolektoropedagogo vd
Laborkampo aktorado • kina reĝisorado • kinfarado • kina scenverkado • film dramaturgy vd
Aktiva en Sovetunio vd
Aktiva dum 1963– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vladimir Aleksandroviĉ GRAMMATIKOV (ruse Владимир Алeксандpoвич Грамматикoв; naskiĝis la 1-an de junio 1942) estas rusa kaj sovetia teatra kaj kina aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj kin-produktoro. En 1995 li honorigis kiel merita artisto de la Rusa Federacio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vladimir Grammatikov naskiĝis la 1-an de junio 1942 en Jekaterinburg, tiam nomita Sverdlovsk. Li studentiĝis ĉe la radia konstrufakultato de kolegio Bauman en Moskvo, kaj tiam decidis dediĉi sian vivon al kinarto. Poste, li edukiĝis ĉe la aktora sekcio de la Rusa Akademio de Teatraj Artoj, iĝante pantomima aktoro.

En 1976 li studentiĝis ĉe la Direkta Sekcio de Ŝtata Universitato de Kinematografio nome de Sergej Gerasimov kaj lernis en la klaso de Efim Dzigan.

De 1976 li aktivis kiel aktoro kaj reĝisoro en la Gorkij filmstudio.

Ekde 1990 li esis arta direktoro de la kreiva asocio Kontakto kadre de la Gorkij filmstudio. Unu el la fondintoj kaj arta direktoro de la studio "Starlight" (komuna projekto inter Rusio, Svedio, Britio kaj Danio), li estis prezidanto de la Starlight-festo - Internacia Infana Filmfestivalo en Arteko (1992–1996), kaj krome estas unu el la fondintoj de la Festivalo de Bildartoj ĉe la Rusa Infana Centro "Eaglet" (1997-2006).

Li estis la ĉefa direktoro kaj arta direktoro de la infanaj serioj por antaŭlernejanoj, "Sezamostrato", en Rusio.

En marto 2010, Vladimir Grammatikov estis nomumita kiel kreiva produktanto por Disney en Rusio.

Lia unua plenlonga laboro kiel reĝisoro estis la porinfana komedia filmo Усатый нянь ("liphara infanvartistino" de 1977), kiu iĝis furora rekordo en filmdistribuo, havante 53 milionojn da spektantoj. Grammatikov trovis sin en "niĉo" de infanaj kaj adoleskaj filmoj: preskaŭ ĉiu posta laboro de la reĝisoro kategoriiĝas en la ĝenro de familiaj filmoj kaj gajnis premiojn en sovetiaj kaj internaciaj filmfestivaloj. Unu el liaj plej famaj filmoj poste estis la internacia filmprojekto Mio, mia Mio (1987, svede Mio, min Mio) laŭ infana romano de Astrid Lindgren.