Vorab-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vorab-Glaĉero
Roko de Vorab-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 731421 / 193294 (mapo)46.8777777777789.1627777777778Koordinatoj: 46° 53′ N, 9° 10′ O; CH1903: 731421 / 193294 (mapo)
Vorab-Glaĉero (Svislando)
Vorab-Glaĉero (Svislando)
DEC
Vorab-Glaĉero
Vorab-Glaĉero
Map
Vorab-Glaĉero
Estiĝloko Vorab
Longeco 2 km
Larĝeco 0,8 km
Areo 2,17 km²
Glacikvanto 0,1 km³
Elfluanto(j) FlemRejno
kaj SernfLinth
Jara retiriĝo/kresko 24,4 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Vorab-Glaĉero (prononcu forab, romanĉe Glatscher dil Vorab, germane Vorabgletscher) estas ebenaĵglaĉero en la Glarusaj Alpoj en Kantono Grizono kaj Kantono Glaruso. La glaĉero havas longecon de 2 km, averaĝan larĝecon de 0,8 km kaj kovras areon de 2,17 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Roko de Vorab je la Glarusa flanko de Vorab

Vorabglaĉero estiĝas sur altebenaĵo suroriente de la pinto de Vorab je alteco de proksimume 2900 m. Ĝi situas sur la limo inter la kantonoj Glaruso kaj Grizono, kaj la kantonlimo estas ankaŭ la akvodislimo inter Rejno kaj Linth. La glaĉerareo situas sur la teritorio de la komunumoj Elm, Falera, Laax, Ladir, Pigniu, Ruschein kaj Siat. La glaĉero fluas orienten kaj limigiĝas sude kaj okcidente per herbejoj. La degelakvo de la glaĉero norde elfluas per la rivero Sernf tra la Sernf-Valo al Linth kaj sudoriente subtere kaj per Flem al Rejno.

Skiado kaj neĝtabulado[redakti | redakti fonton]

Vorabglaĉero apartenas al la skiregiono Blanka Areno (germane Weisse Arena) de la komunumoj Laax, Flalera kaj Flims. Ĝi vintre atingeblas per du skiliftoj, kiuj ekas je la finhaltejo de seĝtelfero, kiu en kvar etapoj ekas de Flims respektive Laax.

Alttensikondukilo[redakti | redakti fonton]

Trans la Vorab-Glaĉero kondukas grava internacia altensia elektrokondukilo, kiu ligas nordan kaj sudan Eŭropon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]