Voto de obeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Voto de obeo, en la Katolika Eklezio, estas propravola konfido pri siaj decidoj al la decido de laŭleĝa superulo, tion konfirmante per voto promesita antaŭ al Dio: temas pri unu el la tri Evangeliaj konsiloj, praktikataj de gereligiuloj.

Kutime, kiu votas obeon al superulo, votas ankaŭ per la promesoj de malriĉeco kaj ĉasteco.

Fundamento kaj historio[redakti | redakti fonton]

la Evangelioj prezentas la figuron de Jesuo obea al la volo de la Ĉiela Patro. Ekzemple, li diras:

”Ĉar mi malsupreniris de la ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis. (Johano 6, 38)

Sankta Paŭlo, ĉiam parolante pri Jesuo, lin priskribas tiel:

”kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo,
li sin humiligis
kaj fariĝis obeema ĝis morto,
eĉ ĝis la morto per kruco” (Fil 2,8).

Laŭlonge de la jarcentoj kristanoj engaĝiĝis sekvi liajn ekzemplon kaj instruojn ankaŭ rilate obeon.

La ermitoj de la unuaj jarcentoj ne estis en la kondiĉo praktiki la obeon, tamen estis jam antaŭvidita iu obeemo kiam ili sin metis je la skolo de monaĥo pliaĝa kaj plisperta. Sankta Cipriano el Kartago en sia sia letero "De abitu virginum" (Pri la vesto de la virgulinoj) informas ke en Romo kutime la virgulinoj dediĉita al la konsekrita vivo kutimas sin meti sub la gvido de plaĝaj virgulinoj. La obeo, do, estis konsiderita kiel vojo al la formiĝo.

Sekve, epoke de la Sankta Benedikto de Nursio en okcidento, kiel jam en Oriento kun la kuniĝo de ermitoj en monaĥgrupo, kun la organiziĝo de la religiula vivo ankaŭ en komunuma grupo, rezultis eĉ pli grave obei al superulo. Pro tiu la obeo fariĝis engaĝiĝo, promeso kaj voto.

De ĉiam en ĉiuj religiaj ordenoj kaj kongregacioj oni postulas tiun voton aŭ promeson.
Teologoj rimarkas kaj pruvas ĝian fundamenton. Ekzemple, sankta Tomaso de Akvino, en la "Sumo de teologio" enfokusigas la voton de obeo kiel la plej gravan inter la religiaj votoj

El la "Perfectae caritatis" (La akiro de la perfekta karitato) n. 13-a, dokumento de la Dua Vatikana Koncilio:
Obeo n. 15:[1] Obeo (resumo): la teksto celas reaserti ke obeo kaj aŭtoritato, kvankam praktikitaj en malsamaj manieroj, havas ĉiam apartan rilaton kuna la Sinjoro jesuo, “obeanta Servisto”, “ĉar ili oferas tutan sian Volon al Dio” imitante (Ijobo 4,34; 5,30; Heb 10,7; Psalmo 39,9), kaj samtempe ili estas je servo de la Eklezio (Vidu: Ef 4,13). Per tiu virto kaj praktiko la religiulo akiras la veran liberon.

La Kodo de kanono juro pri la religiula obeo pritraktas en kanonoj 573, 601.

obĵetoj kontraŭ voto de obeo[redakti | redakti fonton]

  1. Per ĝi la votanto rezignas pensi kaj sin estri aŭtonome kaj fariĝas tute dependanta. Tio veras nur ŝajne pro tio ke la votanto konservas vastan zonojn de aŭtonomio kiel pruvas senfinaj iniciatoj kaj entreprenoj kaj filozofiaj originalaj traktadoj pri filozofio kaj teologio.
  2. Certaj ordenoj postulas ke la votanto obeu “Perinde ac cadaver” (kiel kadavro kiu ne plu reagas kaj pensas...).[2] Tio estas metaforo inventita inter jezuitoj, kiuj ofte kreis diversspecojn de verkoj en ĉiuj kampoj en granda obea aŭtonomio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teksto de la tuta dokumento anglalingve.
  2. Ignaco Lojola en konstitucioj por la Ordeno jezuita ĉe la paragrafo 547.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]