Vsetín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vsetín
germane Wsetin
urbo
Vsetín - panoramo el kastela turo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vsetín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Host.-vset. montetaro, Vizovica montetaro
Memorindaĵo Vsetín kastelo
Rivero Vsetínská Bečva
Situo Vsetín
 - alteco 348 m s. m.
 - koordinatoj 49° 20′ 19″ N 17° 59′ 35″ O / 49.33861 °N, 17.99306 °O / 49.33861; 17.99306 (mapo)
Areo 57,61 km² (5 761 ha)
Loĝantaro 25 393 (2023)
Denseco 440,77 loĝ./km²
Unua skribmencio 1297 ĝis 1308
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 755 01
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 541630
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vsetín
Retpaĝo: www.vsetin.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Kastelo en Vsetín

Vsetín estas distrikta urbo en Ĉeĥio kun 25 393 loĝantoj (2023), ĝi estas signifa ekonomia kaj kultura centro de orienta Moravio, proksimume 30 km oriente de urbo Zlín. Ĝi situas grandparte en plilarĝiĝinta valo de rivero Vsetínská Bečva kaj ties alfluoj. Vsetín kun vico da kulturaj kaj historiaj memorigaĵoj kaj popoltradicioj estas konsiderata kiel koro de regiono nomata Valaĥio. Ĝi donas vicon da eblecoj por refreŝigado, turismo kaj sporto, ĝi estas bona elirloko por viziti kaj promeni en la ĉirkaŭa karpata montaro.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jablůnka, Halenkov, Ústí, Lhota u Vsetína, Janová, Ratiboř, Malá Bystřice kaj Růžďka.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri Vsetín estas el la jaro 1308 (ĝi estas markata kiel Setteinz), kiam ĝi transiris el posedaĵo de ordeno de templaj kavaliroj en luon de senjoroj el Kravaře - senjoro Vok la 1-a z Kravař. Rivero Vsetínská Bečva, kreanta naturakson de la urbo, apartigas ĝin en du devene memstarajn partojn. Supra urbo, sur alta monteto, estis fondita en la jaroj 12971308, Suba urbo estiĝadis ekde duono de la 17-a jarcento sur riveraj aluvioj sur la maldekstra bordo de rivero Bečva kaj ĝi akiris memstaran statuton en la jaro 1647. Ambaŭ urboj unuiĝis nur en la jaro 1849.

Al posedantoj de Vsetín apartenis vico da nobelaraj familioj. Estas bezone nomi Albrecht-on el Valdštejn, kiu proprumis la sinjorujon en la jaroj 16101623. En tiu ĉi tempo kaj ankaŭ dum la tridekjara milito eksplodis kelke da valaĥiaj ribeloj kun centro en Vsetín. Post definitiva malvenko de la ribeluloj estis 200 partoprenintoj la 15-an de februaro de 1644 en Vsetín ekzekutita, en la paso de la ribelo estis la urbo multe ruinigita. Preskaŭ 200 jarojn Vsetín apartenis al hungara nobelaro, plej karakterize intervenis en la evoluon de la urbo Illesházy-anoj. La urbo suferis ankaŭ pro invadoj de turkoj kaj tataroj (1663 kaj 1683), preskaŭ tute ĝi estis forbruligita dum invado de kurucoj (1708). En la jaro 1742 konkeris la urbon prusoj, sed sub premo de la valaĥia propravola korpuso ili detiriĝis. Ekde la duono de la 19-a jarcento en la urbo forte komenciĝis evolui industrio. Estis fondita fabriko por meblaro el fleksligno de firmaoj Kohn (1873) kaj Thonet (1862), vitrofabriko (1868), en la jaro 1885 estis en la urbon alkondukita fervojo. Pri plua evoluo de la urbo meritis ankaŭ Tomáš Garrigue Masaryk, kiu kiel deputito por orienta Moravio subtenis konstruadon de vico da publikaj konstruaĵoj. Vsetín fariĝis distrikta urbo. Komence de la 20-a jarcento (1919) komencis ĉi tie labori konata elektroteknika fabriko de J. Sousedík, kiu estis aŭtoro de multaj patentoj. Tre plimultiĝis okupiteco pro establo de Ĉeĥa armilfabriko en la jaro 1937. Dank‘ al bezonoj de armilproduktado en la dua mondmilito la nombro de loĝantoj en Vsetín duobliĝis al 14 000 (multnombra grupo venis el Brno). En Vsetín laboris vico da rezistmovadaj grupoj, en la ĉirkaŭaĵo agadis partizana brigado de Jan Žižka. Post eksplodo de ribelo la 4-an de majo de 1945 Vsetín estis liberigita per la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso.

Karakteriza dominaĵo de Vsetín, elstaranta super Supra urbo, estas kvarala renesanca kastelo, kun interna kortego kunarkadoj, turo 59 m alta, kiu estis la sidejo de la posedantoj de la sinjorujo. Nun la kastelo estas socia kaj kultura centro kaj sidejo de Distrikta patrujgrafia muzeo. Panoramon de Supra urbo finkreas katolika preĝejo, kiu estis alikonstruita el la tn. Nova kastelo post la jaro 1689.

En la katastro de la urbo estas vico da valoraj naturteritorioj. Vsetín donas vicon da loĝigeblecoj en hoteloj, vintran kaj someran sportadon (skitelferoj, vintra stadiono, ciklovojoj, balonflugado, tegmentita baseno), viziton en observatorio, ĝi estas bona elirloko en la ĉirkaŭan valaĥian montaron.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 107
18806 061
18907 869
19008 869
191010 123
19219 382
JaroLoĝantoj
19309 727
195016 625
196118 213
197022 108
198027 932
199129 661
JaroLoĝantoj
200129 190
201426 668
201626 394
201726 190
201826 109
201926 092
JaroLoĝantoj
202025 974
202124 958
202225 226
202325 393

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Vsetín membriĝas en tri partojn situantaj sur tri katastraj teritorioj:

Antaŭe konsisto de Vsetín estis ankaŭ hodiaŭ memstaraj municipoj Janová, Lhota u Vsetína kaj Ústí.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Vsetín naskiĝis Aleš Berka.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.