Walchensee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walchensee
lago
Situo Bavario, Germanio (distrikto Bad Tölz-Wolfratshausen)
Setlejoj Kochel am See
Datenoj
Koordinatoj 47° 35′ 38″ N, 11° 20′ 46″ O (mapo)47.59388888888911.346111111111800.8Koordinatoj: 47° 35′ 38″ N, 11° 20′ 46″ O (mapo)
Walchensee (Bavario)
Walchensee (Bavario)
DEC
Walchensee
Walchensee
Map
Walchensee
Supermara alteco 800,8 m
Surfaca areo 16,27 km²[1]
Maksimuma longo 6,690 km[1]
Maksimuma larĝo 4,925 km[1]
Akva volumeno 1 299 700 000 m³[1]
Maksimuma profundo 190 m[2]
Averaĝa profundo 80,8 m[2]
Borda longo1 27,0 km[2]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La Walchensee [Valhnze] estas inter la plej profundaj kaj samtempe ankaŭ inter la plej grandaj lagoj de la germania parto de la montaro Alpoj: ĝi profundas maksimume 192 metrojn kaj kovras surfacon de 16,40 km². La lago situas 75 kilometrojn sude de la urbo Munkeno en pejzaĝo nomata Bayerische Voralpen ("bavaraj antaŭalpoj"). La tuta laga surfaco kaj ankaŭ la laga insulo Sassau apartenas al la komunumo Kochel am See. Oriente kaj sude la laga bordo tuŝas la komunumon Jachenau. Geografie proksimas la plia lago Kochelsee.

La lago Walchensee interalie en 2008 kaj 2010 estis filma loko de la kinejaj filmoj Wickie und die starken Männer kaj Wickie auf großer Fahrt: borde de la lago konstruiĝis vikinga vilaĝo kaj la lago rolis kiel skandinavia fjordo. Nun la filma vikinga vilaĝo borde de la lago estas turista celo.

la apudaj lagoj Walchensee kaj Kochelsee
satelita bildo pri la lagoj Walchensee kaj Kochelsee

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Walche(n) aŭ pli norde en Germanio Welsche(n) devenas el la mezaltgermana lingvo kaj origine signifas "fremduloj". Por la loĝantoj de Bavario aparte ĉiuj parolantoj de romanidaj lingvoj kaj ankaŭ la pro la okupo fare de la Romia Imperio parte romiigitaj loĝantoj de la Alpoj estis "fremduloj". La saman etimologion ankaŭ havas la lagoj Walensee de Svislando kaj Wallersee de Salcburgio.

Alia interpreto supozas ke la lago origine latine nomiĝis Lacus vallensis, do "vala lago". En mapoj de la 16-a jarcento la lago ankaŭ titoliĝas latine italico dicto (do "kondukanta al Italio"), kio fontas el la fakto ke tra la laga valo vojo tra la lokoj Mittenwald kaj Innsbruck gvidiĝis al Italio.

Pentrado[redakti | redakti fonton]

Lovis Corinth: "laga panoramo" (1924)

Post la Unua Mondmilito la pentristo Lovis Corinth en la vilaĝeto Urfeld borde de al lago aĉetis aeron, sur kiu lia edzino Charlotte Berend-Corinth konstruigis al li domon. Inter la jaro 1919 ĝis lia morto en 1925 la impresionisma pentristo kun sia edzino vivis en tiu domo dum la someraj monatoj. Lia sukceso kiel pentristo de pejzaĝoj fontas aparte de liaj bildoj pri la laga panorama, kiu troveblas en pli ol 60 de siaj pentraĵoj.

En 1934 la pentristo Lorenzo Quaglio kreis kroman olean pentraĵon pri la lago, simple nomatan „Der Walchensee“ - nun ĝi videblas en la urba muzeo de Munkeno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


panorama bildo de la monto Herzogstand de maldekstre dekstren: lago Kochelsee, monto Benediktenwand, lago Walchensee, monta stacio Herzogstandbahn, okcidenta montopinto Karwendel, loko Wallgau/Mittenwald, monta masivo Wettersteinmassiv, monto Zugspitze, montaro Ammergebirge
panorama bildo de la monto Herzogstand de maldekstre dekstren: lago Kochelsee, monto Benediktenwand, lago Walchensee, monta stacio Herzogstandbahn, okcidenta montopinto Karwendel, loko Wallgau/Mittenwald, monta masivo Wettersteinmassiv, monto Zugspitze, montaro Ammergebirge