Walter Houser Brattain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Houser Brattain
Nobel-premiito
Persona informo
Walter Houser Brattain
Naskiĝo 10-an de februaro 1902 (1902-02-10)
en Sjamen, Fujian,  Dinastio Qing
Morto 13-an de oktobro 1987 (1987-10-13) (85-jaraĝa)
en Seatlo,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Alzheimer-malsano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Whitman College • Universitato de OregonoUniversitato de Minesoto • Queen Anne High School • Tonasket High School • University of Oregon College of Arts and Sciences vd
Familio
Patro Ross Brattain vd
Gefratoj Robert Brattain vd
Edz(in)o Keren Gilmore Brattain • Emma Jane Miller vd
Profesio
Okupo fizikistoinventisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto John Torrence Tate, Sr. vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Walter H(ouser) BRATTAIN (10-an de februaro 1902, Amoy, Ĉinio13-an de oktobro 1987, Seattle, Vaŝingtonio, Usono) estis usona sciencisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1956 – kun John Bardeen kaj William B. Shockley- pro evoluigo de la duonkundukaj materialoj – servantaj kiel antaŭmaterialoj por transistoroj – kaj pro inventado de la transistoroj. La transistoro anstataŭigis la grandan elektrontubon. [1]

Brattain iĝis en 1929 esplora fizikisto de la Bell Telephone Laboratories. Lia ĉefa esplora tereno estis analizado, studado de la atoma strukturo de la materia surfaco, surfacaj proprecoj de solidaj korpoj. Li estis adjunkto en Whitman College (1967-72) en Walla Walla (Vaŝingtonio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]