Walter Lippmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Lippmann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1895 (1895-10-13)
en Leipzig
Morto 5-an de aprilo 1986 (1986-04-05) (90-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistoadvokato
vdr

Walter LIPPMANN [lipman], naskiĝis la 13-an de oktobro 1895 en Leipzig (Lepsiko), mortis en 1986 en Hamburgo, estis germano, doktoro pri juro, advokato kaj prokuroro, kaj direktoro de la gramatika sekcio de la Akademio.

Lippmann faris multspecan propagandan laboron ekde 1908, instruis kaj aktivis per paroladoj kaj societa laboro. Li estis membro de la Lingva Komitato. Li tradukis literaturaĵojn, kunlaboris (plej ofte per kontrolado de manuskriptoj) en multaj literaturaj, gramatikaj kaj vortaraj verkoj. Li tradukis la Zamenhofan verkon "Lingvaj Respondoj" al la germana en 1921; La refleksiva pronomo en Esperanto en 1927; Raportoj de la Gramatika Sekcio de la Akademio (ekde 1924) kutime kun disertacioj pri lingvaj problemoj. En 1965 li estis distingita per honorbroĉo de GEA.

Lippmann elmigris en julio 1941 al Usono kaj fine de la 1940-aj jaroj, loĝanta en Filadelfio, estis membro de Amerika Esperanto-Akademio. En 1955 li revenis al Germanujo kaj ekloĝis en Hamburgo (Grillparzerstr. 4, I r.). En 1957 laboris ĉe li kelkajn monatojn Claus von Amsberg, la posta reĝin-edzo de Nederlando.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dr. Zamenhof's Sprachliche Gutachten, Linvaj Respondoj in Deutsche Bearbeitung mit Erganzungen und Erlauterungen. Eld. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, 1921.
Citaĵo
 Valorplena dokumento por ĉiu, kiu deziras koni opinion de Dro Zamenhof pri ĉiuspecaj gramatikaj demandoj en Esperanto. La aŭtoro tre bonsisteme ordigis la tutan materialon, kaj aldonis tre praktikan tabelon de detaloj kaj vortoj, kiuj ebligas la serĉanton, tuj trovi la deziratan informon aŭ konsilon. Mi esperas, ke baldaŭ aperu eldono en Esperanto de tiu interesega libro. 
— Belga Esperantisto n085-086 (mar-apr 1922)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Germana Esperanto-Revuo 1955, p. 112

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.