Web of Science

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Web of Science
bibliografa datenbazo
Komenco 1997 vd
Antaŭe Web of Knowledge vd
Posedata de Clarivate vd
Agokampo scholarly profiling
Retejo Oficiala retejo
vdr

Web of Science (angle; = teksaĵo de scienco) estas reta servo ofertata de Thomson Reuters. Ĝi donas aliron al sep datumbankoj pri scienca esploro. Ili listigas la artikolojn de preskaŭ 10.000 revuoj pri sciencaj kaj teknikaj temoj kaj pli ol 100.000 eldonaĵojn de sciencaj konferencoj en libra aŭ revua formo.

La datenbankoj alireblaj tra Web of Science estas:

  • Science Citation Index (SCI), pri naturaj kaj strukturaj sciencoj
  • Social Sciences Citation Index (SSCI), pri sociaj sciencoj
  • Arts and Humanities Citation Index (A&HCI), pri homsciencoj
  • Index Chemicus, pri kemio
  • Current Chemical Reactions, pri kemiaj reagoj
  • Conference Proceedings Citation Index: Science, pri konferencoj natur- kaj struktur-sciencaj
  • Conference Proceedings Citation Index: Social Sciences and Humanities, pri konferencoj soci- kaj hom-sciencaj

La ĉi-supraj cit-indeksoj enhavas referencojn inter sciencaj artikoloj. Tiel eblas, elirante de certa artikolo, trovi pli novajn samtemajn publikaĵojn; la referencoj en la artikolo ja povas indiki nur pli malnovajn.

La aliro al Web of Science eblas laŭ licencoj pagendaj de institucioj, ekzemple universitatoj aŭ esplor-centroj de grandaj firmaoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]