Westdeutscher Rundfunk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Westdeutscher Rundfunk
emblemo
German public state broadcaster
Komenco 1-a de januaro 1956 vd
Antaŭe Nordwestdeutscher Rundfunk vd
Geografia situo 50° 56′ 25″ N, 6° 57′ 4″ O (mapo)50.94046.9512Koordinatoj: 50° 56′ 25″ N, 6° 57′ 4″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Kolonjo
Westdeutscher Rundfunk (Germanio)
Westdeutscher Rundfunk (Germanio)
DEC
Westdeutscher Rundfunk
Westdeutscher Rundfunk
Map
Westdeutscher Rundfunk
Membro de ARD • Informations-Verarbeitungs-Zentrum • Beitragsservice von ARD, ZDF und Deutschlandradio • Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd
Posedatoj ARDEinslive • WDR Fernsehen • WDR 2 • Langenberg transmission tower • Sender Olsberg • Sender Ederkopf • Q1591224 • Sender Nordhelle • WDR 3 • Q2270210 • Sender Herford • WDR 4 • Q15128261Deutsche Presse-Agentur vd
Agokampo dissenda televido
Retejo Oficiala retejo
Jura formo institucio de publika juro
vdr

Westdeutscher Rundfunk Köln (mallonge WDR, esperante Okcidentgermana Radio) estas aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio por la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kun centra oficejo en Kolonjo kaj pluraj filioj en aliaj urboj de Nordrejn-Vestfalio. Krome ĝi estas membro de ARD kaj ties plej granda sendostacio same kiel unu el la plej grandaj de Eŭropo. Krom kontribui al la nacia televida kanalo Das Erste, la stacio havas propran regionan televidan kanalon, nomatan WDR Fernsehen, kaj vivtenas ses radiajn kanalojn. Ĝi ekestis en 1956 per fendado de la Nordokcidentgermana Radio NWDR en la Nordgermanan Radion NDR kaj WDR, sed origine fontas el la pionira Westdeutsche Funkstunde de 1924.

Muzikensembloj de WDR[redakti | redakti fonton]

WDR havas kvar proprajn muzikensemblojn:

  • WDR Sinfonieorchester Köln; la simfoniorkestro fariĝis en 1946 posteula orkestro por la iama orkestro fondita en 1926 de la Regna Radiostacio Kolonjo
  • WDR Rundfunkorchester Köln; fondita en 1947 kiel „Orchester Hermann Hagestedt“ de NWDR, tenata ekde 1956 fare de WDR. La orkestro ankaŭ prezentas kune kun WDR Big Band.
  • WDR Rundfunkchor Köln; fondita en 1955
  • WDR Big Band Köln; fondita en 1947 kiel „Tanz- und Unterhaltungsorchester Adalbert Luczkowski“ de NWDR, ekde 1956 tenata de WDR. Hodiaŭ ĝi validas kiel unu el la plej bonaj bandegoj tutmonde.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]