Wickie auf großer Fahrt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vike je granda veturo
tridimensia filmo • filmo
Originala titolo Wickie auf großer Fahrt
Produktadlando  Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 26-a de septembro 2011
Daŭro 100 minutoj
Ĝenro infanaj filmoj
Kameraado Christian Rein
Reĝisoro(j) Christian Ditter
Produktisto(j) Christian Becker
Scenaro Christian Ditter
Laŭ la verko de Runer Jonsson
Filmita en  Germanio
Muziko de Ralf Wengenmayr, Nik Reich kaj Jaro Messerschmidt (kun muzikaj motivoj de Karel Svoboda)
Ĉefrolantoj
Produktinta firmao Rat Pack Filmproduktion 
Q115247331 
Q115247336 
Constantin Film
IMDb
vdr

Wickie auf großer Fahrt [Viki aŭf grosa Fa:t], en Esperanto "Vike je granda veturo", estas germanlingva kineja filmo unuavice por infanoj. Temas pri la daŭrigo de la tre sukcesa filmo "Wickie und die starken Männer". Ambaŭ filmoj baziĝas je la infanlibra serio pri la vikinga knabo Vicke Viking, kiun origine svedlingve verkis Runer Jonsson. Reĝisoro de la filmo estis Christian Ditter. La aktoroj de la ĉefaj roloj restis la samaj kiel en la unua filmo, kaj aldoniĝis iuj novaj personaĵoj. La filmo estas la unua germanlingva kineja filmo komplete produktita en tridimensia projekcia tekniko. Ĝi premieris en kinejoj de Germanlingvio la 29-an de septembro 2011.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La forta kaj kuraĝa vikinga tribestro Halvar apenaŭ povas atendi ĝis lia proksimume 10-jaraĝa filo Vike (aŭ germanlingve Wickie), inteligenta, tre svelta, sentema kaj korpe malforta, iĝos same larĝ-ŝultra vikinga batalisto kiel estas li mem. Sed ŝajnas ke la knabo ankoraŭ tre malproksimas de la patra revo. Kiam la konkuranta vikinga tribestro "Sven la terura" sukcesas ruze dormigi la tutan loĝantaron de Flake, la vilaĝo de Halvar, kaj sekrete forkaptas la vikingestron Halvar, laŭ la malnovegaj vilaĝaj reguloj Vike iĝas la anstataŭa tribestro. Vike komandas la vilaĝan ŝipanaron kaj ili komencas serĉi kaj reliberigi la kaptitan patron. Kiel malliberigito kunvojaĝas Svenja, bela fremda vikinga knabino, kiu fakte estas la filino de Sven la terura kaj provas helpi al sia patro preni de la Flake-anoj misterajn amuleton kaj runan libron, necesaj eroj por en sekreta glacia palaco preni la "martelon de Thor", kiu al sia posedanto donus nekredeblan forton. La teamo fakte liberigas la patron en la fortikaĵo de Sven, mem kaptiĝas, reliberiĝas, sed perdas la amuleton kaj runan libron al Sven. Ili plu postĉasas la malamikan vikingan tribestron Sven, kiu kun sia ŝipanaro survojas norden por alproprigi al si la legendan martelon - Halvar por provi mem preni la potencegan martelon, kaj Vike por eviti ke iu ajn el la tribestroj havu kaj potencavide misuzu ĝin. Post kiam Sven jam havas la martelon en siaj manoj kaj ŝajnas ke la lukto estus perdita, Vike lastmomente ricevas helpon de la knabino Svenja, kiu komprenas ke pli bone ŝia senskrupula patro ne estu la "monda reganto", la martelo malaperas en profunda tera fendo, la ŝipanaro de Sven restas kiel mallibera helpantaro de la lokaj inuitoj, kaj Vike kun siaj samvilaĝanoj pace revenos hejmen.

Produkto[redakti | redakti fonton]

La filmo interalie produktiĝis en la filmstudioj "Bavaria" proksime de Munkeno en Germanio, en Danio, Anglio kaj Malto. La filmkulisa vikinga vilaĝo restariĝis borde de la pitoreska alpa lago Walchensee, kaj post la filmado ĝi povas esti vizitata kiel turisma celo.

Plia daŭrigo[redakti | redakti fonton]

Por la jaro 2012 planatas la produktado de tria kineja filmo el la serio - ĝi nomiĝu Wickie und der große Wettkampf, do "Vike kaj la granda konkuro".[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]