Willem Van der Biest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willem Van der Biest
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Familio
Patro Amatus van der Biest-Andelhof
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Willem VAN DER BIEST, pseŭdonimo Amatido, (mortinta en 1936) estis belga okulisto, kiu rolis kiel kasisto-sekretario en la Sepo por la Sepa, la LKK por la 7-a UK en Antverpeno, 1911.

Li estis filo de Amatus van der Biest-Andelhof. Estante prezidanto de Unuiĝo de Belgaj Kuracistoj, li fariĝis kavaliro de la Ordeno de la Krono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝi ne Legos Ĝin, originala monologo (teatraĵo) 1909 [1]
Citaĵo
 Multaj esperantistoj ĉeestis la Verviers ’an kaj la Bragan kongreson , kie la talentplena F-ino Ida Vermeulen «cdiris, ludis , vivis, tiun ĉi monologon », kiel diras la aŭtoro en la dediĉo de sia ĉarma verketo . Ili sendube kun la sama plezuro kiel mi « legos ĝin », la monologon , samtempe spritan kaj kortuŝanta » , de nia amiko D-ro W. Van der Biest, monologon kiu akiris la unuan premion en la literatura konkurso , organizita , la pasintan jaron , de la Belga Ligo Esperantista . 
— Belga Esperantisto n.21 (jul 1910)
  • Amours Esperantistes, vaudeville en un acte. 1910[2]
  • La Revuo de la Sepa (teatraĵo), 1911.[3]
  • Esperantistenliefde (teatraĵo)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Niaj legantoj havis la okazon juĝi mem la superajn kvalitojn de tiu verko, kiu aperis en la 4 lastaj numeroj de nia revuo. Cetere, ĉu la nomo de ĝia tradukinto ne estas sufiĉa garantio pri ĝia taŭgeco? Por la eksterlandaj esperantistoj ni speciale eldonis tian apartan libron. 
— Belga Esperantisto n066 (apr 1914)
Citaĵo
 Tiu ĉarma teatra skizo, originale verkita en flandra lingvo, montras, kiel la gracieco kaj bonkoreco de la juna Zénobie (Bietje) venkas la malamon ekzistantan inter la du fratoj Monne kaj Jean-Baptiste, la baptopatro de la junulino. Mi supozas, ke estas troe aldoni ke la Esperanta traduko estas majstre farita, kaj denove noti ĉi tie la purecon de la Esperanta stilo de nia kunlaboranto D-ro W . Van der Biest. Mi profitas la okazon por instigi ĉiujn belgajn esperantistojn por ĝui tiun literaturan perlon, ĉeestanto en Mechelen la prezentadon de Bietje , kie ili havos la plezuron aŭdi F-inon Marguerite Bertrijn en la ĉefa rolo, kiun ŝi ankaŭ kreis en la originala lingvo en la Reĝa Nederlanda Teatro de Antwerpen 
— Belga Esperantisto n066 (apr 1914)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eld. A. J. Witteryck, Brugge. 7 pĝ
  2. Eld. A. J. Witteryck, Brugge, 1910, 15 paĝoj, 20 x 1012 cm.
  3. Eld. «La Sepo por la Sepa», Antwerpen.