William Morris Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Morris Davis
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1850 (1850-02-12)
en Filadelfio
Morto 5-an de februaro 1934 (1934-02-05) (83-jaraĝa)
en Pasadena
Tombo Mountain View Cemetery and Mausoleum vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard vd
Familio
Patrino Maria Mott vd
Infanoj Edward Mott Davis vd
Profesio
Okupo geologogeografoverkisto • meteologo vd
Laborkampo geologio vd
Verkado
Verkoj cycle of erosion vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Morris Davis (12a de februaro 1850 - 5a de februaro 1934) estis usona geografo, ofte nomita la "patro de la usona geografio" ne nur pro siaj laboro kaj klopodoj tendencaj al la establo de la geografio kiel akademia fako sed ankaŭ pro siaj progresoj en geografio kaj pro la disvolvigo de la geomorfologio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Filadelfio, kiel filo de Edward M. Davis kaj Mary Mott Davis. Estante 19-jaraĝa, li atingis gradigon en la Universitato de Harvard kaj unu jaron poste la magistrigon en inĝenierado. Poste Davis pasigis tri jarojn kiel helpanto farante astronomiajn observojn kaj determinadon de geografiaj longitudoj en la Nacia Observatorio Argentina en Kordobo, Argentino, kaj posre revenis al Harvard por dediĉi sin al instruado. En 1878, Davis estis nomumita kiel helpoprofesoro en fizika geografio en Harvard kaj en 1885 li estis nomumita kiel profesoro. Davis plue instruis en Harvard ĝis sia retiriĝo en 1912. Post tio, li okupis la postenon de vizitprofesoro en kelkaj universitatoj de Usono kaj Eŭropo. Davis mortis en Pasadena, Kalifornio.

Laboro[redakti | redakti fonton]

William Morris Davis estis granda pelanto de la geografio; laboris arde por antaŭenigi ties agnoskon. En la 1890-aj jaroj, Davis estis membro ege influa de komitato kiu helpis stabli normigojn por geografio en la publikaj lernejoj. Davis kaj la komitato sentis, ke geografio devis esti traktata kiel ĝenerala scienco en bazaj kaj mezaj lernejoj. Kiel rezultoj al tiuj klopodoj, tiuj ideoj estis adoptitaj. Bedaŭrinde, post jardeko de la "nova" geografio, estis entrudita iama sciaro dediĉita al memorigo de toponimoj kaj tiel geografio estis iom apartigita de la ĉefaj sociaj studoj. Davis estis ankaŭ grava pelanto kaj kunlaboranto de la National Geographic Society, kaj verkis grandan nombron de artikoloj por la revuo de la institucio nome National Geographic. Davis ankaŭ helpis konstrui la universitatan studobjekton de geografio. Krome li trejnis kelkajn el la unuaj geografoj de Usono de la 20a jarcento (kiel Mark Jefferson, Isaiah Bowman, Curtis Marbut kaj Ellsworth Huntington).

Li estas probable plej bone konata kiel patro de la geomorfologio. Tiu subfako estas la studo de la reliefo. William Morris Davis fondis tiun subfakon de la geografio. Tiutempe la tradicia ideo de la disvolvigo de la reliefo klariĝis per la granda inundo rakontita en la Biblio, sed Davis kaj aliaj geografoj ekkredis, ke aliaj tialoj estis responsaj pri la modelado de la surfaco de la Tero. Davis disvolvigis teorion de la kreado kaj detruo de la pejzaĝo, kion li nomis "geografia ciklo". Lia teorio klarigis, ke la montoj kaj aliaj geografiaj elementoj estas modelitaj per la influo de serio de faktoroj kiuj montriĝas en la geografia ciklo.

Kvankam Davis publikigis ĉirkaŭ 500 laborverkojn, li neniam atingis doktorigon (Ph.D.). Davis estis certe unu de la geografoj akademiaj plej gravaj de la jarcento. Li ne nur responsis pri la atingoj dum sia tuta vivo, sed ankaŭ pri la escepta laboro farita de la geografio fare de siaj disĉiploj.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Geographic methods in geologic investigations, National Geographic Magazine 1:pp. 11-26 (1888)
  • The Rivers and Valleys of Pennsylvania, National Geographic Magazine 1: pp. 183-253 (1889)
  • The Geographical Cycle, Geographical Journal, vol. 14, pp. 481-504 (1899)
  • The Physical Geography of the Lands, Popular Science Monthly 2: pp. 157-170 (1900)
  • Elementary Physical Geography. Ginn and Co, Boston, p.401.
  • Geographical Essays (Boston: Ginn, 1909)