Windsor (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Windsor
urbeto • eksterparoĥa areo • Foira komunumo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo SL4
Demografio
Loĝantaro 32 184  () [+]
Geografio
Geografia situo 51° 29′ N, 0° 36′ U (mapo)51.483333333333-0.59999999999999Koordinatoj: 51° 29′ N, 0° 36′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Windsor (Anglio)
Windsor (Anglio)
DEC
Windsor
Windsor
Situo de Windsor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Windsor, Berkshire [+]
vdr
Kastelo Windsor

Windsor estas urbeto en iama graflando Berkshire ĉe la sud-okcidenta rando de Londono, sude de rivero Tamizo.

Tie staras Kastelo Windsor, unu el la oficialja rezidejoj de la brita reĝa familio, kiu en 1917 elektis sian dinastian nomon "Windsor" laŭ la urbo.

Pro la reĝa rezidejo Windsor havas infrastrukturajn instalaĵojn normale rezervitajn al pli grandaj urboj: du stacidomojn, teatron kaj kelkajn konsiderindajn hotelojn.

Plia infana allogaĵo krom la kastelo estas la porinfana amuzparko Legoland' Windsor, kiu dediĉiĝas al la infanludila konstrusistemo Lego: al la miniatura rekonstruo de multaj elektitaj britiaj kaj aliaj eŭropaj vidindaĵoj, sed ankaŭ al grandaj amuzparkaj amuzaĵoj en la stilo de la konstrusistemo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Windsor estas aŭte atingebla per la vojoj M4 kaj A4; ekzistas busaj ligoj. La urbo havas la du fervojajn stacidomojn Windsor and Eton Central station kaj Windsor and Eton Riverside station, ambaŭ komunaj kun apuda (trans-tamiza) urbeto Eton. Tio rezultis el konkurso dum la 19-a jarcento: La privilegio transporti reĝinon Viktorino al Windsor apartenu al la kompanio, kiu kiel unua sukcesas konstrui fervojan linion inter Londono kaj Windsor. Du kompanioj konkursis.

De stacio Central trajnoj veturas rekte al Slough, kie necesas ŝanĝi por atingi stacion Paddington en Londono aŭ la urbon Maidenhead.

De stacio Riverside (= riverbordo) eblas senŝanĝe veturi al stacidomo Waterloo en Londono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]