El Vikipedio, la libera enciklopedio
Winnenden - prononco [VINenden] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rems-Murr kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 29 245 loĝantojn. La landa ĉefurbo Stutgarto situas proksimume 20 kilometrojn sudokcidente.
La komunumo estis unuafoje menciita en la 12-a jarcento (1181), poste menciita kiel fortikaĵo "Windin".
La 11-an de marto 2009 okazis lerneja masakro en Albertville-reallernejo, dum kiu 17 personoj estis mortigitaj.
- modelfervoja ekspozicio
- fajrobrigada muzeo Winnenden - rekte ĉe la fervojo
- Heimatmuseum Winnenden
- malnova urboparto kun historiaj domoj
- kastela kirko
- urba kirko St. Bernward