Wägitalersee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wägitalersee
baraĵlagolago
Ĉefaj fontoj Aberenbach, Schlierenbach k.a.
Ĉefaj elfluoj Wägitaler Aa
Setlejoj Innerthal
Areo de la baseno 42,7 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 712558 / 216445 (mapo)47.0894444444448.9211111111111900Koordinatoj: 47° 5′ 22″ N, 8° 55′ 16″ O; CH1903: 712558 / 216445 (mapo)
Wägitalersee (Ŝvico)
Wägitalersee (Ŝvico)
DEC
Wägitalersee
Wägitalersee
Map
Wägitalersee
Supermara alteco 900 m
Surfaca areo 4,18 km²f5
Maksimuma longo 5,0 kmf6
Maksimuma larĝo 1,5 kmf7
Akva volumeno 0,237 km³dep1f8
Maksimuma profundo 111 mf10
Averaĝa profundo 65 mf11
vdr

Wägitalersee estas baraĵlago en Kantono Ŝvico en centra Svislando. Por ĝia konstruo devis esti dronigita la vilaĝo Innerthal, kiu estis rekonstruita pli alte je la lagobordo. La lago atingeblas per strato ek de Siebenen kaj tra la montpasejo Sattelegg de Einsiedeln.

Al- kaj elfuantoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj alfluanto de la lago estas la riveretoj Aberenbach kaj Schlierenbach kaj tuta aro de montarriveretoj. La elfluanto estas la rivero Wägitaler Aa, kiu fluas tra la valo Wägital kaj alfluas okcidente de Lachen al la Lago de Zuriko.

Baraĵo[redakti | redakti fonton]

La baraĵo Schräh estis konstruita en la jaro 1924. Ĝi havas altecon de 111,6 m. La longeco de la baraĵkrono estas 150 m. La larĝeco de la krono estas 4 m. Post ĝia konstruo la muro estis dum mallonga tempo la plej alta valbaraĵo de la mondo.

Elektrocentralo[redakti | redakti fonton]

La elektrocentralo, kiu utiligas la akvoenergion de la baraĵlago situas en la vilaĝo Siebnen ĉe la eliro de la valo Wägital. La centralon funkciigas la firmao AG Kraftwerk Wägital.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]