Yosa Buson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yosa Buson
Persona informo
与謝蕪村
Naskiĝo 1-an de januaro 1716 (1716-01-01)
en Kema (Japan)
Morto 17-an de januaro 1784 (1784-01-17) (68-jaraĝa)
en Heian-kyo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Konpuku-ji vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Profesio
Okupo hajkisto • verkisto • pentristo • kaligrafo vd
Verkado
Verkoj Snowclad Houses in the Night ❦
Ten Pleasures vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

YOSA Buson (与謝蕪村) (1716 —  1784) estas la dua grandmajstro de hajko apud Bashō. Post la morto de Bashō, lia skolo descendis en vulgarecon. Sed Buson laboris por revivigi la povon de hajko kaj renko, per revenigi la valorojn de Bashō.[1]

Pentraĵo de Yosa Buson, de 1771

Buson rigardiĝas kiel unu el la plej grandaj majstroj de hajgao (kombinaĵo de pentraĵo kaj hajko), kaj liaj hajkoj ofte havas pentristan sentumon. Fakte, oni konsideris lin pli kiel pentristo ol kiel hajkisto, ĝis la laboro de Masaoka Shiki por revivigi la hajkon dum la Mejĵia epoko plialtigis lian reputacion kiel hajkisto.

Jen kelkaj hajkoj de Buson, tradukitaj de Miyamoto Masao, elprenite de la Hajka antologio:[2]

Kun ruĝ' petala
mumeaj floroj falas —
fekaĵ' ĉevala.

Lun' oriente,
kaj la sun' okcidente.
— kolzkamp' etende.

Printempo foras
hezite kaj hezite —
sakuroj floras.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toshiko Yokota, What Does It Mean to Read Haikai Linked Verse? A Study of the Susuki mitsu Sequence in Kono hotori ichiya shi-kasen, en Simply Haiku v5n1 2007
  2. Hajkista Klubo, Hajka Antologio, Kioto 1981, pp.49-56

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]