Zapateo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zapateo tabasqueño.

Zapateo aŭ ankaŭ nomate zapateado (hispane zapateado: piedfrapado aŭ ŝuumo) estas danco, kiu estas karakteriza por la meksika federaciero Tabasko. Ĝi staras en ses-okona-takto, simile al Huapango de Veracruz kaj al Jarana yucateca, tamen ĝi distingas de tiuj ĉi du per la akompana, kiu faras ĝin tre originala, ĉar ĝi danceblas je la muziko Son de tamborileros. Ĉi tiu muziko estas esence populara, do oni aŭdas en la fandangos de la kabanaroj kaj vilaĝoj de Tabasko. En la epoko de Tomas Garrido Canabal ĝi komencis disvastiĝi kaj konstituis allogaĵon de la festoj aŭ regionaj ekspozicioj en la tabaska ĉerfurbo.[1]

Originoj[redakti | redakti fonton]

La zapateo aperis ekde la tempo de la konkero de Meksiko fare de Hispanujo, kiam soldato de Hernán Cortés kun la familia nomo Ortiz, muzikis "seguidillas andaluzas", el ĉi tiu hispana muziko fontis la fandango, mestiza muziko, kiu en Tabasko nomiĝis "fandanguillo" kaj kiu estigis la tabaskan zapateon.[2]

La unuajn zapateojn oni ludis dum la kolonia epoko. Ilin ludis malgrandaj orkestroj kun violonoj, gitaroj kaj unu malgranda gitaro nome jarana.[3] Pli malfrue ili inkluzivis knartamburon, klarneton, valvohelikono kaj bastamburo; La kordinstrumentaj muzikistaroj kaj kantistoj superregis ĝis la dua duono de la 19-a jarcento la tabaskan teritorion, ludante meksikajn sonojn kaj zapateojn.[4]

Poste la populara poeto Manuel Burelo komencis verki tekstojn por la muziko de zapateo, kaj proksimume 1860 pliiĝis la blovmuzikistoj en la ensembloj, ludantaj flutojn kaj klarnetojn, danke al la lernejoj, kiujn oni fondis en Comalcalco, Cunduacan kaj Huimanguillo. Je la mezo de la 19-a jarcento ekzistis du muzikistaroj kun la tasko interpreti la zapateon: la unua konsistanta el kordinstrumentoj kaj la dua formitaj el kordinstrumentoj kun blovinstrumentoj, ambaŭ plenvaloraj kaj taŭgaj por la ĝusta ludo de zapateo.[5]

Pli malfrue estis muzikbandoj kun tamburoj kaj marimboj, kiu ludis la unuajn sonojn kaj zapateojn kiel el Toro, el Asistoy, la Tutupana el Tigre, la Caña Brava, ktp. Tiuj ĉi amasiĝis dum la paso de la tempo kaj estas aktuale nenombreblaj, ĉar ĉiu regiono kaj komunumo estis tre produktemaj pri zapateoj.[6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]