Zemun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zemun
urbo de Serbio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 11080
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161 596  () [+]
Loĝdenso 1 052 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 51′ N, 20° 24′ O (mapo)44.8520.4Koordinatoj: 44° 51′ N, 20° 24′ O (mapo) [+]
Alto 82 m [+]
Areo 153,56 km² (15 356 ha) [+]
Zemun (Serbio)
Zemun (Serbio)
DEC
Zemun
Zemun
Situo de Zemun

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zemun [+]
vdr
Zemun situas en la mapo en la verda municipo
Panoramo de Zemun (fone Beogrado)
Turo en Zemun
Luterana preĝejo en Zemun

Zemun (serbe Земун, hungare Zimony, germane Semlin) estas urboparto de Beogrado kaj samtempe municipo en Serbio, en distrikto de Beogrado, historie apartenanta al Srem (regiono). La slava vorto zeml'ny signifas: terofortikaĵo. La municipo havas ankoraŭ 29 urbojn kaj 3 antaŭurbojn.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zemun situas sur ebenaĵo, ĉe kunfluejo de Danubo kaj Sava (rivero) (kontraŭe troviĝas Beogrado), laŭ aŭtoŝoseo al Zagrebo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo al Budapeŝto. Zemun havas kontaktojn per pontoj al Beogrado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romianoj fondis urbon nomatan Taurunum. La unua mencio devenis el 1173 en formo Zemlen. En 1152 Bizanco okupis la fortikaĵon kaj denove en 1165 sed sekvontjare la hungaroj reokupis. En 1521 la turkoj okupis kaj la fortikaĵon, kaj la urbon. En 1910 vivis en Zimony 17 131 homoj, (6 559 germanoj, 5 653 serboj, 2 200 kroatoj, 1 999 hungaroj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la urbo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 2002 loĝis en Zemun 152 950 homoj.

En 2010 ĉinoj konstruas ponton al Borĉa.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Kooperaj urboj[redakti | redakti fonton]