Zendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zendo estas miskompreniga nomigo de lingvo, kiu povas celi aŭ la

  • avestan lingvon, lingvo apartenanta al la irana familio kaj najbara de la sanskrito - en ĝi estis verkita la Avesto, kolekto de la sanktaj libroj de la malnova irana religio, aŭ la
  • pazendan lingvon, variaĵon de la mezpersa lingvo, kiu uziĝis por la komentoj ("zend") pri la Avesto.

La misa nomigo verŝajne baziĝas sur verko skribita de la dana lingvisto Rasmus Christian Rask: "Pri la aĝo kaj la vereco de la Zenda lingvo (Bombajo, 1826). En tiu libro la termino celas la lingvon uzatan en la zaratuŝtrismaj tekstoj esplorataj de la lingvisto - inter tiuj tekstoj estas kaj teksteroj en la avesta kaj en al pazenda lingvoj.