Zentaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zentaj, ankaŭ literumata Zentai (de la japana ゼンタイ) estas termino por haŭto-streĉaj vestoj kiuj kovras la tutan korpon.[1] La vorto estas kunfandiĝo de zenŝin tajcu (全身タイツ) litera traduko de "plenkorpaj streĉoj".[2] Zentaj vestoj estas plej ofte fabrikataj el miksaĵo de nilono kaj elastano.[3] Vestoj kiuj ne kovras la kapon nomiĝas catsuit (katkostumo).

Baletistino en 'catsuit' (katokostumo) el elastano (ankaŭ konata sub la nomoj lycra kaj spandex).
Baletistino en 'catsuit' (katokostumo) el elastano (ankaŭ konata sub la nomoj lycra kaj spandex)

Markoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj firmaoj provis krei dominajn markojn de la vestokompletoj, ne plu uzante la tradician nomon : ekzemploj inkluzivas RootSuitSuperfanSuit en Usono, Bodysocks[4]Second Skins (duaj haŭtoj) de Smiffy-a[5], Morphsuits en Britio kaj Jyhmiskin en Finnlando. Morphsuits atingis relative komercan sukceson internacie. Inter januaro kaj oktobro 2010, la firmao ekspedis 10 mil ekzemplerojn jam nur al Kanado.[6] La marko Morphsuits aktive provis distancigi sin de la ekzistanta zentaj-komunumo, foje estanta enlistigita kiel kun-inventinto de la produkto.[7] SuperfanSuit agnoskas en intervjuoj ke la vestoj jam ekzistis antaŭe.[8]

Uzeblecoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj profesiaj stratdancaj kaj hiphopaj dancogrupoj uzas la korpovestojn, kiel The Body Poets (la korpaj poetoj) en Usono[8][9] kaj Remix Monkeys en Britio.

Aliaj aplikoj de la korpokostumoj inkluzivis ekzemple en muzikvideo (la kanton 'Boom Boom Pow' de Black Eyed Peas), dum socie maltrankviligaj metiejoj, en publika artoprojekto "One & Other" kaj sociaj eksperimentoj.[9][10][11][12]

Porti zentajn kostumojn reprezentas tabuon ĉar ĝi akcentas la korpajn formojn tro eksplicite. Ĝi estas uzata kiel fetiĉovestaĵo, en erotika arto kaj en vestfasonado.

Iuj uzas zentajn kostumojn en terapia maniero kaj fizike kaj mense. Fizike, zenta kostumo agas brakume, knufle sur la haŭto helpante ĉasi streĉitecon el la korpo. Mense ĝi povas helpi kontraŭbatali sociajn fobiojn, introvertitecon. Ekzistas tra la mondo tradicioj de maskerado por adopti kvalitojn kiujn persono normale ne posedas, ĉar tia kostumo incitas senti in pli forta, kuraĝa[13].

Zentaj vestokompleto; notu ke ĝi kovras la tutan korpon – manojn, piedoj, kaj vizaĝon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Crawford, Ashley, "Private worlds", The Australian, 2a de Aŭgusto 2008. Kontrolita 16a de Januaro 2011.
  2. Weblio. Weblio. Alirita 17a de Decembro 2012.
  3. Full-body suits give identity, freedom to Japan’s ‘zentai’ festish fans. The Japan Times (2014-04-17). Arkivita el la originalo je 2016-09-11. Alirita 17a de Aprilo 2014.
  4. Misstear, Rachael. Teenager's colourful bodysock business booms just one year after he left school - Wales News - News. WalesOnline (2012-04-20). Alirita 2012-08-15.
  5. "GB Olympic Rowing Team Get a Morale Boost from Smiffy's Fancy Dress Company Second Skin Union Jack Costumes", 16a de Julio 2012. Kontrolita 13a de Marto 2013.
  6. Bascaramurty, Dakshana, "Zentai suits – not just fetish wear any more", 28a de Oktobro 2010. Kontrolita 23a de Aprilo 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-11. Alirita 2016-11-06.
  7. D'Alfonso, Daniel, "Flagging some patriotic fashion", 23a de Januaro 2011. Kontrolita 15a de Julio 2011.
  8. 8,0 8,1 Dluzen, Robin, "SuperFanSuits.com: The Lucrative Business of Full Body Spandex", 25a de Julio 2011. Kontrolita 7a de Julio 2012.
  9. 9,0 9,1 Green people. The Fun Revolution. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 25a de Julio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2016-11-06.
  10. 1 in 8 Pink Ladies on WCNC. YouTube. Alirita 25a de Julio 2011.
  11. Pink Ladies Take to Charlotte Streets with Breast Cancer Detection Message. Prweb.com (2009-10-07). Alirita 25a de Julio 2011.
  12. NGM Blog Central - A Halloween Zebra Migrates to Washington, D.C. - National Geographic Magazine - NGM.com. Blogs.ngm.com (2010-10-27). Alirita 2012-11-26.
  13. (angla) Zentai Team - National Geographic Series on taboos

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]