Zigurato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Restaĵoj de la zigurato Choghazanbil proksime al la urbo Suzo, ĉefurbo de la antikva regno Elamo, en nuntempa sudokcidenta Irano

Zigurato (akade: 𒅆𒂍𒉪 ziqqurratu) estis grandega turo, kun ŝtupoj, ordinare sep, ĉiu pli malvasta ol la malsupra, servanta kiel templo en Babilonio[1], en la regnoj Sumero, Akado, Elamo, Babilono kaj Asirio. Tiaj strukturoj estis starigitaj ekde ĉirkaŭ la 25-a jarcento a.k. laŭlonge de 2 000 jaroj, do ĝis la novbabilona imperio.

Eble la plej grava, ĉar plej alta, zigurato estis Etenemanki en la ĉefurbo Babilono, alta 90 metrojn. Eble unu el la plej antikvaj kaj pro ĝia bone konservita stato jam plej impona ekzemplo estas la granda zigurato de Ur.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La origino de la nomo por tiu tipo de strukturo estas en la akada vorto ziqquratu. La radiko de la vorto en la akada estas Z.K.R, kiu signifas "esti alta, elstara" (akada zaqāru 'vira') simila al la nomo de tiu pito de turo. La litero T ĉe la fino de la vorto indikas en la akada, kiel en ĉiuj ŝemidaj lingvoj, la inon. Antikvaj ŝemidaj kulturoj nature forte interligis la lunon, diismon kaj inismon. Laŭ malkovritaj registroj, multfoje tiuj temploj estis dediĉitaj al la luna ina diino, vidu ekzemple Tanit. La simileco al la falusa figuro per erektigo de granda kaj alta turo, kaj al fekundigo inter tero kaj ĉielo, estas rimarka.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La Zigurato estas konstruita el ŝtupoj, kun ĝia bazo larĝa kaj mallarĝiĝanta supren. Iuj el la ziguratoj estis konstruitaj en kvadrata strukturo, kiel piramido kaj iuj, precipe la postaj, en ronda strukturo. La supreniro al Zigurato estis sur ŝtuparoj konstruitaj ekster la konstruaĵo, foje estas ŝtuparoj multflanke.

Altaj Ziguratoj altiĝis pli ol 50 metroj. La plej multaj el la ziguratoj havis grandan internan spacon, sed en kelkaj el kiuj la spaco estis plenigita per tero.

La strukturo pli ol iom memorigas per ĝia formo kaj desegno la majaajn bazpiramidojn de mezoameriko sed ŝajnas ke la konstruaj teknikoj estis malsamaj.

Celo[redakti | redakti fonton]

La celo konstrui la Ziguraton estis riteca kaj celis glori la reganton kaj krei entreprenon, en kiu ĉiuj loĝantoj de la urbo estis partneroj kaj fieraj, do estas antika kaj frua versio de vorko de la regno per la regatoj. Referenco de ĉi tiuj celoj troveblas en la Biblia rakonto pri la Babela Turo, kiu laŭ vorte diras nome de la popolo laboranta "ni fariĝos nomo al ni".

La greka historiisto Herodoto (484-425 a.K.) ofte vojaĝis orienten, vidis Ziguratojn kaj priskribis ilin kiel templojn konstruitajn sur pluraj ŝtupoj kaj superrigardantaj la tutan urbon. Oni ankaŭ hipotezis, ke la turo estis esenca por permesi al eminentuloj kaj pastroj de la urbo eskapi al la altaĵoj dum inundo, kio estas ofta fenomeno en la ebenaĵoj de Mezopotamio. La inundoj en la areo estas intensaj kaj la akvonivelo estas pli alta ol norma unuetaĝa domo. Alia celo povus esti oferi oferojn sur grandaj altoj, por ke la fumo kaj bonodoro de la oferoj supreniru rekte al la ĉielo.

Restaĵoj kaj registro[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de 32 ziguratoj en arkeologiaj elfosoj estis malkovritaj en la nuntempa Irako,kaj iuj aliaj situas en najbara Irano. Ankoraŭ ne troviĝis restaĵoj de temploaltaro, kiu supozeble situis ĉe la supro, kaj ankaŭ povas esti ĉe la bazo de la turo. Tamen troviĝis antikvaj surskriboj rilataj al la konstruado de ziguratoj, kiel ekzemple surskribo asociita kun la patro de Nebukadnecar la 2-a, kiu asertas, ke la dio Marduk ordonis al li restarigi la ruinojn de la urbo Babelo kaj la-Taman-Anki turo (Domo de Ĉielo kaj Tero). Tiele rakontita ke la reĝo ordonis fari brikojn, brulbrikojn kaj adobon, alporti bitumon, kaj per la konstruado de la turo atingi la ĉielon. La konstruado de tiu turo estas eternigita, laŭ multaj fakuloj, en la babilona epopeo de kreo, Enuma Eliŝ. Eblas, ke la historio de la Babela Turo estas influita de la impresa aspekto de la restaĵoj de la turo, kies konstruo estis haltigita. La restaĵoj de la turo jam estis plurfoje pli altaj ol la ĉirkaŭantaj domoj, kiuj altis unu etaĝon.

La plej granda Zigurato malkovrita estas la granda Zigurato de Ur. Alia grava zigurato estas tiu de Borsipo.

Biblia referenco[redakti | redakti fonton]

Peter Brueghel la Maljuna, Babela Turo, 1563

Tiu ĉi tipo de strukturo verŝajne fariĝis modelo por la Biblia rakonto pri la Babelturo kaj konfuzo de la lingvoj. La hebreoj tiam estis nomadoj vivantaj en tendoj, tial la alta turo ege impresis ilin, same kiel la babilonaj foiroj, kie oni povis aŭdi multajn lingvojn. Plie la nomo Babilono similas al hebrea vorto por "konfuzo". Kiel la renesancaj homoj imagis la Babilonon aŭ Babelan turon, montras la pentraĵoj de Pieter Brueghel (ĉ. 1529–1569).

Moderna kopiado[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵo Al Zaqura en Bagdado, konstruita en la 1970-aj jaroj

Eĉ konstruaĵoj konstruitaj post la antikva periodo provis kopii la strukturon de la zigurato kaj estas multaj strukturoj, kiuj imitas kvadratan aŭ rondoforman ziguraton kiel parton de la projekto (kiel ekzemple la National Geographic-ĉefsidejo en Vaŝingtono). Unu el la plej ambiciaj ekzemploj de konstruado de moderna zigurato estas la projektado de la nefinita soveta palaco en Moskvo.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]