Zir e Darakhtan e Zeyton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tra la olivarboj
filmo
Originala titolo Zire darakhatan zeyton
Produktadlando Irano
Originala lingvo persa lingvo
Kina aperdato 1994
Daŭro 1h43
Kameraado Hossein Jafarian
Reĝisoro(j) Abbas Kiarostami
Produktisto(j) Abbas Kiarostami
Scenaro Abbas Kiarostami
Laŭ la verko de ---
Loko de rakonto Irano
Rolantoj Mohammad-Ali Keshavarz
IMDb
vdr

Zir e Darakhtan e Zeyton estas filmo de la irana reĝisoro Abbas Kiarostami pere de Farhad Kheradmand, Mohamad Ali Keshavarz, Hossein Rezai, Zarifeh Shiva, Tahereh Ladania .. Ĝi aperis en 1994.

Tiu filmo situas sur tri niveloj de « realo/fantazio » :

  • Unue la filmo mem filmigita de Abbas Kiarostami, kaj la unua bildo de la filmo montras aktoron turnante sin al la spektantoj kaj dirante al ili ke en tiu filmo ĉiuj la roloj estas plenumitaj ne de profesiaj aktoroj sed veraj kamparanoj, krom li mem, la ununura aktoro, kiu ludas la rolon de la … reĝisoro.
  • Due la rakonto de la filmo, kiu prezentas filmigon de filmo ! Kaj la dua bildo montras la « reĝisoro » selektante inter ordinaraj kamparaninoj, kiu estos lia ĉefa rolantino (kiel konjekteble Abbas Kiarostami mem faris !)
  • Trie la filmo filmita de tiu montrita skipo, kies oni vidas enfilmigitaj plurajn scenojn.

Tiu lastas filmo estas pri vivo post serioza tertremo okazinta en nordo de irano, kaj filmita en la vera regiono kie vere okazis tertremon kaj far transvivantoj mem de tiu. ( En la filmigita filmo diratas, pri unu rolanto, ke li perdis 23 parencanojn mortigitaj de la tertremo, sed diras la kamparano/aktoranto « nur » (tiel) 15 parencanojn li mem vere perdis). Kaj ankaŭ la vera filmo de Abbas Kiarostami estis enfilmigita en regiono norde de Irano kie okazis antaŭ nelonge tertremo. En unu sceno oni vidas du el la filmo-skipo kiuj parolas promenante en herbejo, kaj diras unu ke laŭ loka legendo en tiu loko estas spiritoj de la mortintoj, la alia vokas laŭtvoĉe al la mortoj ke ili respondu, sed ili ne respondas....
Hazarde la junula kamparano elektita kiel ĉefa rolanto estas amanta la junulinon elektita kiel ĉefa rolantino, kaj antaŭ la tertremo li svatis sin por ŝi, sed ŝi rifuzis lin, ĉar li estis tro malriĉa. Dum la tuta filmo li esperos kaj provos konvinki ŝin. Sed ŝi neniam respondas. En unu sceno, dume ke ili ambaŭ ludas filmigatan scenon (en la filmigita de ili filmo ili ja estas geedzontoj ! post la tertremo, kiu neniigis iliajn familiojn) li eĉ nur petas de ŝi, ke, se ŝi ne volas respondi parole, ŝi almenaŭ faru signon per turnante paĝon de la libro kiun ŝi tenas. Kaj la kamerao longege montras al ni la manon de la junulino kaj finfine ŝi tamen ne turnas la paĝon. Fine, la « reĝisoro », kiu informiĝintis pri la amo de la junulo volas helpi al li kaj aranĝas, ke lii povus ankoraŭ paroli al ŝi. Lastfoje meze de olivarbejo oni vidas ilin, kaj li kun energio de l’malespero plu provas konviki ŝin, kaj ŝi ne respondas kaj fuĝas ; li sekvas ŝin, kaj fine la filmo montras pli kaj pli vastan pejzaĝon tra kiu pli kaj pli eteta silueto de tiuj du kuras unu post la alia, vane, dum aŭdiĝas bela kaj serena muziko de Mozart.
Do fakte en tiu filmo okazas nenio, sed tamen konstante pasiiĝas la atento de la spektanto. Eĉ dum la longega parto kiam oni montras enfilmigon de sceno, kiun ili devas ree kaj ree rekomenci (ĉ. Dek fojojn) ĉar konstate la roluloj eraras pri la direnda teksto.
La temo de tiu filmo ŝajnas en la komenco esti tiu de ludo inter fantazio kaj realo, la « teatro en la teatro » kiel en la teatraĵo de Milan Kundera: "Jakobo kaj la sinjoro". Sed post vidinte ĝin oni konscienciĝas, ke la vera temo estas, kiel en la poemo de Heine « Die Lorelei », aŭ en la verkaro de Franz Kafka simboligi la tragikecon de la homa kondiĉo, la eternan silenton de naturo kaj destino kontraŭ la homo kaj ties sopiro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.