Zita Kabátová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zita Kabátová
Zita Kabátová
Zita Kabátová
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1913
en Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 27-an de majo 2012
en Prago
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Subskribo Zita Kabátová
Familio
Patro Benno Kabát vd
Edz(in)o Jiří Zavřel vd
Parencoj Josef Šváb-Malostranský vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • operkantisto vd
Aktiva dum 30-aj jaroj - 40-aj jaroj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zita KABÁTOVÁ (naskiĝinta la 27-an de aprilo 1913 - mortinta la 27-an de majo 2012) estis eminenta ĉeĥa aktorino, kiu prave apartenas inter la plej grandaj steloj de ĉeĥa filmo de la 30-aj kaj la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ŝiaj aktoraj eblecoj estis ja tre limigitaj, tamen pro la tipo ŝi bonege taŭgis en tiamajn komercajn filmojn. Ŝi interesiĝis pri arto jam ekde la junaĝo. Ŝia patro gvidis ŝin al tio, modelon ŝi havis ankaŭ en sia onklo-aktoro Josef Šváb-Malostranský. Por filmo malkovris ŝin reĝisoro Václav Kubánek kaj li konfidis al ŝi rolon en la plej granda filmaĉo de tiu tempo, en kortuŝega okazintaĵo Lumo de liaj okuloj.

Tiutempa kritiko markis ŝin kiel „orharulan sinjorinon de la ĉeĥa filmo". Ŝi kreadis rolojn de noblaj virinoj, komprenemaj amantinoj, sed ankaŭ misteroplenaj intrigantinoj. Ŝia populareco kreskis filmo de filmo, eĉ kiam temis plimulte nur pri ordinaraj amuzigaj kaj am-okazintaĵoj (Aera torpedo 48, Ŝia peko, DekokjarulinoĈe sankta Mateo).

La plej grandan popularecon certigis al ŝi ĝis hodiaŭ sukcesa filmo Viroj ne maljuniĝas. Ĉefrolulo Jan Pivec vere preskaŭ ne estis maljuniĝanta, lia kunulino Zita Kabátová jes. En la unua parto de la filmo ŝi rolis junan edzinon, meze de la filmo la patrinon de mezaĝo kaj en la fino de la filmo ŝi jam estis avino de plenkreskinta nepino. Dum okupado ŝi rolis ankoraŭ en du komedioj kun Vlasta Burian (Stacidomestro, Ora fundo) kaj ankaŭ en patriotaj filmoj Tio estis ĉeĥa muzikisto kaj Patro Bezoušek. Kaj ankaŭ, sub pseŭdonomo Maria von Bucholow, ŝi rolis en germana filmo.

Post la milito ŝi ne plu revenis al la aktora profesio, nur post longaj dudek kvin jaroj (1969) reĝisoro Jiří Hanibal enroligis ŝin en filmon Stelo, kie ŝi tre konvinke rolis rolon de amikino de aktorino, kiu esperas, ke ŝi denove fariĝos fama. Ŝi renkontiĝis ĉi tie kun kelkaj koleginoj el la tempo de la plej granda gloro – Jiřina Štěpničková, Marie Glázrová kaj Nelly Gaierová.

Sed filmon, kiu alportis al ŝi sukceson kaj poste forgesis pri ŝi, ŝi neniam ekmalamis – dum longaj jaroj ŝi estis estrino de kinejo Illusion, kiu projekciis filmojn ĝuste el tiuj „memorantaj" tempoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.