Zlatko Tišljar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar dum prelego en la 93-a UK
Zlatko Tišljar dum prelego en la 93-a UK
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1945 (1945-05-19)
en Zagrebo
Morto 8-an de septembro 2020 (2020-09-08) (75-jaraĝa)
en Zagrebo
Lingvoj Esperantokroataslovena
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantistolingvisto
vdr

Zlatko TIŠLJAR (naskiĝis la 19-an de majo 1945 en Zagrebo, tiama Jugoslavio, nune Kroatio, mortis la 8-an de septembro 2020 en Zagrebo) estis kroata esperantisto kaj i.a. ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

Tišljar finstudis lingvojn kaj informadikon, kaj li estis magistro pri kibernetiko. Li devenis el Kroatio kaj depost 1992 loĝis en Slovenio.

Tišljar esperantistiĝis en 1962. Li estis prezidanto de la Jugoslavia Esperanto-Junulara Asocio, sekretario de la Kroatia Esperanto-Junulara Asocio, komitatano de TEJO dum kelkaj jaroj, komitatano de UEA dum 20 jaroj, fondinto kaj direktoro de la Internacia Kultura Servo en Zagrebo de 1972 ĝis 1991, fondinto kaj direktoro de Interkulturo en Mariboro (Slovenio) de 1992 ĝis nun. Li fondis kaj gvidis la Pupteatran Internacian Festivalon en Zagrebo, gvidis ellaboradon de la zagrebmetoda lernolibro de Esperanto, estis fondinto kaj sekretario de Asocio por Eŭropa Konscio en Mariboro, kaj ĝis sia morto estis la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2004).

Tišljar verkis plurajn librojn: Eŭropa ideologio, Eŭropo - vi baldaŭ mortos, Duobla spiralo, Instrukciaro por instruistoj laŭ la Zagreba metodo, Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj. Li verkis ankaŭ Esperanto-kroatan kaj Esperanto-slovenan vortarojn kaj multe tradukis el la kroata kaj slovena lingvoj en Esperanton, iomete ankaŭ el Esperanto en la kroatan. Li verkis ankaŭ plurajn sciencajn verkojn pri socilingvistikaj kaj pedagogiaj temoj kaj artikolis en multaj Esperanto-gazetoj. Komence de la 2000-aj jaroj li regule aperigis pripolitikajn artikolojn en Monato.

En julio 2020 kadre de sia Konferenco VEKI la Komitato de ILEI elektis lin Honora Membro.

Dum sia unua reta kunsido kadre de la Virtuala Kongreso de aŭgusto 2020 la Komitato de UEA elektis Zlatko Tišljar kiel Honoran Membron.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto. (1981, 41 paĝoj) - Komputila esploro pri 1343 morfemoj.
  • Esperanto-kroatserba poŝvortaro (1983, 65 paĝoj, 4300 radikoj)
  • Instrukciaro. Por kursgvidantoj uzantaj la Zagreban Metodon. (1989, 55 paĝoj)
  • Duobla spiralo (1991, 132 paĝoj) - Libro celanta "helpi adoleskantojn por pli facile orientiĝi en la mondo".
  • Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj (1997, 177 paĝoj) - Artikoloj, eseoj, studoj.
  • Eŭropa ideologio (1998, 68 paĝoj) - Pensoj pri eŭropaj konscio kaj identeco.
  • Eŭropa identeco Arkivigite je 2018-04-19 per la retarkivo Wayback Machine aperis papere en 1998, elektronike (pdf) en 2001
  • Esperanto-slovena vortaro / Slovena-Esperanta vortaro (kune kun Aleksander Heřman, 1999, 111 paĝoj, 5000 vortoj en ĉiu direkto)
  • Eŭropo, vi baldaŭ mortos! (2005, 62 paĝoj) - Analizo de la nuna eŭropa lingva politiko, kun rigardo al la estinteco kaj la estonteco.
  • Ekzistado. Kibernetika Klarigo de la Mondo, Zagrebo (2012, 80 paĝoj)
  • Nekutime pri multio (2015) - Kolekto de 80 eseoj pri ok temoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.