Zofingo (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zofingo
Blazono de Zofingo
Zofingo
Mapo de la distrikto Zofingo
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
Ĉefloko Zofingo
Koordinatoj  47° 17′ N 7° 56′ O / 47.283 °N, 7.933 °O / 47.283; 7.933 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ N 7° 56′ O / 47.283 °N, 7.933 °O / 47.283; 7.933 (mapo)
Nombro de loĝantoj 62135(2007-12-31)
Areo 142,01 km²
Loĝantardenseco 437,54 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1910
vdr


La distrikto Zofingo (germane Bezirk Zofingen) estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 62135 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Zofingo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Zofingo situas en nordokcidento de Kantono Argovio. Ĝian okcidentan limon formas la rivero Aro al kiu alfluas en la okcidento de la distrikto la rivero Wigger. En oriento la distrikton trafluas la rivero Suro. La okcidentan limon de la distrikto formas la rivero Murg.

Najbaraj distriktoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Zofingo limas en nordo al la distriktoj Gäu kaj Olten (ambaŭ en Kantono Soloturno), en oriento al la distriktoj Araŭo kaj Kulm, en sudo al la distriktoj Sursee kaj Willisau (ambaŭ en Kantono Lucerno), kaj en okcidento al la Aarwangen (Kantono Berno).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En okcidento laŭlonge de la rivero Aro pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Berno kaj paralele al ĝi la nacia aŭtoŝoseo A1. De nordo al sudo la distrikton trapasas la fervojlinio de Bazelo tra Olten al Lucerno kaj al ĝi paralele la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino. Estante en la kruco de la du plej gravaj trafikkonektoj de Svislando la distrikto havas strategian pozicion en Svislando. Ne mirigas, ke pro tio tie situas la ĉefsidejo de la plej grava svisa eldonejo Ringier kaj ankaŭ grava disdoncentro de la Svisa Poŝto.

Komunumoj de la distrikto Zofingo[redakti | redakti fonton]

La distrikto Zofingo konsistas el 18 komunumoj (stato en 2009). Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Arburgo Arburgo 6515 4,41 4271
Attelwil Attelwil 298 2,19 4272
Bottenwil Bottenwil 802 5,10 4273
Brittnau Brittnau 3647 13,67 4274
Kirchleerau Kirchleerau 748 4,36 4275
Kölliken Kölliken 4081 8,89 4276
Moosleerau Moosleerau 835 3,81 4277
Murgenthal Murgenthal 2860 18,61 4279
Oftringen Oftringen 11'318 12,87 4280
Reitnau Reitnau 1173 5,79 4281
Rothrist Rothrist 7448 11,87 4282
Safenwil Safenwil 3154 5,99 4283
Staffelbach Staffelbach 1032 8,94 4284
Strengelbach Strengelbach 4353 6,03 4285
Uerkheim Uerkheim 1297 7,09 4286
Vordemwald Vordemwald 1733 10,15 4287
Wiliberg Wiliberg 155 1,17 4288
Zofingen Zofingo 10'686 11,07 4289
Totale (18) 62'135 142,01 1910

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]