Zoltán Pásztory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Pásztory
Zoltán Pásztory
Zoltán Pásztory
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1944 (1944-10-31)
en Mosonmagyaróvár
Morto 1-an de majo 2005 (2005-05-01) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Zoltán Pásztory [pAstori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pásztory Zoltán estis hungara ŝlagromuzikisto, drumisto.

Illés (rokgrupo), Zoltán Pásztory staras maldekstre la dua

Zoltán Pásztory[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1944 en Mosonmagyaróvár, li mortis la 1-an de majo 2005 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Pásztory estis edukita en Budapeŝto, li aĝis 5, kiam li komencis ricevi pianlecionojn. En la bazlernejo li estis drumisto dum marŝo de la lernantoj. Paŝo post paŝo li drumadis en junularaj orkestroj, en aĝo 19 jam en Operetoteatro (Budapeŝto). Tiutempe li jam finis la konservatorion. Inter 1965-1971 li estis drumisto ne nur en la teatro, sed ankaŭ en Illés (rokgrupo), poste nur en la muzikgrupo. En 1973 la orkestro disiĝis, Pásztory poste faris fizikan laboron, sed li malsaniĝis. Ekde la sekva jaro li estis drumisto en hotelo de Okcidenta Germanio. Li edziĝis kaj eksedziĝis dufoje, la dua edzino naskis filinon en 1986. Li ricevis premion Kossuth kune kun la orkestro en 2000.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • nostalgiaj koncertoj (1981, 1990, 1996, 2001)

Liaj ŝlagroj [1][redakti | redakti fonton]

  • A legjobb dobos a világon (komponisto)
  • Meleghengersor (ŝlagroteksto)

Lia filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • István, a király (1984)

Pásztory estas videbla en filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Ezek a fiatalok (1967)
  • A koncert (1983)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]