Zwankendamme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zwankendamme
kvartalo
Administrado
Poŝtkodo 8380
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 19′ N, 3° 12′ O (mapo)51.30923.1967Koordinatoj: 51° 19′ N, 3° 12′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Zwankendamme (Okcidenta Flandrio)
Zwankendamme (Okcidenta Flandrio)
DEC
Zwankendamme
Zwankendamme
Situo de Zwankendamme

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zwankendamme [+]
vdr

Zwankendamme estas eta vilaĝo kun 673 loĝantoj (2012), inter Lissewege kaj Zeebrugge en la belga provinco Okcidenta Flandrio. Ĝi estas parto de la urbo Bruĝo. Ĝi ekestis inter la du mondmilitoj por loĝigi dungitojn de la apudaj koaksigejo kaj vitrofarejo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Sur la topografiaj mapoj desegnitaj inter 1771 kaj 1778 sub gvido de la aŭstria generalo grafo Joseph de Ferraris je la loko de la nuna Zwankendamme estas menciita farmbieno kun nomo Swankendamme.[1] La signifo de la nomo eble estas kurbiĝanta digo.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Koaksigejo[redakti | redakti fonton]

En 1900 germana Moselhütte AG akiris terenon por konstrui koaksigejon, sed la konstrupermeson ricevis la belga Solvay. En 1905 la tereno estis revendita al Rombacher Hüttenwerke. En 1920 la tuton transprenis nova kompanio Fours à Coke de Zeebrugge. La ejo estis ekspluatata ĝis la jaro 1996, laste kun la nomo Carcoke. Post la fermo la tuto estis malkonstruita kaj la grundo estis purigita. Nun la loko atendas novan destinon, kadre de la rearanĝo de la haveno de Zeebrugge.[2][3]

Vitrofarejo[redakti | redakti fonton]

En 1923 estis fondita akcia kompanio Verrieries de Dampremy-Zeebrugge, kiu disponis pri ekzistanta vitrofarejo en Dampremy (Charleroi) kaj terenon en Zeebrugge, apud la koaksigejo. Tie en 1925 ekfunkciis tre moderna vitrofarejo.[4] Post diversaj transprenoj kaj nomŝanĝoj la vitrofarejo de Zeebrugge nun estas parto de AGC Glass Europe.

Domoj, lernejo, preĝejo[redakti | redakti fonton]

Por loĝigi la dungitojn de la nova vitrofarejo, inter kiuj multaj valonoj laborintaj en la malnova fabriko de Dampremy, estis konstruita cento da novaj domoj. Tiel iom post iom ekestis la loĝkvartalo Zwankendamme.

Jam estis provizora bazlernejo en 1923. En 1929 estis inaŭgurita nova bazlernejo. En 1938 sekvis la inaŭguro de la nova preĝejo dediĉita al Papo Leono la Granda.

Fervoja ranĝejo[redakti | redakti fonton]

En Zwankendamme jam estas ranĝejo kiu pritraktas parton de la fervojtrafiko de la haveno de Zeebrugge. Komencis la laboroj por konsiderinde pligrandigi la ranĝejon. Pro tio malaperis la stacidomo de Zwankendamme, kaj estis konstruitaj nova bicikla vojo en direkto de Lissewege kaj nova ponto super la trakoj kiu ligas la vilaĝon kun la ĉefvojo N31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]